NDK sub lupeo

En la ĵus eldonita enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK) estas biografioj de ducent eminentaj esperantistoj ekde Zamenhof kaj aliaj pioniroj ĝis nuntempaj elstaruloj en la sferoj de movadorganizo, informado, instruado, scienco, esperantologio, literaturo, muziko, teatro, eldonado, redaktado, radio, interreto, komerco, turismo k. a.

La nomlisto estis kolektive kompilita kaj modifita laŭ la graveco de la kontribuo de ĉiu konkreta persono, ne laŭ ties seksa, aĝa, nacia aŭ ŝtata apartenoj. Sed tuj post la eldono (kaj eĉ antaŭ la eldono!) multaj demandis nin: kiom da viroj kaj virinoj estas inter la eminentuloj? kiom el ili ankoraŭ vivas? kiuj plej longe okupiĝas pri Esperanto? en kiuj landoj ili vivis/vivas? ktp. La respondoj estas en la suba statistiko.

Tre malmultaj virinoj

Lingva Komitato en 1907
En NDK estas registritaj 200 personoj: 183 viroj kaj nur 17 virinoj (nur 8.5%). Tio estas facile komprenebla, ĉar dum la unua jarcento de Esperanto nur malmultaj virinoj elstare aktivis movade, kulture aŭ fake. Vidu, ekzemple, la supran foton de la Lingva Komitato el 1907 aŭ la liston de la kunlaborantoj de la Enciklopedio de Esperanto kiu entenas la nomojn de 56 viroj kaj … unu virino (Julia Isbrücker). Ĉi tiu proporcio pligrandiĝas laŭtempe: inter la 146 forpasintaj NDKanoj estas nur 9 virinoj (6,2%), sed inter la 54 vivantaj geaktivuloj estas 8 aktivulinoj (14,8%), kvankam ĝis nun neniu virino estis gvidanto de UEA, SAT kaj Akademio de Esperanto.

Kiu plej frue naskiĝis?

La lingvon de Zamenhof eklernis diversaĝuloj, kaj en 1887 li, 27-jarulo, supozeble estis inter la junaj pioniroj, kaj la plej frue naskiĝinta NDKano estas ne li, sed Löb “Leopold” Einstein, kiu naskiĝis la 28an de novembro 1833 en reĝlando Bavario. Sekvas lin tri naskiĝintoj en 1839: Wilhelm Heinrich Trompeter (22 jan 1839), Hippolyte Sebert (30 jan 1839) kaj Émile Javal (5 maj 1839).

La plej juna en la enciklopedio estas la 38-jara slovako Peter “Petro” Baláž, kiu naskiĝis la 8an de oktobro 1979 – 146 jarojn post la naskiĝo de Einstein.

Longvivuloj kaj frumortintoj

Calment en 1895

Ĉiu esperantisto scias, ke inter la dokumente konfirmitaj longvivuloj en la historio de la homaro la plej longan vivon havis la franca esperantistino Jeanne Louise Calment, kiu naskiĝis la 21an de februaro 1875 kaj mortis la 4an de aŭgusto 1997 en la aĝo 122 jaroj, 5 monatoj kaj 14 tagoj. Ŝi mankas en nia enciklopedio, ĉar nur pro sia rekorda aĝo ŝi rimarkindas en la historio de Esperanto, sed 21 el niaj eminentuloj transiris la 90-jaran aĝon. La plej aĝa el ili estas la elstara ĉina verkisto kaj esperantisto Bakin (1904-2005), kiu vivis dum 100 jaroj, 10 monatoj kaj 20 tagoj. 95 jarojn, 11 monatojn kaj 23 tagojn vivis la greka doktoro Anakreon Stamatiadis (1868-1964). La tria plej longviva estas nia belga samideano, eksprezidanto de UEA Grégoire Maertens (1924-), kiu la 1an de januaro 2018 festis sian 94-jariĝon.

Ve, ne ĉiuj NDKanoj estas Calment-e longvivaj. Kvar el ili mortis antaŭ sia 36-jariĝo. Nur 29 jarojn kaj 3 monatojn vivis Paul Berthelot (1881-1910) – spiritisto, anarkiisto, esperantisto, fondinto de la revuo Esperanto; li mortis pro ftizo en Brazilo. Pro la sama malsano en la aĝo 32 jaroj, 5 monatoj kaj 30 tagoj mortis la fondinto de UEA Hector Hodler (1887-1920), kiu aĉetis la gazeton de Berthelot kaj estis prezidanto de UEA post la dummilita pereo (aĝo: 35 jaroj, 11 monatoj, 24 tagoj) de la unua prezidanto de UEA Harold Bolingbroke Mudie (1880-1916). En la aĝo 35 jaroj, 10 monatoj kaj 3 tagoj pro partopreno en la spiona organizaĵo “Unia Centro” estis pafekzekutita Vladimir Varankin (1902-1938).

Vivi en Esperantujo

La plej frua esperantisto estas la lingvoaŭtoro, Lazarj Markoviĉ “Ludoviko” Zamenhof. En la jaro 1887, kiam aperis lia Unua Libro (1887), esperantistiĝis du pliaj ruslandanoj: polo Antoni Grabowski kaj litovo Aleksandras Dambrauskas (Esperante: Aleksandro Dombrovski; pole: Aleksander Dąbrowski). La plej juna esperantisto en NDK estas la plej juna NDKano Petro Baláž, kiu lernis Esperanton en 1999.

Kio pri la Esperanta aĝo, nome: la periodo inter la esperantistiĝo kaj la vivofino? La unua inter la Verdaj Metuŝelaĥoj estas Bakin, kiu konatiĝis kun Esperanto kiel 17-jarulo en 1921 kaj restis fidela al ĉi tiu lingvo dum 84 jaroj kun paŭzoj dum la Dua Mondmilito kaj Kultura Revolucio. Eĉ se oni konsideras, ke Bakin dum tri jaroj estis nur simpatianto, lia Esperanto-aĝo daŭris 81 jarojn, je unu jaro pli longe ol tiu de Lucien Bannier, kiu dediĉis al Esperanto 80 jarojn el sia 93-jara vivo kaj dum pli ol 60 jaroj (kun kelkaj paŭzoj) estis membro de la gvidorgano de SAT, ricevinte la popolan nomon “La konscienco de SAT”. La esperantisteco de la legenda finno Vilho Setälä (se oni inkluzivas ankaŭ lian nelongan idistecon) daŭris 79 jarojn, dum 78 jaroj al la Verda Popolo apartenis André Albault kaj Nikola Aleksiev.

Inter niaj samtempuloj rimarkindas Grégoire Maertens (vidu la apudan foton), eklerninta Esperanton antaŭ 77 jaroj, en 1940. En la sama jaro en la familio de la italaj Esperanto-aktivuloj Luigi kaj Carolina Minnaja naskiĝis la filo Carlo, denaska esperantisto. Ĉi tiu duopo kunĝuas la rekordon inter la vivantaj NDKanoj je sepjara distanco de Gersi Alfredo Bays kaj Gian Carlo Fighiera, kiuj eklernis “nian karan lingvon” en 1947.

Longan vivon al niaj veteranoj!

Landoj ekzistantaj kaj ne

La laŭlanda listo ne estas facile kompilebla, ĉar nur malmultaj el niaj herooj naskiĝis, vivis kaj mortis en unu sama lando. Ekzemple, Ivo Lapenna, kiun multaj konsideras la plej elstara Esperanto-movadano, naskiĝis en Split, tiam en Aŭstrio-Hungario (nun en Kroatio); poste, sen forlasi la landon, li estis ŝtatano de RSKS (Reĝolando de Serboj, Kroatoj kaj Slovenoj) kaj de Jugoslavio; fine Lapenna elmigris kaj iĝis regnano de Britio (= Unuiĝinta Reĝolando de Granda Britio kaj Norda Irlando). Simile komplikitan ŝtatanecon havis pluraj naskiĝintoj en Aŭstrio-Hungario, kiuj post la disfalo de ĉi tiu regno iĝis rezidantoj de Aŭstrio, Hungario, Ĉeĥoslovakio, Pollando, Rumanio, USSR, Jugoslavio kaj Italio (sen mencii la efemerajn neagnoskitajn ŝtatetojn, kiuj naskiĝis sur la ruinoj de la imperio de Habsburgoj kaj baldaŭ malaperis). Tipa por tia landoŝanĝiĝo estas la vivo de nia bona amiko Jaan Ojalo, kiu naskiĝis en Ruslando, intermilite vivis en Estonio, de 1940 en USSR, kaj ekde 1991 en la denove sendependa Estonio.

La resuma landlisto estas jena:

Francio 34
Germanio 23
Ruslando 20
Hungario 18
Aŭstrio-Hungario 16
Svislando 15
USSR 15
Nederlando 14
Pollando 14
Britio 13
Italio 13
Jugoslavio 9

La unua loko de Francio ne estas mirinda, ĉar grandega estis la kontribuo de Francio al Esperanto, kaj ĝi restas granda ankaŭ nun – Francio estas en la unua loko en la aktualaj listoj de la individuaj membroj de UEA kaj SAT, en la listo de la aliĝintoj al ĉi-jara UK, kaj en la landlisto de la landoj en kiuj aperas plej multaj libroj en/pri Esperanto.

Male, la graveco de Ruslando en Esperantujo falis, kaj inter la 54 vivantaj enciklopedianoj estas neniu civitano de Ruslando, lando en kiu antaŭ 130 jaroj naskiĝis Esperanto, sed en kiu neniam okazis Universala Kongreso de Esperanto. La unuan lokon en la aktuala landlisto havas Francio kaj Hungario, en kiuj loĝas po kvin NDKanoj, po kvar NDKanoj loĝas en Nederlando, Pollando kaj Svislando (inkluzive de la sola geedza paro Silfer-Martinelli, kiuj reale loĝas “en Eŭropo ie”).

Pri rusoj kaj ruslandanoj

La ŝtata kaj nacia (genta, laŭ la Zamenhofa terminologio) apartenoj koincidas en NDK nur por kelkaj landoj, ekzemple: Bulgario, Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio, sed tio ne validas por plurnaciaj landoj kaj por landoj kun ofte ŝanĝiĝantaj limoj. Ni vidu, ekzemple, la liston de la 20 personoj ligitaj kun Ruslando.

Eŭgeno Aisberg (Ruslando, USSR, Francio), judo
Jevgenij Bokarev (Ruslando, USSR), ruso
Odo Bujwid (Ruslando, Aŭstrio-Hungario, Pollando), polo
Aleksandras Dambrauskas (Ruslando, Litovio), litovo
Isaj Dratwer (Ruslando, Pollando, Israelo), judo
Hilda Dresen (Ruslando, Estonio, USSR), estonino
Ernest Drezen (Ruslando, USSR), latvo
Vasilij Eroŝenko (Ruslando, USSR), ruso/ukraino
Antoni Grabowski (Pruslando, Ruslando, Pollando), polo
Nikolaj Ĥoĥlov (Ruslando, RSKS, USSR), ruso
Magomet Isajev (USSR, Ruslando), lako/oseto
Kabe (Ruslando, Pollando), polo
Jaan Ojalo (Ruslando, Estonio, USSR), estono
Aleksandr Postnikov (Ruslando, USSR), ruso
Aleksandr Saĥarov (Ruslando, USSR), ruso
Gurgen Sevak (Ruslando, USSR), armeno
Petro Stojan (Ruslando, Rumanio, Svislando, Francio), serbo
Ivan Ŝirjajev (Ruslando, USSR), ruso
Vladimir Varankin (Ruslando, USSR), ruso
Ludoviko Zamenhof (Ruslando), judo

En ĉi tiu dudekopo estas nur unu persono, kiu naskiĝis, vivis kaj mortis en Ruslando, sen loĝi en alia lando. Ĉi tiu unikulo estas … nia Majstro mem!

Inter ĉi tiuj dudek ruslandanoj estas nur sep rusoj (harfende: 6,5 – ja Eroŝenko havis ukrainan patron kaj rusan patrinon, do nacie li estis duone ukraina kaj duone rusa). Krome en ĝi estas tri judoj, tri poloj, du estonoj, armeno, latvo, litovo, ruslingva besarabia serbo el makedona deveno (Petro Stojan), filo de laka patro kaj oseta patrino (Magomet Isajev).

Kaj, kiel vi jam legis, inter la 54 nun vivantaj eminentuloj estas neniu ruslandano.

La resuman tabelon laŭ la nacia aparteno oni apenaŭ povas fari kun centprocenta certeco, ĉar, unue, inter niaj eminentuloj estas pluraj miksnacianoj (ekzemple, la kunaŭtorino de ĉi tiu teksto naskiĝis en Kazaĥstana SSR, en ruslingva familio de ukraino kaj polino); due, la nacieco de kelkaj personoj estas nekonata, precipe se temas pri judoj kiuj forlasinte la Mosean religion ofte alkalkulas sin al la ĉefnacio de sia loĝlando, sed ne al la nacio de siaj gepatroj; trie, iuj el niaj elstaruloj havas bizarajn ideojn pri tio, kio estas nacio, sed nia tasko estas nur statistikado, ne teoriumado pri ŝtataj-naciaj-lingvaj problemoj.

Halina Gorecka,
Aleksander Korĵenkov

Vidu la nomliston
Legu pli pri la enciklopedio: http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga120.htm
Elŝutu specimenajn paĝojn: http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Ndk-l.pdf
Mendu ĉe la libroservo de UEA aŭ ĉe via kutima libroservo

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Balta Ondo http://sezonoj.ru/2018/03/ndk-5

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to NDK sub lupeo

  1. Audietur altera diras:

    Lee Miller:
    Cetere, se vi legos la historion de Esperanto, vi vidos ke antisemitismo ja forte efikis ene de la movado.

    Bonvolu doni referencon: ekzemple, en la verko de Edmond Privat ne aperas io ajn pri indigxene esperanta antisemitismo. Au simple, faru la nomojn de la al vi konataj antisemitoj en Esperantio, pro ies ajn informo.

  2. carlo minnaja diras:

    Judeco ne estas nur klasado religia; la juda intelektularo estis ne malgrava parto de la komenca esperanto-mondo, do mi ne miras ke tiu eco estas evidentigata, kiel prave estas indikata iu etno kiu ne respondas al hodiaŭa ŝtato. Aliaj ecoj ne estis tiom gravaj en la politikaj konsideroj kaj en la procento de la esperantistoj: ne estis persekutoj kontraŭ ateistoj, bahaanoj, paganoj, do la religio ne estis parametro por karakterizi personojn kiel ne estas kalveco aŭ blondeco, sed judeco jes ja, same kiel estas diferenciga faktoro la sekso. Kaj se antisemitismo forte efikis ene de la movado (ne oportunas nun startigi diskuton pri tio), laŭ mia opinio forte efikis/as masklismo. Ĉar iu citis la Akademion, preskaŭ neniam inoj atingis dekonon de la akademia membraro, dum tuta jardeko ili eĉ mankis entute.

  3. Lee Miller diras:

    Responde al Audietur altera:

    Mi ne certas kial vi tiel emfazas UEA, kiu esence ne estas “loko”. La demando ne rilatas al Esperantujo ĝenerale, sed al la verkado de tiu ĉi sufiĉe grava libro.

    Kial por aliaj homoj oni ne mencias, ekzemple pri Waringhien, “kulture rom-katolika, sed praktike ateisto”? Tute mankas en la libro informoj pri religio, krom en la kazo de judoj. Kial? Ĉu ne por iel apartigi ilin? “Tiu loĝis en X-lando, sed efektive estis judo, ne X-landano.”

    Por ĉiu nomo devus esti aŭ neniu mencio de religio, krom se ĝi estis/estas aparta flanko de la aktivado (ekzemple, pastro), aŭ plena informo ke la persono estis/estas kristano, judo, budhismano, ateisto, pagano, humanisto, hinduo, ktp.

    Cetere, se vi legos la historion de Esperanto, vi vidos ke antisemitismo ja forte efikis ene de la movado.

  4. johano diras:

    Bona artikolo. Sed io ne pravas. Nia majstro ne mortis en Ruslando. Varsovio tiutempe estis Generala registaro de Varsovio (1915-1918)kaj uzis pola valuto. La plej multaj homoj tie parolis la jidan kaj la polan.

  5. Audietur altera diras:

    La libro estas verkita por esperantlingvanoj, do por la esperantlingva komunumo. Chu ankau Esperantio (unuavice UEA) estas tia loko, kie judoj spertis/spertas antisemitismon? Se jes, s-ino Kevess-Cohen pravas. Sed tiam shi bonvolu doni konkretajn ekzemplojn: kiuj kulpis/kulpas pro antisemitismo en Esperantio?

  6. Ruth Kevess-Cohen diras:

    Kiel juda usonano, ĝenas min via mencio de la juda origino de pluraj esperantistoj, kaj viaj komentoj pri iliaj religiaj elektoj. Vi certe konscias pri la gravaj problemoj, kiujn judoj spertis/spertas pro kontraŭjudismo en multaj landoj, ne nur en la pasinteco. Certe do ne estas surprize, ke judoj foje elektas kaŝi aŭ almenaŭ ne reklami sian originon. Laŭ mia takso, estus pli bone ne mencii la religion de homo, krom se tiu persono mem kutime faras tion.

Respondi