Trezoro Huang Yinbao: la Esperantisto de la Jaro 2017

La Ondo de Esperanto en 1998 iniciatis ĉiujaran proklamadon de la Esperantisto de la Jaro. Al ĉi tiu projekto aliĝis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj.

Kiel la unua laŭreato en 1998 estis elektita William Auld. En 1999 lin sekvis Keppel Enderby. En 2000 estis distingitaj tri personoj: Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt. Poste laŭreatiĝis Osmo Buller (2001), Michel Duc Goninaz (2002), Dafydd ab Iago (2003), Helmar Frank (2004), Povilas Jegorovas (2005), Bertilo Wennergren (2006), Peter Zilvar (2007), Ilona Koutny (2008), Aleksander Korĵenkov (2009), Katalin Kováts (2010), Dennis Keefe (2011), Peter Baláž (2012), Mark Fettes (2013), Mireille Grosjean (2014), Chuck Smith (2015) kaj Stefan MacGill (2016).

En 2017 la elektado de la Esperantisto de la Jaro okazis la dudekan fojon.
Ĉi-jare 17 kandidatigantoj proponis 20 kandidatojn, al kiuj 18 elektantoj jene donis siajn voĉojn:

Trezoro Huang Yinbao — 11 voĉoj
Hori Jasuo — 8 voĉoj
Richard Delamore (Evildea) — 5 voĉoj

Kvar kandidatoj ricevis po du voĉojn, ses kandidatoj ricevis po unu voĉon.

Trezoro Huang Yinbao, 55-jara ĉina agronomo, ekonomikisto kaj entreprenisto, prezidanto de la Esperanto-Centro Ora Ponto, kunfondinto de la Internacia Agrikultura Esperanto-Asocio, estas elektita la Esperantisto de la Jaro 2017 pro tio, ke en 2017 li iniciatis kaj ekredaktis la Esperanto-version de Unesko-Kuriero, kunmetis por ĝi tradukteamon, kaj krome lanĉis la sendependan revuon Tra la Mondo.

Gratulon al la Esperantisto de la Jaro 2017 Trezoro Huang Yinbao, kiu estas la unua aziano, ricevinta ĉi tiun honoran titolon!

Halina Gorecka
Sekretario

Elektokomisiono

Proponantoj

Marija Belošević (Kroatio): vic-prezidantino de IKUE
Marek Blahuš (Ĉeĥio): eksestrarano de E@I, vikimediano, komputila lingvisto
Renato Corsetti (Britio): eksprezidanto de UEA
István Ertl (Luksemburgio): tradukisto ĉe Eŭropa Revizora Kortumo
Judit Felszeghy (Hungario): ekssekretario de la Esperanta PEN-Centro
Edmund Grimley Evans (Britio): eksprezidanto de EAB
Maritza Gutiérrez González (Kubo): estro de la Esperanto-redakcio de Radio Havano
Dafydd ab Iago (Belgio): eksdirektoro de la Brusela Komunikadcentro de EEU
Aleksander Korĵenkov (Ruslando): ĵurnalisto kaj verkisto
Lee Jungkee (Koreio): direktoro de Seula Esperanto-Kulturcentro
Vinko Markovo (Francio): prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT
Valentin Melnikov (Ruslando): poeto, ĵurnalisto, tradukanto
Barbara Pietrzak (Pollando): radioĵurnalisto, redaktoro
James Rezende Piton (Brazilo): konsilanto de BEL, aktivulo de Skolta E-Ligo
Chuck Smith (Usono/Germanio): kunfondinto kaj teknikestro de Amikumu
Franciska Toubale (Aŭstralio): kunlaboranto de la radio 3ZZZ
Sibayama Zyun’iti (Japanio): estrarano de JEI, ĉefredaktoro de La Revuo Orienta
Paulo Sergio Viana (Brazilo): tradukanto kaj preleganto

Elektantoj

Peter Baláž (Slovakio): kunordiganto de E@I
Petr Chrdle (Ĉeĥio): posedanto de KAVA-PECH
Agneta Emanuelsson (Svedio): prezidanto de ILEI-SE
Mireille Grosjean (Svislando): prezidanto de ILEI
Anna Jausions (Francio): eksprezidantino de OSIEK
Reza Kheir-khah (Tajvano): redaktoro de Formoza Folio
Gbeglo Koffi (Togolando): administranto de la Afrika Centro Esperantista
Ilona Koutny (Pollando): gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj ĉe UAM
Katalin Kováts (Nederlando): lingvisto, metodologo, redaktoro de edukado.net
Liu Haitao (Ĉinio): profesoro pri (inter)lingvistiko
Trezoro Huang Yinbao (Ĉinio): direktoro de Esperanto-Centro Ora Ponto, konsiliano de UEA
Stano Marček (Slovakio): redaktoro de Juna Amiko kaj Esperanto aktuell, eksredaktoro de la revuoj Esperanto kaj Esperantisto Slovaka
Tahira Masako (Japanio): kunlaboranto de KAEM
Stefan Maul (Germanio): eksĉefredaktoro de Monato
Sergio Pokrovskij (Ruslando): sciencisto, tradukanto, eseisto
Anna Ritamäki-Sjöstrand (Finnlando): prezidanto de kooperativo Esperanto-Gastigejo en Lesjöfors
Roland Rotsaert (Belgio): redaktoro de Monato pri ekonomio
Martin Schäffer (Meksiko/Germanio): Ĝenerala Sekretario de UEA
Syôzi Keiko (Japanio): revizoro de JEI, eldonanto ĉe Libroteko Tokio

Sekretario

Halina Gorecka (Ruslando): eldonanto de La Ondo de Esperanto

Legu pli pri la projekto en la retejo de La Ondo de Esperanto.

Ĝi estas artikolo el la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018). Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo): Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1. Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/12/trezoro-10

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

2 Responses to Trezoro Huang Yinbao: la Esperantisto de la Jaro 2017

  1. Andrej Peĉënkin diras:

    Hura! Gratulegon al nia kolego S-ro Trezoro 黄银宝 Huáng Yínbǎo!!!

  2. Chuck Smith diras:

    Gratulegon al Trezoro pro lia grandega agado kun UNESKO!

Respondi