Juan Régulo Pérez

Antaŭ 25 jaroj, la 27an de januaro 1993 forpasis Juan Régulo Pérez (1914-1993), konsiderata kiel la plej grava Esperanto-eldonisto. Okaze de la 25a mortodato ni publikigas artikolon pri li el la enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro.

Juan Régulo Pérez naskiĝis la 30an de marto 1914 en la vilaĝo Cueva del Agua, komunumo Garafía, en la kanaria insulo La Palmo (Hispanio) en malriĉa kampara medio. Patro: Manuel Pérez de Paz (1884-??), patrino: Emérita Florencia Pérez Rodríguez (1885-1953). Ĉe la naskiĝo li ricevis la personan nomon Juan Régulo kaj la familian nomon Pérez Pérez; en 1961 sekve de lia peto per leĝa dekreto la persona nomo Juan Régulo estis ŝanĝita al Juan, kaj la familia nomo Pérez Pérez al Régulo Pérez.

La patro ne loĝis kun la familio, kaj en 1924 la patrino kun la du filoj (la pli juna filo Francisco Claudio Pérez Pérez naskiĝis en 1915 kaj mortis en 1939) forlasis la vilaĝon kaj transloĝiĝis al Santa Cruz, la ĉefurbo de la insulo. En 1929 la 15-jara junulo ekstudis en la Normala Eduka Lernejo en La Laguna kaj en 1933 diplomiĝis kiel elementlerneja instruisto.

En 1933-36 li laboris kiel instruisto en kelkaj loĝlokoj de La Palmo kaj Tenerifo. Krome li verkis artikolojn kaj en 1935 iĝis redaktoro de la semajnĵurnalo Espartaco (Santa Cruz de La Palma). Komence de la intercivitana hispania milito (1936-39) oni maldungis lin kaj nuligis lian instruistan diplomon. En la komenco de 1937 Juan Régulo estis arestita, sen akuzo kaj juĝo pasigis tri jarojn en punlaborejoj en Hispanio kaj Maroko. Liberigita en 1940, li laboris kiel privata instruisto kaj oficejhelpanto kaj en 1941 studentiĝis en la sociscienca fakultato de la Universitato de La Laguna (ULL), en 1945 finis la studojn kaj iĝis docento, poste profesoro (ĝis la amnestio en 1976, kiu sekvis la morton de Franco, li estis “provizora profesoro”) en ULL ĝis sia emeritiĝo en 1984. En 1950 li doktoriĝis pri filozofio. Juan Régulo Pérez bone posedis krom la hispanan kaj Esperanton ankaŭ la latinan, francan kaj portugalan, legis krome en la angla, itala kaj kataluna.

En 1950 li akiris presejon kaj ekde 1952 eldonis librojn en la hispana kaj en Esperanto. Verkis ok librojn kaj ĉ. ducent artikolojn en la hispana lingvo, precipe pri Kanarioj. Profesoro Régulo estis koresponda membro de la Reĝaj Hispanaj Akademioj pri Historio (1980) kaj pri Lingvo (1981). Okaze de lia emeritiĝo la 26an de oktobro 1984 okazis solena ceremonio, en kiu li ricevis la titolon “Adoptita filo de La Laguna” (la plej honora distingo en la urbo), kaj apud ULL estis inaŭgurita Placo Dr Régulo Pérez. Omaĝe al li ULL eldonis kvar volumojn de Serta Gratulatoria in honorem Juan Régulo.

En 1947 li edziĝis kun María del Carmen Rodríguez Hernández (1915-2014); kvar filinoj: María del Pilar Régulo Rodríguez (1947), Ana de los Reyes Régulo Rodríguez (1950), Isabel María de las Nieves Régulo Rodríguez (1955), Clara María del Carmen Régulo Rodríguez (1959). En aŭgusto 1988 li suferis cerebran infarkton okcipitan, perdis la paŝkapablon kaj la reston de sia vivo pasigis en sia hejmo. Juan Régulo Pérez mortis la 27an de januaro 1993 en La Laguna. Okaze de lia centjariĝo (2014) en Garafía okazis ekspozicio pri li.

Juan Régulo Pérez lernis Esperanton en 1932. En 1933-36 li instruis la Internacian Lingvon al lernejanoj, laboristoj, virinoj k. a. En 1935 ricevis diplomon de Hispana Esperanto-Instituto. Redaktis la laboristan Esperanto-gazeton Nia idealo (1936). Instruis Esperanton ĉe ULL en 1947-49, 1955-63 kaj aliloke. En decembro 1963 iĝis profesoro de Esperanto en la Instituto pri Lingvo ĉe ULL, kie li oficiale instruis Esperanton kaj ties kulturon ĝis 1983.

Liaj artikoloj aperis en la antologio Sub la signo de socia muzo (1987); en la artikolaroj Sciencaj Studoj (1958), Centjara Esperanto (1987), Memorlibro pri la Internacia Jubilea Esperanto-Konferenco, Graz 1987 (1989); en la festlibroj omaĝe al R. Haupenthal, I. Lapenna kaj G. Waringhien. Li estis redakciano de La Nica Literatura Revuo (1955-62); kunlaboris ankaŭ en Boletín, Esperanto, Horizonto, Internacia Kulturo, Malgranda Revuo, Monato, Monda Kulturo, Nia Gazeto, Sennacieca Revuo, The British Esperantist kaj multaj aliaj Esperanto-gazetoj. Verkis plurajn antaŭparolojn por libroj de Stafeto, sed ne sukcesis eldoni sian propran artikolaron Rikolto, kiu aperis ĉe Fonto nur kelkajn monatojn antaŭ lia morto kun kvin sekcioj sur 596 paĝoj: “Kanarioj” (20 verkoj), “Esperantio” (34), “Filologio” (27), “Filozofio” (16), “Recenzoj” (28) kaj du tradukoj.

En sia propra presejo-eldonejo ekde 1952 Régulo Pérez komencis eldoni librojn en la serio Stafeto. Entute, dum 1952-76 aperis 94 libroj kun sume 19 mil 302 paĝoj. Inter ĉi tiuj libroj estis Kvaropo de W. Auld, J. S. Dinwoodie, J. Francis, R. Rossetti (1952); Kontralte de M. Boulton (1955); La infana raso de W. Auld (1956); La floroj de l’ malbono de Ch. Baudelaire (Tr. K. Kalocsay kaj G. Waringhien, 1957); Esperanta antologio (1958); Lingvo kaj vivo de G. Waringhien (1959); Ŝtupoj sen nomo de B. Ragnarsson (1959); Kiel akvo de l’ rivero de R. Schwartz (1963); 33 rakontoj (1964); Kantoj kaj romancoj de H. Heine (Tr. K. Kalocsay kaj G. Waringhien, 1969); Cigana Romancaro de F. García Lorca (Tr. F. de Diego, 1971); Proverbaro Esperanta de L. Zamenhof (1974) k. m. a. Precipan sukceson en la serio Stafeto havis la subserio Beletraj Kajeroj de poŝformataj libretoj. Ekde 1976 libroj de Stafeto estis eldonataj de la eldonejo de Torben Kehlet kun la marko TK/Stafeto, sed ĝi eldonis nur 11 librojn; poste la serion Stafeto daŭrigis la eldonejo de Flandra Esperanto-Ligo en Antverpeno. En 1988 UEA reprenis el La Laguna grandan stokon da nevenditaj libroj.

Juan Régulo Pérez estis membro de la Akademio de Esperanto ekde 1953 ĝis sia morto kaj membro de AIS ekde ties fondo (1983). En 1974 proteste kontraŭ la komitataj elektoj de UEA en la 59a UK (Hamburgo) li demisiis el siaj oficoj en UEA (Komitatano B, membro de la ekzamena komisiono, profesoro de ISU, delegito de UEA), sed en 1984 akceptis la honoran membrecon en UEA kaj estis rektoro de IKU en la 72a UK (Varsovio, 1987). La biblioteko de Hispana Esperanto-Federacio nun estas nomata “Biblioteko Juan Régulo Pérez”.

Pri Juan Régulo Pérez

Konsultlibroj:

AIS, p. 259;
CEOLE, p. 261-263;
HEL, p. 257, 259-260;
OVP, p. 194-195.

Libroj:

Régulo Pérez J. La eldona Stafeto-aventuro (Menade bal püki bal: Festlibro por la 50a naskiĝ-tago de Reinhard Haupenthal. Saarbrücken, 1998, p. 317-328); Serta Gratulatoria in honorem Juan Régulo. 4 vol. La Laguna, 1985-1990;
Trujillo Casañas L. Juan Régulo Pérez, una aproximación a su vida y obra. La Laguna, 2017.

Gazetoj:

Esperanto, 1959, №2 (Respondoj al enketo);
F. S. La kreanto de la dekjara “Stafeto” (Norda Prismo, 1963, №1);
Diego F. de. La 50a volumo de Stafeto (Esperanto, 1965, №4);
Régulo Pérez J. Stafeto: Homaranisma kultur-aventuro (Fonto, 1984, №51);
Esperanto, 1984, №11 (HM de UEA);
Marco Botella A. Don Juan Régulo Pérez (Boletín, 1993, №310);
Kock E. de. Juan Régulo Pérez (Esperanto, 1993, №3);
Haupenthal R. La eldon-aventuro de Stafeto (La Ondo de Esperanto, 2011, №7);
Minnaja C. Amble kun Juan Régulo Pérez (Literatura Foiro, 2014, №270).

Retejoj:

Trujillo Casañas L. El garafiano Juan Régulo fue el más firme valor del esperantismo en Canarias http://www.eldiario.es/lapalmaahora/cultura/Leandro_Trujillo_Casanas-esperantista_0_311469907.html;
Hernández Sánchez C. Juan Régulo Pérez http://garafianos.blogspot.ru/2012/12/juan-regulo-perez.html;
Sanz D. Juan Régulo, un garafiano universalhttp://lapalma.diariodeavisos.com/2014/04/01/anuncio-de-juan-regulo/.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

La aŭtoroj dankas al Antonio del Barrio, Ana Manero, Carlo Minnaja kaj Leandro Trujillo Casañas, kiuj helpis verki la enciklopedian tekston pri Juan Régulo Pérez, kies gazeta versio aperas ĉi tie.

Foto: Leandro Trujillo Casañas (1990)

Nia Diligenta KolegaroNia Diligenta Kolegaro

Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj

Aŭtoroj: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Eldonantoj: Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio
320 grandaj (enciklopedi-formataj) paĝoj
Portretoj, tabeloj kaj utilaj suplementoj
Aperos en la fino de la Zamenhofa Jaro 2017
Prezo: 30 eŭroj
Legu pli pri la enciklopedio: https://sezonoj.ru/2018/01/ndk-2/

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2018/01/regulo

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Esperantujo, Halina Gorecka, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi