Promene tra Beletra Almanako 2017

Estas apenaŭ kredeble, ke per la kolekto 2017, kiun mi ricevis en februaro, Beletra Almanako malfermis sian duan jardekon, ja en mia memoro ankoraŭ freŝas la impresoj pri la unuaj Boaoj. Ne estas mia celo analizi ĝian evoluon, mi nur konstatu kelkajn ŝanĝojn en dezajno de BA, kiujn iuj eble ne ŝatos: pro novaj presejaj ebloj la tekstobloko estas presata pli larĝe kaj linispacoj estas vastigitaj. Por ilustraĵoj la nova maniero uzi ankaŭ la spacon ĝisrande aspektas pli avantaĝa.

Unu el la kromatutoj de BA estas ilustrado, precipe ĉe kovropaĝo kaj rubrik-paĝoj, pro zorga elektado de ilustraĵoj, ĉefe, fotoj, sed ankaŭ grafikaĵoj aŭ pentraĵoj, foje de sama (foto)artisto por la tuta almanako. Tial mi kutimas unue foliumi freŝan volumon por vidi bildojn, fotojn, titolojn kaj, nelaste, aŭtornomojn.

BA plu havas la saman strukturon kun originalaj kaj tradukitaj prozo kaj poezio, teatro, artikoloj kaj eseoj, recenzoj kaj alitipaj okazaj kontribuoj (pasintjare mankis leteroj de legantoj).

Mi konstatis falon de la recenza fako, kiu antaŭe en BA estis elstara. Temas ne pri kvalito, sed pri kvanto. Ĉu niaj eldonistoj iĝis avaraj kaj ne plu emas disponigi recenzoekzemplerojn al la redakcioj de Esperanto-periodaĵoj? Similon mi rimarkis ankaŭ en La Ondo.

Du recenzoj en BA-28 analizas la anglalingvan verkon Bridge of Words. Esperanto and the Dream of a Universal Language de Esther Schoor. Ne estas tro multaj libroj, kiuj traktas Esperanton kaj ĝian komunumon nacilingve, tial ĉiu nova presaĵo estas evento por ni, esperantistoj.

Pri la libro aperis recenzoj kaj artikoloj verkitaj de neesperantistoj, tial Robert Nielsen elektis prijuĝi ĝin el la vidpunkto de iu, kiu “tre aktivas en Esperantujo kaj estas “ene-ulo”. Li notas strangaĵon, ke “la lingvo mem ne aperas en libro pri la lingvo”. Troa koncentriĝo al Usono estas laŭ li plia malvirto: la aŭtorino priskribas nur la usonan movadon, kaj rakontatne pri internaciaj Esperanto-kongresoj ŝi parolas ankaŭ pri sia usonaneco. Tio estas natura por usonano, sed neakceptebla por juna irlandano, kiu preferus, ke en la libro estu akcentitaj gravaj aspektoj de la lingvo, ĝiaj kulturo, etoso ktp.

Interesaj estas observoj de Hanso Becklin, kiu notas, ke “la libro ne estas propagando por Esperanto, sed priskribo de ĝi kiel vivanta lingvo, diverse elektita de diversaj homoj”. Li rimarkigas, ke la priskribo de Schoor klare diras, ke “la elekto lerni Esperanton estas por stranguloj”.

En traduko el la sveda aperas recenzo de Gert Lundstedt pri la svedlingva antologio Serĉi loĝejon en grandurbo kaj aliaj noveloj tradukitaj el Esperanta originalo. Lundstedt demandas, ĉu Esperanto-noveloj pli proksimas al la mondliteraturo ol al nacia literaturo? Montrinte kelkajn ekzemplojn li konkludas, ke “Esperanto … certe ne estas literature limigita lingvo” (BA-29).

Stanislao Belov recenzas la romanon Rano de la ĉina nobelpremiito Mo Yan, dediĉita al la naskolimigo en Ĉinio (BA-28). Poeziaj kolektoj estas sub atento de Jorge Camacho (Perversaj rilatoj de Victor Sadler), Kris Long (Laminarioj de Suso Moinhos), Guillio Cappa (Antologio de D’Annunzio, redaktita kaj tradukita de Carlo Minnaja). Luiza Carol prikomentas du librojn de la svisa porinfana verkistino Johanna Spyri: La migro- kaj lernojaroj de Heidi kaj Heidi povas apliki, kion ŝi lernis.

Renata Ventura, brazilanino kun magia verkpovo, estas intervjuata de István Ertl pri ŝiaj kvazaŭ-Harry Potter-aj romanoj kun brazila fono. Kelkaj herooj de ŝiaj verkoj lernas Esperanton kaj la juna verkistino sendis lecionojn de Esperanto jam al pli ol du mil siaj legantoj.

Proze al BA pasintjare kontribuis Spomenka Štimec (Studentino pri slavistiko), Mikaelo Bronŝtejn (Ĝalamba Nganga, Grenado), Trevor Steele (La fotoalbumo fermiĝas), Sten Johansson (Rompo, Adamo kaj Eva), Lilia Ledon (Vivu plu, t. e. jesuu plu), Julian Modest (La perdita domo), Vejo (Paro da blankaj baletŝuoj), Manuel de Seabra (fragmento el Nenieslando). Originala poezio venas de Gerrit Berveling kaj Miguel Fernández.

Prozo tradukita el la angla, franca, galega, germana, itala, portugala, rusa, sveda, ukraina. De mallongaj kaj moderntempaj kiel La knabino de la cirko de Carlos Casares (tradukis el la galega Suso Moinhos) ĝis la klasikaĵo La pajloviro, unu el la plej konataj noveloj de Hoffmann (tradukis el la germana Anina Stecay).

Miguel Fernández estas multfaceta aŭtoro, kion pruvas liaj kontribuoj al BA. Poemtrio – en la poezia sekcio. Kvar liaj skeĉoj, kiujn lernejanoj prezentis en la 75a Hispana Esperanto-Kongreso, estas je dispono de organizantoj de Esperanto-kongresoj, kiuj ŝatus enmeti teatrajn aktivadojn. Lige kun la Hispana E-Kongreso (2017) en Teruelo Fernández rakontas faman legendon pri la Teruelaj geamantoj. Tiu amhistorio festis la 800-jaran jubileon pasintjare, kaj Miguel Fernández dumkongrese deklamis sian porokazan poemon Konstanta amo transe de la morto antaŭ la sarkofagoj de la Teruelaj geamantoj. En la artikolo Hispanaj nuntempaj soci-kritikaj poetoj Fernández rakontas kiel Esperanto-poezio nature enplektiĝis en la aranĝon – migran opan deklamadon en Madrido, li garnas prezenton de kelkaj poetoj per siaj tradukoj de iliaj verkoj.

Oni trovas interesajn kontribuojn literaturologiajn kaj literaturhistoriajn, mi menciu la elstaran prelegotekston Ĉu distre interesa? de Fernando de Diego el la jaro 1997 kaj elarkivigitan artikolon Esperanto de Kurt Kauffmann, kiu aperis germane post la sukcesa UK en Prago (1921). Ne maltrafu legi artikolojn de Probal Dasgupta, Javier Alcalde, Yu Jianchao kaj de aliaj.

Halina Gorecka

Ĉi tiu artikolo aperis en la marta numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №3.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/03/ba

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi