La 19an de januaro frumatene en sia domo en Poznano subite mortis
Paweł Janowczyk (1960–2018)
Li studis politologion en la Poznana kaj Varsovia universitatoj, sed dum la lastaj 20 jaroj gvidis sian propran firmaon Tago pri vendado de libroj (ankaŭ en/pri Esperanto) kaj kancelariaĵoj.
Ankoraŭ en la studenta aĝo li montris sian organizan talenton, gvidante la legendan Polan Studentan Esperanto-Komitaton (PSEK) en la komplikitaj cirkonstancoj de la milita stato en Pollando kaj poste en la Pola Esperanto-Junularo (li estas honora membro de PEJ), en la Pola Esperanto-Asocio, kaj en la Esperanto-societo E-senco.
Sed plej brile liaj kultur-organizaj kapabloj riveliĝis en la revivigo kaj prosperigo de ARKONES (ARtaj KONfrontoj en Esperanto). Ne estas supertakseblaj liaj meritoj en tio, ke ĉi tiu sendependa kultura kaj arta esperantista renkontiĝo en Poznano iĝis la plej grava el ĉiujaraj Esperanto-eventoj, organizataj en unu urbo, kun elstara programo muzika, teatra, kleriga kaj scienca. Li ne verkis librojn, nek koncertis sur scenejo, sed danke al li pluraj komencantaj aŭtoroj, kantistoj kaj aktoroj post prezentiĝo en ARKONES ricevis fortan stimulon daŭrigi sian kreadon en Esperanto. Malgraŭ sanproblemoj, kiuj venis post kor-operacio okazinta antaŭ kelkaj jaroj, li ne malintensigis sian Esperanto-agadon.
Li forpasis je sia 58a vivojaro, en la Zamenhofa aĝo.
Ni kondolencas al lia vidvino Oksana kaj al lia filino Miriam pro la perdo de la edzo kaj patro.
Por ni Paŭlo estis kara amiko, interesa kunparolanto, komprenema helpanto, afabla gastiganto en Poznano kaj agrabla gasto en Kaliningrado, fidela abonanto de La Ondo de Esperanto…
Pacon al lia animo.
Halina Gorecka,
Aleksander Korĵenkov
Foto: Joanna Filipowicz-Choroszucha
La 25-an de januaro oni celebris 80-jarighon de fama rusa bardo Vladimir VYSOCKIJ. Iam li verkis kanton kvaza’u pri la forpaso de Pa’ulo:
“Revenadas amik’
chiu, krom la plej kara,
…
Revenadas amik’,
krom la plej bezonata.”
Rememoru ni pri same tro frue forpasintaj Sasha kaj Lena SHEVCHENKO kaj anta’u ili Dima PEREVALOV …
seguru@mail.ru
Terure shokiga novajho !
Beda’urinde, ni ne vidis unu alian dum longa tempo. Tamen, mi estis proksima de Pa’ula familio char lian edzinon Oksana mi konis en tempo, kiam shi studis en Tekstila instituto de Rusia urbo Ivanovo, kie mi tiutempe laboris.
Mem Pa’ulon mi ekkonis pli frue dum Varsovia UK en 1987. Poste ni havis iun komunan negocon. Ni estis vere amikoj.
En septembroj mi ofte pensadis pri partopreno en ARKONESoj. Ve, chi jare mi denove ne sukcesis veturi al Poznan revidi Pa’ulon kun Ksjusha. Kaj tiaj pensoj aperadis dum pluraj jaroj.
Kaj nun li ne plu vivas …
Rusa fama poeto Konstantin Simonov skribis:
“Ne veras, la amik’ ne mortas,
Apude nur ne sidas plu…”
Ksjusha, estu forta pluvivi kun filino jam sen Pa’ulo !
La amikoj el Ivanovo kondolencas …
Terura kaj neatendita novaĵo. Kvankam mi ne estis unu el liaj proksimuloj, lia figuro delonge ligiĝis en la menso kun la brilaj atingoj de la poznana movado, pri kiuj mi povas atesti de 2005. Senvorte li elradiis bonkorecon kaj energion. Kondolencojn al lia familio.
Paweł komencis sian Esperanto-vivon en 1975. Poste dum la 80-aj kaj la 90-aj jaroj li estis unu el la plej gravaj homoj de la Pola Esperanto-Movado: prezidanto de Pola Studenta Esperanto-Komitato de Asocio de Polaj Studentoj, prezidanto de Pola Esperanto-Junularo, kasisto de la LKK de la 43a IJK en Krakovo (1987), reprezentato de Pollando en la komitatoj de TEJO kaj de UEA, ghenerala sekretario de Pola Esperanto-Asocio, kunorganizanto kaj partoprenanto de nekalkuleblaj aranghoj sed chefe nalacigebla ARKONES-animo, kiu fakte vivigis ne nur polan Esperanto-kulturon. La informo pri Lia forpaso trafis min dumvoje. Nia lasta, pertelefona kontakto estis post la forbaso de Ewa Siurawska. Mankos Li al ni, precipe al Oksana kaj Miriam! Kara Amiko – restu en eterna paco! Jarek
Ho ve! Tiom subite…
Mi bone memoras, kiel li gastigis min en 1992, estis mia unua eksterlanda vojagxo… Tiam mi helpis al li verki ruslingve leteron por Oksana…
Cxiam sprita, senlaca, vera motoro de la movado…
Adiaux, kara amiko! Ripozu en paco…
Tre doloriga novajho. Mi konis lin jam kelkajn jardekojn ankorau de sovetia periodo kaj rememoras lin kiel fidelan adepton de nia movado, al kio li dedichis sin ekde junagho. Kondolencojn al la familio.