Malgranda ĉarma klasikaĵo

Saĥarov, Aleksandr Andrejeviĉ. Superforta ambicio: Skizo el la esperantista vivo, originale verkita: Bitlibro (pdf, ePub) / Postparolo de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov. — Kaliningrado: Sezonoj, 2017. — 31 p. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto, 2017).

La Ondo de Esperanto faris belan donacon al siaj legantoj – elektronikan version de la novelo de A. A. Saĥarov Superforta ambicio (Moskvo, 1913; faksimila reeldono de Sezonoj, 1992). Donaco valora, ĉar la novelo apartenas al nepre konindaj por ĉiu Esperantaj klasikaĵoj.

A. A. Saĥarov lasis neforviŝeblan spuron en la movada historio kiel fondinto kaj redaktoro de la plej bona en la komenco de la 20a jarcento rusia Esperanto-revuo La Ondo de Esperanto, kiel eldonisto de Esperantaj libroj, kiel fondinto kaj animo de Instituto de Esperanto, kiel instruisto kaj kiel aŭtoro de plurfoje reeldonitaj lerniloj. Li estis ankaŭ tre bona verkisto, sed, bedaŭrinde, li ne disvolvis tiun sian potencialon, ĉar li estas aŭtoro nur de tiu ĉi malgranda beletraĵo kaj, krome, de rememoroj, aperintaj 50 jarojn post lia morto…

Malgraŭ la beletra malfekundeco, Superforta ambicio fariĝis grava evento por nia literaturo. Ĝi rakontas pri la rusa socio kaj pri loko en ĝi de la frua Esperanto-movado. Ĝi aperis en la lasta “paca jaro” 1913, tiel ĝi konserviĝis en la popola memoro (ja sekvajare komenciĝis la Unua Mondmilito, kiun sekvis revolucioj kaj ceteraj perturboj), kaj tial iom resumas la staton de tiu periodo. Ĝi estas novelo samtempe psikologia kaj ironia (aŭ mole satira), verkita en bona kaj tute libera stilo en la periodo, kiam la originala Esperanta prozo ankoraŭ troviĝis en lulilo. Interesa detalo: kvankam la ĉefa protagonisto estas, evidente, persono negativa – ne hazarde li havas la parolantan nomon Parazitov – en lia biografio ni povas vidi kelkajn aŭtobiografiajn trajtojn de Saĥarov mem (deveno de “simpla” familio kaj devo kontraŭstari en la gimnazio nobelidojn kaj riĉulidojn; forpelo el universitato pro partopreno en studenta ribelo, ktp.). Sed, kompreneble, post la esperantistiĝo la kondutoj kaj sortoj de la aŭtoro kaj protagonisto plene diverĝas.

En la teksto estas kelkaj realismaj detaletoj, ironie karakterizantaj la rusan socion en tiuj jaroj, ekzemple: “Dum la pasinta jaro la rusa popolo kondutis bonege. Post la revolucio [de 1905-07 – NG] ĝi drinkis, kiel neniam antaŭe, kaj propravole pagis al la regna kaso kvincent milionojn da akcizo. Dank’ al tio, ĉiu akciza oficisto estis premiita per sumo de duonjara salajro” (p. 4). Ĉarme! Kaj, kompreneble, estas prezentitaj interesaj motivoj de esperantistiĝo kaj tipoj de esperantistoj en tiu epoko.

Oni ofte akuzas la gvidantojn de SEU de la 1920-30aj jaroj, ke ili faris el la esperantista organizo ion similan laŭ principoj de funkciado al komunista partio. Sed en letero de d-ro Telegrafov al Parazitov ni povas vidi absolute ĉiujn tiujn principojn – unuanima sekvo al la komuna celo, demokratia centrismo, hierarkia strukturo, rigora disciplino… (p. 23) Evidentas, ke tiuepoke la aferoj apartenis al la ĝenerala spirito de civitana socio, sendepende de konkreta ideologio, el kies adeptoj konsistis iu certa societo. Scio de tio gravas por hermeneŭtika kompreno de tiu historia epoko!

Ne kapabla atingi ion, kio respondus al liaj ambicioj, Parazitov transiras al Ido – kaj ricevas mokon, ke nur idiotoj povas fariĝi idistoj (p. 24). Sonas nun iom banale, sed aktuale por tiu periodo, kiam Ido ankoraŭ ŝajnis esti io danĝera.

La lingvaĵo estas preskaŭ senriproĉa kaj moderna, iuj arkaismoj apenaŭ senteblas – eble, iom tranĉas la okulon la esprimo “okupiĝi per io” (anstataŭ “pri”). Do, eĉ tio ne malhelpas facile tralegi la libreton. Do, nepre ĝuu ĝin!

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu recenzo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/03/recenzo-85

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio de Esperanto, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi