La Elekta Komisiono de UEA proponas

ueaLa Elekta Komisiono ricevis (mem)proponojn de la Estraro kaj de aliaj komitatanoj, de kelkaj individuaj membroj kaj mem cerbumis pri kelkaj homoj.

Entute 42 potencialaj kandidatoj estis konsideritaj. 9 forfalis pro neplenumo de membrecaj kriteroj; el la aliaj, 22 estis kontaktitaj, 17 malakceptis (inkluzive de 1 kiu anoncis kaj retiris sian kandidatiĝon) kaj 5 akceptis la kandidatiğon.

La kandidatoj estas:

Brunetto Casini (Bruĉjo Kasini), proponita de Jegorovas, Pietrzak kaj Vergara. Kandidatas kiel Ĝen-Sek aŭ kiel estrarano pri Landa Agado en Eŭropo, Kongresoj, Kulturo, Instruado, Merkatiko aŭ Financoj.

Alexandre (Aleks) Kadar, proponita de Cid, Keefe, Schäffer kaj Wandel. Kandidatas kiel Ĝen-Sek kun Landa Agado en Eŭropo.

Agnieszka Barbara Pietrzak, proponita de Corsetti, Gutierrez, Maurelli kaj Spanò. Kandidatas kiel estrarano pri Kulturo kaj Kongresoj.

Orlando E. Raola, proponita de Arquillos, Grosjean, Kovtonjuk kaj Zerbetto. Kandidatas kiel Ĝen-Sek aŭ kiel estrarano pri Kulturo, Kongresoj, Bibliotekoj, Eldonado aŭ Scienca kaj Faka Agado.

Amri Wandel, proponita de Cid, Keefe kaj Maurelli. Kandidatas kiel estrarano pri Scienca kaj Faka Agado, Landa agado en MezOriento kaj NordAfriko kaj Servoj kaj Reklamado.

Casini, Kadar kaj Raola kandidatas por la posteno de Ĝenerala Sekretario.
Casini, Pietrzak, Raola kaj Wandel kandidatas por la posteno de estrarano.
Casini kaj Kadar ne estas komitatanoj, do por ke ili povu kandidatiĝi al la Estraro, necesas unue ke ili iĝu komitatanoj.

Konsiderante ke la suma nombro de komitatanoj A kaj B estas 51 kaj ĝis nun estis elektitaj 10 komitatanoj C, ankoraŭ vakas 2 lokoj kiel Komitatano C.

Tial ni proponas al la Komitato:
— elekti 2 novajn komitatanojn C;
— elekti Bruĉjon Casini kaj Aleks Kadar kiel komitatanoj C.

La Elekta Komisiono rekomendas la elekton de ambaŭ kandidatoj por la posteno por ebligi pli grandan elekton al la Komitato kaj aparte rimarkigas ke Casini estas la nura kandidato kiu deklaris sin preta respondeci pri financoj, fako kiu vakos post la eksestraraniĝo de Martin Schäffer.

Se ili estos elektitaj Komitatano C, la kandidatoj por la posteno de Ĝenerala Sekretario estos:
— Brunetto Casini;
— Alexandre Kadar;
— Orlando Raola.

La Elekta Komisiono rekomendas al la Komitato elekti kiel Ĝenerala Sekretario iun inter Casini kaj Kadar ĉar ili ambaŭ havis grandan sperton en la rolo en TEJO kaj, kaze je Kadar, en sia landa asocio kaj junulara sekcio.

Post la elekto de la Ĝenerala Sekretario, okazos la elekto de du kromaj estraranoj kaj la aro de kandidatoj sufiĉas por kovri la ĉefajn fakojn en kiuj UEA bezonas estraranojn.

Tiucele, surbaze de kiu estos elektita kiel la nova Ĝenerala Sekretario, la Elekta Komisiono tiam konsilos la Komitaton pri la elektindaj kandidatoj por taŭga teamkunmeto.

La Elekta Komisiono
(Michael Boris Mandirola, Guy Matte, Ileana Schrøder, Dietrich Michael Weidmann)

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al La Elekta Komisiono de UEA proponas1

  1. Svetlana diras:

    Por la posteno de Ghenerala Direktoro la plej tauga estas s-ro Bunetto Casini. Li estas autoritata, aktivega, havas multan sperton, ideojn, energion. Mi bondeziras sukcesojn al li!!!! Gravas , ke ne malhelpu multaj oponantoj. Nia Asocio estas tiom eta, ke endas kunhelpi kaj elekti al la Estraro kompetentajn personojn.

Respondi