Unesko-Kuriero, la tria numero aperis

kurieroUnesko-Kuriero estas la oficiala revuo de Unesko (Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por Edukado, Scienco kaj Kulturo). Ĝi ekaperis en la 1946a jaro. Meze de la 2017a jaro UEA lanĉis projekton pri Unesko-Kuriero en Esperanto, laŭ iniciato de la UEA-komitatano Trezoro Huang Yinbao, direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto (Ĉinio). Ĵus aperis la tria ĉi-jara eldono (oktobro-decembro), kiu, same kiel la du antaŭaj, estas senpage elŝutebla en la retejo de UEA laŭ la normo “pdf”:
https://uea.org/revuoj/unesko_kuriero

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Unesko-Kuriero, la tria numero aperis

  1. dennis keefe diras:

    Resume: (31 vortoj)

    Mi parolas pri la sukcesa eklanĉo de provkurso, en la Esperanto-Centro SEK de Seulo, utiliganta kiel bazmaterialon la KURIERO-n de UNESKO, kaj pri la indeco komenci simalajn, sed diversstilajn kursojn tutmonde.

    Komentado: (266 vortoj)

    La eldonado de la UNESKO-KURIERO en Esperanto estas unu el la plej bonaj atingoj de Esperantujo en la lastaj jardekoj.

    Kaj pro tio, ke ĝi libere elŝuteblas en la retejo de UEA, https://uea.org/revuoj, tiu revuo iĝas bona, baza materialo por novaj kursoj, diversstilaj kursoj, pri UNESKO, tute en Esperanto.

    Kaj ĝuste tio okazis en Seulo ĉe la Esperanto-Centro SEK (Seula Esperanto-Kulturcentro, LEE, Jungkee) ĉi monate. Ĝis nun la lernantoj de la eksperimenta, “prototipa” Kurso pri UNESKO elektis prezenti artikolojn el ĉiuj el la tri ĝisnunaj numeroj de la KURIERO.

    La strukturo de la kurso similas tradician seminarion ĉe universitato, en kiu estas la studentoj mem kiuj prezentas esplorotemojn kaj faktemojn al siaj kunkursanoj, informante kaj instruante ilin.

    La kursgvidanto (ĉi foje Dennis Keefe), rolas ne kiel instruisto, sed kiel lernofaciliganto (la termino utiligata en edukoscienco). Facile oni povas anstataŭigi la instruiston, ĉar la instruado plejparte devenas de la kursanoj mem – de la prezentado de la artikoloj de UNESKO-KURIERO kaj de la vigla, tuj posta diskutado inter la gelernantoj (sen partopreno de la kursgvidanto) pri la prezentita artikolo.

    Indas nun prikonsideri la starigon de tiaj kursoj en aliaj mondopartoj, speciale pro tio, ke ni nun scias, ke la kurso utiliganta la KURIERON DE UNESKO tre bone ekfunkcias en Azio, kie tamen bonaj parolantoj de Esperanto ofte malabundas surloke.

    En Eŭropaj urboj, kie tiaj bonaj uzantoj de Esperanto relative oftas, la novstilaj kursoj pri UNESKO povas tre bone funkcii.

    La utiligado de la organo de UNESKO kiel kursomaterialo helpos al ni montri al UNESKO nian esperantan kaj uneskan agadon. Agoj ofte efikas pli bone ol nuraj vortoj.

Respondi