Nikolao Ĥoĥlov: Vintra fabelo

Antaŭ 65 jaroj, la 26an de februaro 1953, forpasis Nikolaj Ivanoviĉ Ĥoĥlov (Хохлов, 1891-1905-1953), rusa ekonomikisto kaj esperantisto, sekretario de la lingva komisiono de SEU, gvidanto de la Esperanto-sekcio de la amikeca societo VOKS, en Esperanto konata ankaŭ kiel Nikolao Hohlov – aŭtoro de la poemaro La tajdo (1928), tradukinto de beletraj, politikaj kaj fakaj verkoj.
Okaze de la hodiaŭa datreveno ni proponas al vi relegi lian klasikiĝintan poemon Vintra fabelo.

Nikolao Ĥoĥlov

VINTRA FABELO

Sur la sledo, svelta sledo, post amuza kabaredo,
Kun tintila sonorad’
Ni veturas – aventuras, la ĉevaloj fluge kuras
Sub la stela miriad’.

En sereno de l’ ebeno malaperas la fadeno
De la glata vintra voj’…
Mia Nita – am’ subita, de la frost’ ebriigita
Alpremiĝas en la ĝoj’.

En fabelo kaj sen celo rotacias karuselo
De la sentoj en la kor’,
Hej, rapide kaj senbride flugi ien, flugi fide
Kun favoro de Amor’!

Hej, ĉevaloj, hufaj ŝtaloj, kiel rido de cimbaloj
Por dancanta ciganin’,
Uraganu, akompanu, dolĉe tiklu, ĝutiranu
Per freneza takto nin!

Brila neĝo – vintra reĝo – ĉion tenas en sieĝo,
Gaje ĉirpas en la knar’,
La survoja vento ĝoja en malklara gam’ hoboja
Vokas, logas al kampar’.

Unu sono – unu juno … la unua febra kuno
Kaj magia stelpoem’…
Mia Nita, am’ subita, de la frosto rozkisita
Ĉion kronas per alprem’!

Ĉi tiu poemo aperis en la januara kajero de La Ondo de Esperanto (2017).

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Beletro, Historio de Esperanto, Kulturo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nikolao Ĥoĥlov: Vintra fabelo1

  1. DIETER ROOKE diras:

    Li estis unu el lq transvivinto de la Stalin epoko – kia miraklo!

Respondi