Deklaro de UEA okaze de la Tago de Homaj Rajtoj 2017

ueaOkaze de la Tago de Homaj Rajtoj, la 10-a de decembro 2017, Universala Esperanto-Asocio ree asertas la fundamentan gravecon de la principoj esprimitaj en la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj precipe rilate al socia justeco kaj daŭripova evoluigo tutmonde.

Fondita en 1908, UEA – la ĉefa monda asocio por la uzado kaj disvastigo de la internacia lingvo Esperanto – dekomence laboris por la ideoj de homa egaleco kaj tutmonda interkompreniĝo. Kvardek jarojn poste, jam antaŭ la akcepto de la Deklaracio fare de Unuiĝintaj Nacioj, la Asocio enskribis respekton al la homaj rajtoj en sia Statuto kiel bazan kondiĉon por sia agado. Nuntempe ĝi aktivas por dissemi informojn pri homaj rajtoj en pli ol 120 landoj.

La jaro 2017 estas la centa jaro post la forpaso de D-ro Ludokviko Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto, kiu dediĉis sian vivon al la interfratiĝo de la homaro. Hodiaŭ UEA substrekas la kongruon inter liaj klopodoj kaj la streboj por plene universaligi la homajn rajtojn. Zamenhof volis atingi mondon, en kiu “homo renkontiĝas kun homo” en rilatoj de plena reciproka respekto. Tio restas la fundamenta celo de UEA. La Asocio invitas ĉiujn defendantojn de la homaj rajtoj konsciiĝi pri la graveco de lingvaj rajtoj kaj lingva egaleco en la laboro por atingi pli justan kaj pacan mondon.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi