Leteroj de kvin geamikoj al Julia, Julieta

SigmondJúlia Sigmond. Kvin geamikoj. Cluj-Napoca: Exit, 2016, 480 p.

Hungarino naskiĝinta en Rumanio, Júlia (Esperante: Julia) Sigmond lernis Esperanton en 1956, sed aŭdis pri ĝi de amiko de la familio je dudek jaroj pli frue. Al la lingvo ŝin logis ŝia ŝatokupo – korespondado. Ne estas surprizo, ke ankaŭ la aŭtorino de ĉi tiu recenzo-prezento havis la saman kaŭzon por veni al Esperanto-kurso student-aĝe.

Unue Julia korespondis kun sia Esperanto-instruisto, onklo Eŭgeno; ekaŭskultinte Esperanto-programojn de Pola Radio, ŝi iĝis korespondanto de PR. Tiel, skribante al PR, ŝi konatiĝis kun Ada Sikorska, danke al kiu en Heroldo de Esperanto aperis jena anonco de Julia:

Mi sopiras je fidelaj, korespondemaj geamikoj. Mi kolektas nek poŝtmarkojn, nek bildkartojn, nek alumetetikedojn, nur amikajn animojn de ĉiu parto de la mondo.

Responde al la anonco Julia ricevis 76 leterojn el 25 landoj! Kun kelkaj el ili ŝi korespondis dum jardekoj. “Memore al ilia sincera amo kaj ververa amikeco” Julia Sigmond pretigis libron kun leteroj adresitaj al ŝi de ŝiaj “kvin treege bonaj korespondgeamikoj”.

La nuna epoko grave ŝanĝis la interkomunikadon, paperaj leteroj iĝas rara afero, eĉ festajn gratulkartojn oni sendas retpoŝte, en sociaj retoj aŭ per mesaĝiloj. Nun Julia Sigmond, konforme al la epoko, sendas al siaj geamikoj rete “monatajn” leterojn. Sed novaj kanaloj neniel ŝanĝas la sincerecon de ŝiaj mesaĝoj.

En la dika volumo estas kolektitaj leteroj de Ada Fighiera-Sikorska, Johannes Palu, Nikolao Danovskij, Stanisław Janusiewicz kaj Tibor Sekelj (parenteze, nur la nomon de Janusiewicz mi ne konis).

El la kvinopo, Ada Sikorska estis la unua kaj la plej longa korespondanto de Julia Sigmond, la unua publikigita enlibre letero estas de la 1a de novembro 1959 (Varsovio), la lasta de la 9a de decembro 1995 (Torino).

La estono Johannes Palu estis vaste konata en Sovetunio, ĉefe, kiel peranto de Esperanto-periodaĵoj el Okcidenta Eŭropo (Esperanto-gazetoj el la socialisma landaro ekde mia esperantistiĝo estis aboneblaj per Sojuzpeĉatj), ankaŭ mi ofte rilatis kun li por aranĝi abonojn al Heroldo; por aĉeti librojn por nia Kolektiva Esperanto-Biblioteko kaj por la Urala Libro-Servo, kiujn mi gvidis. Aŭtoro de lernolibroj por lernejanoj en la estona lingvo, li atingis, ke Esperanto estis instruata fakultative en Estoniaj lernejoj. Estis konate, ke li suferis pro la sovetia reĝimo kaj devis labori kiel simpla laboristo. Liaj leteroj al Julia montras lian inteligenton, komprenon pri la homa naturo, filozofian rilaton al la vivo.

“La Tempo: jes, ĝi estas mezurilo de nia vivo. Kaj de kvalita, kaj de kvanta flanko. Unu momento de vivo povas pli valori ol alia tuta vivo. Kaj tempo senkompate pasas egale por ĉiuj! Dependas de ni mem, ĉu ni plenigos la tempon de nia vivo per pajlo, aŭ per greneroj – kiujn post ni rikoltos aliaj homoj! La pajlo ankaŭ estas necesa: ĝi brulas bone, donas altan flamon, nur ne daŭran…” (21.10.1963)

Plu li diferencigas la abstraktan percepton de tempo dis de la praktika kaj substrekas, “Ada [Fighiera-Sikorska] pravas: por ŝi neniam sufiĉas la tempo. Kvankam la tempo ĉe ŝi, ĉe vi, ĉe mi havas la saman paŝon, ĝi praktike estas tute diferenca: dependas de tio, per kio ni plenigas praktike paŝojn de l’ Tempo…”

Efektive, en la leteroj de Ada Fighiera-Sikorska ni sentas, kiom streĉa estas ŝia vivritmo – vojaĝoj, kongresoj universalaj kaj naciaj, redaktado de Heroldo kaj abunda korespondado. Tamen ŝiaj leteroj al la amikino liveras faktojn kaj detalojn, kiuj mankas en ŝiaj ĝis nun konataj biografioj.

Kvankam mankas leteroj de Julia mem, sed tra korespondaĵoj direktitaj al ŝi, liveriĝas ŝia personeco. Tre ŝatata (foje mi supozas, ke eĉ amata) de siaj korespondantoj, kara al ili, kiuj ĉagreniĝas kiam longe ne venas ŝiaj leteroj. “Cetere, vi min jam tute forgesis… Estas tiel dolore perdi amikojn. Ili estas malmultaj kaj maloftaj…” – plendas Nikolaj Danovskij, moskva redaktoro, kies leteroj estas tre personaj kaj atestas tragedion de lia familia vivo.

Esperanto ĉeestas tre forte en la volumo, ja danke al ĝi ekestis korespondado de Julia, ĉeestas ankaŭ ŝia profesia laboro kiel pupaktorino tra diversaj informoj disŝutitaj jen kaj jen.

Mi dankas al Julia Sigmond, kiu donacis al ni libron de la ĝenro ege rara en Esperantujo, sed populara en la granda mondo, kolekton de leteroj. Leteroj de kvin esperantistoj, ĉiu kun interesa personeco kaj vivhistorio. Ĉu volumo kun leteroj de Julia mem sekvos? Mi volonte legus.

Halina Gorecka

Ĉi tiu recenzo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2018/02/recenzo-83

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Historio de Esperanto, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi