Zamenhof-ekspozicio ankaŭ en Panevėžys

Post Vilno kaj Kaŭno la ekspozicio, dediĉita al la centjariĝo de la morto de Ludoviko Zamenhof, venis al Panevėžys, kie ĝi estas eksponata en la urba municipa palaco. La 13an de marto 2018 okazis solena inaŭguro de la ekspozicio, kiun partoprenis ĉirkaŭ 50 personoj – duone esperantistoj kaj neesperantistoj, inkluzive de multaj gravuloj de Panevėžys.

La inaŭguran ceremonion gvidis la vicprezidantino de la urba esperantista klubo “Revo” Danutė Kriščiūnienė. Komence de la inaŭguro kaj dum paŭzoj violone ludis Sigita Railaitė kaj kantis en Esperanto Vilius Šidlauskas.

La enkondukan paroladon pri Ludoviko Zamenhof kaj pri Esperanto faris la prezidanto de Litova Esperanto-Asocio Povilas Jegorovas. Sekvis multaj parolantoj kaj salutantoj:

  • Vicdirektoro de la Pola Instituto en Vilno, konsilanto de la Pollanda ambasado en Litovio Paweł Krupka.
  • Episkopo de Panevėžys Jonas Kauneckas.
  • Vicurbestro de Panevėžys Petras Luomanas.
  • Prezidantino de la urbkonsilia komitato pri edukado kaj kulturo Loreta Masiliūnienė.
  • Prezidanto de la juda komunumo en Panevėžys Gennady Kofman.
  • Gvidantino de la urba Eŭropa informcentro Alina Misiūnienė.
  • Gvidantino de la urba eduka centro por plenkreskuloj Virginija Juknienė.
  • Konsilantinoj de parlamentanoj Guoda Burokienė kaj Povilas Urbšys elektitaj en Panevėžys Vaida Pečeliūnaitė kaj Jūratė Kavaliauskienė.
  • Reprezentantoj de Universala pacfederacio Jūratė Chocholskienė kaj Vladimiras Chocholskis.

Lernantoj de surdmutula lernejo sub la gvido de ilia instruisto Vilius Glušokas montris, kiel surdmutuloj komunikiĝas en Esperanto. Fine de la ceremonio la prezidantino de “Revo” Vida Kulikauskienė dankis ĉiujn pro la partopreno kaj kontribuo al la aranĝo. Veterana esperantistino Palmira Lukoševičienė, kiu mem eldonis multajn librojn en Esperanto, ekspoziciis lernolibrojn de Esperanto. Fine ĉiuj estis regalitaj per kafo, teo kaj dolĉaĵoj.

Pri la inaŭguro anticipe informis multaj amaskomunikiloj de Panevėžys kaj kelkaj tutlandaj. La informado daŭras. La ekspozicio finiĝos la 15an de aprilo.

Je la sekva tago la prezidanto de LEA Povilas Jegorovas kaj la vicprezidantino de la klubo “Revo” Danutė Kriščiūnienė havis kelkajn gravajn renkontiĝojn lige kun la 55aj Baltiaj Esperanto-Tagoj (BET-55), kiuj okazos sekvont-jare en Panevėžys.

Povilas Jegorovas

Fotoj: Rita Kasparienė kaj Vida Kulikauskienė
Pliaj fotoj estas ĉi tie.

Legu ankaŭ:
Povilas Jegorovas: Zamenhof-ekspozicio en la koro de Kaŭno
Povilas Jegorovas: Zamenhof-ekspozicio en Vilno

Ĝi estas artikolo el la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/03/litovio-27

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi