ESF nomas novan kunordiganton de universitataj aferoj

Angela TellierESF anoncis enoficigon de nova kunordiganto de universitataj aferoj kiel posteulo de Asya Pereltsvaig, kiu retiriĝis el tiu posteno fine de 2017. La nova kunordiganto estos Angela Tellier el Britio. Ŝi havos respondecon ligi kontaktojn kun universitatanoj kaj aliaj fakuloj kiuj okupiĝas pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉu kiel instruantoj ĉu kiel esplorantoj, ne nur en Norda Ameriko sed ankaŭ tra la tuta mondo. La celo de ŝia rolo estos intensigi la kunlaboron sur tiu tereno nacie kaj internacie. Ŝi samtempe rolos kiel kunordiganto de universitata agado por CED.

D-rino Tellier estas postdoktoriĝa esploristo ĉe la Universitato de Essex, kaj honora fratulo de la Universitato de Liverpolo, kie ŝi kunordigas la lektoraton Buchanan. Ŝi interesiĝas pri la propedeŭtika rolo de Esperanto kaj ĝia efiko sur la evoluo de metalingva konscio ĉe infanoj; tiukampe ŝi multon publikigis. Interalie, ŝi kunordigis la kvinjaran britan enlernejan esplorprojekton “Springboard to Languages”. Ŝi ankaŭ interesiĝas pri la vivo kaj verkoj de nebone konataj Esperantistoj, kiuj grave influis la mondon: ŝi nun verkas biografion pri la interlingvisto Profesoro William Collinson.

“Ni estas feliĉaj akiri la helpon de Angela Tellier”, diris Humphrey Tonkin, prezidanto de ESF, anoncante la enoficigon. “Kiel homo kiu tre bone konas kaj la mondon de instruado kaj la mondon de universitatoj, ŝi povos rapide engaĝiĝi kun niaj kolegoj tra la mondo, kunlaborigi ilin, kaj teni superrigardon pri la progreso de instruado kaj esplorado pri Esperanto kaj interlingvistiko”.

Akceptante la postenon, d-rino Tellier diris, “Mi tre kontentas esti integra parto de tiel prestiĝa organizo kiel ESF, kaj vere antaŭĝuas progresigi ĝian gravan rolon ene de la universitata mondo”.

D-rino Tellier eklaboros en sia posteno en septembro 2018. Intertempe, ESF pretigos raporton pri la instruado kaj esplorado sur tiu ĉi kampo verkotan de Juan Diego Diaz Bautista (Sevilo), kaj d-ro Xavier Alcalde (Barcelono) organizos simpozion tuj post la 103a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono kiu konsideros tiun raporton kaj pridiskutos la rolon de Esperanto kaj interlingvistiko en la lingvistiko kaj sociaj sciencoj kaj inverse – nome la rolon de lingvistiko kaj sociaj sciencoj en Esperanto kaj interlingvistiko.

ESF subtenas universitatajn studojn, instruadon kaj esploradon de ĉiuj aspektoj de planlingvoj kaj la manieroj komunikiĝi translingve.

ESF

Ĉi tiu artikolo aperis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №4.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/03/esf-15

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi