La nova enciklopedio jam estas aĉetebla

ТВЛLa enciklopedio Nia diligenta kolegaro (NDK) prezentas ducent eminentajn esperantistojn ekde Zamenhof ĝis la nuntempaj Esperanto-agantoj en la sferoj de movad-organizo, informado, instruado, scienco, esperantologio, literaturo, muziko, teatro, eldonado, redaktado, radio, interreto, komerco, turismo k. a. Malkiel en la Enciklopedio de Esperanto (eldonita antaŭ pli ol 80 jaroj) en NDK ĉiu artikolo sekvas la saman skemon. Ĉiun artikolon garnas bibliografioj kaj fotoportretoj. Librofine oni trovas utilajn tabelojn. La 320-paĝan enciklopedion verkis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, la eldonanto kaj redaktanto de la populara sendependa gazeto La Ondo de Esperanto.

La enciklopedio NDK, presita antaŭ unu semajno en Kaŭno (Litovio), jam estas dissendita al la antaŭmendintoj. Ĵus ĝi iĝis aĉetebla en la libroservoj de UEA kaj GEA. Baldaŭ oni povos aĉeti ĝin en pluraj Esperantaj libroservoj.

Legu pli detale pri NDK:
http://esperanto-ondo.ru/Knigi/Kniga120.htm

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi