ESF liveras universitatan subtenon

Signifa donaco de ESF (Esperantic Studies Foundation) helpis certigi la estontecon de studoj pri Esperanto kaj interlingvistiko ĉe unu el ĉefaj nederlandaj universitatoj. La tuta sumo de 27.000 USD (21.700 eŭroj), donacita al la Universitato de Amsterdamo de UEA, estos uzata por certigi la estontecon de la katedro pri Esperanto kaj Interlingvistiko ĉe la Universitato de Amsterdamo.

“Por usonaj universitatanoj, kiuj interesiĝas pri Esperanto kaj rilataj fenomenoj”, – komentis Humphrey Tonkin, prezidanto de ESF, “la amsterdama katedro estas brila ekzemplo de tio, kion oni povas atingi en intelekte malferma medio, kie lingvistikaj fenomenoj estas serioze pritraktataj. La fakto, ke Esperanto kaj interlingvistiko estos daŭre reprezentataj en Amsterdamo, helpos plifortigi studojn en tiuj ĉi kampoj ankaŭ aliloke”.

La katedro, nun okupata de profesoro Federico Gobbo, Italio, havas longan kaj elstaran historion. Ĝi komenciĝis iom post la Dua Mondmilito kiel lektorato, kiu poste transiris al la statuso de privata profesoreco ĉirkaŭ dudek jarojn poste. Esperanto kaj interlingvistiko, kutime instruataj kiel branĉo de lingvistiko, inkluzivas la studon de planlingvoj kaj ilia socia kaj lingvistika kunteksto.

“Ni estas tre dankemaj pro tiu ĉi malavara donaco de ESF”, diris Mark Fettes, prezidanto de UEA. “Tiu ĉi donaco estas parto de malavara subteno de organizoj kaj individuaj Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo, kaj ĝi atestas kaj pri la vivopovo de la Esperanto-komunumo, kaj pri Esperanto kiel esplorobjekto”.

ESF, bazita en Nord-Ameriko kaj kunlaboranta kun esperantistoj tra la terglobo, subtenas universitatajn studojn, instruadon kaj esploradon pri ĉiuj aspektoj de planlingvoj kaj pri manieroj komunikiĝi translingve.

ESF

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi