Julian Modest: Patrino

Julian ModestLa virino aperis ĉiam dum la granda interleciona paŭzo. Arjanov vidis ŝin de la fenestro sur la dua etaĝo. Nun, en la komenco de la printempo, ŝi ankoraŭ surhavis brunan vintran mantelon, larĝan, ne laŭ ŝiaj mezuroj. Ŝiaj longaj malhelaj haroj falis sur la ŝultrojn kiel flugiloj de hirundo. Videblis, ke ŝi estas bela. Ŝiaj grandaj helaj okuloj similis al maturaj orecaj vinberoj kaj ŝia vizaĝo estis iom pala kiel ĉina porcelano. Ŝia irmaniero memorigis la molajn movojn de kapreolo. Arjanov ne povis difini kiomjara estas la virino, eble tridek aŭ tridekkvin. Ŝi staris kun levita kapo ĉe la lerneja barilo, aŭ vagis tien reen ĉe la granda pordo. Ofte, oftege ŝi rigardis al lernejaj fenestroj kaj atendis la eksonoron de la sonorilo por la interleciona paŭzo.

Vintre kaj printempe, post la eksonoro de la sonorilo la gelernantoj inundis la korton kiel malbarita rivero, kaj en la vasta areo kvazaŭ ekrampis sennombraj skaraboj. La virino, kiu staris ĉe la barilo, rekonsciiĝis, eniris la korton kaj ekiris, rigardante dekstren kaj maldekstren. Ŝi ĉirkaŭiris la korton, ŝovis sin inter la gelernantoj kaj finfine ŝi trovis tiun, kiun ŝi serĉis. Li estis Vasko de la sepa “bo” klaso, malalta, fragila knabo kun krispa hararo kaj brilaj okuloj kiel koloraj riveraj ŝtonetoj. La virino eltiris lin flanken kaj longe ŝi parolis ion al li. Kun klinita kapo, senmova, Vasko aŭskultis ŝin. Kiam la sonorilo denove eksonoris por memorigi la lernantojn, ke la interleciona paŭzo finiĝis, Vasko kun aliaj knaboj ekiris al la lerneja konstruaĵo. Liaj samklasanoj komencis primoki lin, nomis lin “la fileto de panjo” kaj “bebo”, sed Vasko silentis, rigardis teren, ŝvita kaj ruĝa kiel elektra forno. Larmoj plenigis liajn helajn okulojn, tamen li premis la dentojn kaj ne montris sian koleron. Ofte la infanoj estas ege kruelaj, – meditis Arjanov.

La patrino de Vasko trapasis malrapide la grandan lernejan korton, kiu jam estis senhoma kaj similis al raketa dromo, ŝi eliris tra la vasta pordo kaj ekiris sur la strato, preter la lernejo. Arjanov rigardis ŝin dum ŝia malhela figuro malaperis post la stratangulo. Li ne komprenis kial la patrino de Vasko ĉiutage venas en la lernejon kaj kion ŝi parolas al la filo dum la dudekminuta interleciona paŭzo. En la kapo de la instruisto ŝvebis diversaj supozoj, sed eĉ unu ne ŝajnis al li logika.

Vasko estis silentema, sinĝena knabo. Li evitis siajn samklasanojn kaj tre malofte partoprenis en iliaj petoloj, konversacioj kaj incitetoj. Li bone lernis, ne estis perfekta lernanto, sed ankaŭ ne meza. Vasko penis en la lernado, tamen ofte dum la lernohoroj, liaj pensoj ŝvebis ie. Li strabis la nigran tabulon, sed evidente li flugis ien malproksimen.

Arjanov havis la strangan senton, ke li kaj Vasko similas unu al la alia. Kiam Arjanov estis knabo, lia patrino, same kiel la patrino de Vasko, ege zorgis pri li. La patro de Arjanov forpasis, kiam Arjanov estis en la unua klaso de la baza lernejo, kaj li havis nek fraton, nek fratinon. Arjanov ne povis forgesi, ke lia patrino vekiĝis frumatene por kuiri por li teon kaj ŝmiri pantranĉaĵon per butero, kaj poste ŝi akompanis lin al la lernejo. Tiam Arjanov hontis kaj li ne deziris, ke ŝi akompanu lin.

Ĉiumatene en neĝo kaj en varmego la patrino iris kun li ĝis la lerneja pordo. Nun Arjanov opiniis, ke por ŝi tio estis rito, ege grava rito. Ŝi certe ĝojis, ke li lernas, ke li estas diligenta lernanto kaj ŝi nepre deziris helpi al li, instigi lin, aŭ eble ŝi provis gardi lin kontraŭ io, ŝi maltrankviliĝis pri li. Ja li estis ŝia sola infano, kaj ŝi timis perdi lin, sed tiam Arjanov ne komprenis tion, kaj li hontis pri ŝi. Tiam li opiniis sin aĝa, deziris esti memstara kaj suferis, ĉar la aliaj knaboj primokis lin.

Kiam li estis lernanto en gimnazio. kaj se hazarde li malfruis vespere, lia patrino tuj iris serĉi lin ĉe liaj amikoj kaj samklasanoj. Kiel stranga kaj nekomprenebla estas iam la patrina amo, meditis li.

Foje, post la interleciona paŭzo, Arjanov vokis Vaskon.

– Kial via patrino venas ĉiutage en la lernejon? – li demandis.

Vasko alrigardis la instruiston kaj iĝis ruĝa, kvazaŭ seka dezerta vento subite trafis lin, sed nenion li respondis kaj kelkajn sekundojn li senmove gapis al la tero.

– Bone, diru al via patrino, ke ŝi venu, mi deziras paroli kun ŝi, – diris Arjanov.

La sekvan tagon la patrino de Vasko venis en la lernejon. Arjanov invitis ŝin en la instruistan ĉambron, li proponis al ŝi seĝon, sed ŝi restis staranta. Ŝi strabis lin streĉe kaj maltrankvile, eble ŝi supozis, ke Arjanov plendos pro Vasko. Ŝiaj okuloj, kiuj similis al maturaj orecaj vinberoj, brilis.

– Sinjorino, – komencis Arjanov, – via filo estas bona lernanto, diligenta, kaj mi estas kontenta pri li, sed kial ĉiutage vi venas en la lernejon? Vasko jam lernas en la sepa klaso, kaj li estas sufiĉe aĝa…

Ŝi ne tuj respondis. Eble ŝi hezitis kion diri, sed subite ŝi ekparolis:

– Mi estas lia patrino. Kiam li diras, ke li iras en la lernejon, mi devas kontroli ĉu li vere estas en la lernejo.

Arjanov alrigardis ŝin mire kaj nenion plu demandis.

Ŝi diris “ĝis revido” kaj ekiris. Arjanov akompanis ŝin ĝis la lerneja pordo. Kiam li revenis, Vasko staris antaŭ la klasĉambro kaj atendis lin.

– Vasko, kial vi estas ĉi tie? – demandis Arjanov.

– Sinjoro instruisto, – ekflustris la knabo, – ne koleru al panjo. Mi ne koleras al ŝi, ke ĉiutage ŝi venas en la lernejon, malgraŭ ke la knaboj min primokas…

Arjanov alrigardis lin.

– Ŝi estas patrino. Mi komprenas ŝin, Vasko, – malrapide diris la instruisto.

Ĉi tiu rakonto aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/03/modest-5

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi