Literatura konkurso Liro-2017

La juĝkomisiono de la tradicia literatura konkurso Liro-2017 (Grigorij Arosev, Edmund Grimley Evans, Wolfgang Kirschstein, Aleksander Korĵenkov, Valentin Melnikov, Russ Williams), organizita de La Ondo de Esperanto, ricevis naŭ konkursaĵojn de ok aŭtoroj el ses landoj: Bulgario, Francio, Germanio, Kazaĥstano, Kolombio, Ruslando.

La 4an de marto 2018 la juĝkomisiono anoncis la rezulton de Liro-2017.

Traduko el la angla: To the Man on the Trail de Jack London
Laŭreato: Thierry Tailhades (Francio)

Traduko el la rusa: Обруч de Fjodor Sologub
Laŭreato: Denis Martynov (Ukrainio)
Laŭda mencio: Falk Tippmann (Germanio)

La laŭreatoj ricevos diplomojn kaj libropremiojn. Konforme al la regularo la organizantoj ĝis la 1a de januaro 2021 havas la ekskluzivan rajton publikigi la premiitajn konkursaĵojn en La Ondo de Esperanto, libroforme kaj elektronike.

Gratulon al la laŭreatoj!
Dankon al la partop
renintoj!

Halina Gorecka
sekretario de Liro-2017

Ĉi tiu Liro estas la lasta, kiun mi prizorgis (kun paŭzoj) dum 35 jaroj. Mi dankas ĉiujn konkursintojn kaj la membrojn de la juĝkomisiono pro tio, ke ili disponigis siajn tempon kaj talenton por sukcesigo de Liro, kiu iĝis unu el la plej renomaj internaciaj Esperanto-konkursoj!

Detalaj informoj pri la antaŭaj konkursoj.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Literatura konkurso Liro-20171

  1. alberto toriz diras:

    Saluton
    Mi estas meksika, mi studas Esperanton, mi volas lerni paroli ĝin.
    Ili povus sendi al mi libron PDF en Esperanto.
    dankon tre multe

Respondi