La 103a UK havas altan protektanton kaj altan nombron de aliĝoj

UK-103La Alta Protektanto de la 103a Universala Kongreso de Esperanto estas Luís Filipe de Castro Mendes, ministro pri kulturo en la registaro de Portugalio. Konata poeto kaj verkisto en la portugala lingvo,d e Castro Mendes disvolvis longan diplomatian karieron, interalie, en Luando, Madrido, Parizo, Rio-de-Ĵanejro, Budapeŝto, kaj Nova Delhio. Plej laste li estis la ĉefa portugala reprezentanto ĉe Unesko (2011-2012) kaj la Konsilio de Eŭropo (2012-2015), antaŭ ol akcepti la postenon de kulturministro en aprilo 2016.

La unua aliĝperiodo por la kongreso, kun la plej favora tarifo, finiĝis la 31an de decembro. Ĝis nun estas registritaj 1019 homoj el 61 landoj – bona nombro, kiu nur iomete postrestas la aliĝojn por la 100a UK en Lillo. La landoj kun plej multaj kongresanoj estas Francio (187), Germanio (91), Pollando (68), Brazilo (64), Japanio (58), Hispanio (49), Belgio (39), Ruslando (30), Britio/Italio/Koreio (27), Nederlando (26), Usono (25), Portugalio (24), Ĉeĥio (22), Danio (20), Irano (18), Finnlando (17), Hungario (16), Ĉinio/Svislando (15), Aŭstrio (12), kaj Kanado (11).

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2018, №720.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi