Per Esperanto por la rifuĝantoj

Multaj esperantistoj interesiĝas pri la dramo de la rifuĝintoj (ĉu rifuĝantoj? ĉu iam rifuĝontoj?) Mi tion scias, ĉar pasintsomere en Seulo en la kadro de la Internacia Kongresa Universitato kaj kunlabore kun la Akademio de la Sciencoj de San Marino, mi gvidis kurson pri la movado de solidareco kun la rifuĝintoj en Eŭropo. Pro forta horzonozo kaj dormomanko la rezulto miaflanke estis nur duonkontentiga. Tamen, la komentoj de la ĉeestintoj estis tre pozitivaj. Sekve, tio plene ŝuldas al la graveco de la temo. Fakte, kelkaj el ili ja aktivas loke en la solidara agado por la rifuĝintoj, kiel Olev en Svedio kaj pluraj homoj en Francio. Dum la lasta sesio mi demandis al la partoprenantoj kion esperantistoj povus fari tiurilate. Jen kelkaj konkludoj prie.

Ĝenerale, ili vidas esencan rilaton inter la valoroj de esperantismo kaj la solidara agado kun la rifuĝintoj. Pro tio ili bedaŭras ke tiu afero ne aperas pli ofte en niaj revuoj kaj debatoj, aŭ kiel ĉefa temo de universala kongreso. Jen ekzempla opinio: “Mi tre dankas tiun kurson, ĉar tiu temo ege taŭgas. Mi tute ne komprenas la sintenon de niaj plej elstaraj organizaĵoj, kiel UEA pri tiu temo”. Simile, “mi ŝategus, ke la kurso povus esti pli longa, kun detaloj de la aktivula agado”. Rumanino daŭrigas tiun esencan rilaton, konfesante ke “mi hontas, ke nia lando ne estas por rifuĝantoj alloga lando”.

Koncerne konkretajn proponojn, multas ideoj por influi la publikan opinion en kaj ekster Esperantujo, kiel “reagi per opinienhavantaj dokumentoj”, “informi en la gazetaro por konsciigi ĉiujn”, “kontribui al kreo de tutmonda perspektivo pri la temo” kaj “organizi debatojn eĉ nacilingvajn pri la konfliktoj inter diverspartianoj”. Tiel, oni konsilas nin ne paroli nur kun samideanoj, ĉar “eviti kontaktojn kun ekstremdekstruloj signifas ilian estontan venkon, kiel en Francio”. Jen pripensinda argumento, kiu lastatempe ĉefrolis en intensaj debatoj en la diskutforumoj de SAT pri la rajto de memesprimo en la oficiala organo Sennaciulo.

Inter la seulaj ideoj, ankaŭ oftas la kunlaborado kun tiuj organizoj kaj individuoj, kiuj jam helpas loke kaj internacie. Interalie, ili petas “praktike helpi neregistarajn organizojn” kaj “partopreni la lokajn helpajn agadojn”. Tio estas partopreni la jam ekzistantan socian movadon de solidareco kun la rifuĝintoj. Tiel ni povus “fari kiel aliaj internaciaj volontuloj”, ekzemple, “informi pri la agado kaj helpideoj, kiuj ekzistas en diversaj landoj kaj pri la ebloj kunagi pere de monkolekto, traduko de informoj aŭ rekta helpo al certaj homoj”. Kelkaj el tiaj proponoj estas sufiĉe konkretaj, nome “financa solidareco por enskribi la junulojn en agadoj organizitaj, sportaj agadoj por ĉiuj, ktp”. Tiusence, kutimas la mencio pri “helpado al la infanoj de migrantoj por enskribiĝi en la lernejo” kaj en “organizitaj ferioj”. Kaj ne malofte aperas ankaŭ la lingva dimensio de la afero, ekzemple, “instruado de la loka lingvo, precipe al la infanoj kaj junuloj” aŭ “manifestacioj du-lingve (per dulingvaj ŝildoj)”. Kompreneble, tio surprizos neniun, ĉar oni jam scias ke averaĝe esperantistoj pli interesiĝas kaj sentemas pri lingvaj temoj ol la ceteraj homoj.

Sekve, stariĝas proponoj por subteni la lingvajn rajtojn de ekzilitoj – oni uzas tiun vorton por ne diferencigi inter migrantoj kaj rifuĝintoj – eĉ en niaj renkontiĝoj, kiel en la pasinta UK en Seulo. Tiel, “estintus tre amuze kaj grave se ni povus profiti la okazon de la kursfermo por inviti samideanojn de la ‘ekzilitaj’ landoj por fari komenton el sia vidpunkto”. Prava konsilo, mi devintus tion elpensi antaŭe.

Francino, kiu havas sperton pri tia solidara agado avertas tamen, ke “ĉefe ili deziras lerni rekte la anglan”. Pro tio ŝi sugestas, ke “ni lernu simplan anglan por komuniki kun ili”. Tiu ideo memorigas min pri la sugesto de Giuliano Turone en la paĝoj de la revuo Esperanto pri la rolo de tiuj esperantistoj, kiuj scipovas la araban. Temas pri ideo, kiun oni ankaŭ debatis en la UK de Nitro en 2016 kun la sugesta konkludo pri amasa lernado de la araba. Ĉu ni jam plenumis ĝin?

En mia propra sperto vizitante la tielnomatan ĝangalon de Calais (Kalezo) en la nordo de Francio, mi observis ke la araba estis la ĉefa komunika lingvo inter la ekzilitoj, kvankam ili venis el 30 malsamaj landoj kaj sekve, multaj el ili ne komprenis ĝin. Dume, la franca estis la ĉefa lingvo uzata de la lokaj aktivuloj (kaj kompreneble en la franca ŝtata sistemo), kaj la angla de la internaciaj volontuloj, kiuj venis precipe el Britio. Do, la scipovo de la araba ja helpus, sed tio ne tute solvus la lingvan problemon, kiu certe ekzistas. Ĉu ŝanco por Esperanto?

Tiurilate kelkaj proponoj emfazas eblajn rolojn de nia lingvo. Ekzemple, “ni provu instrui Esperanton, por ke la rifuĝintoj interkompreniĝu inter ili”. Aliaj petas “trovi rimedojn por venigi etulojn al la infana kongreseto”. Tamen, ne ĉiam ekzistas espero tiurilate. Tiusence, “oni povus instrui al ili Esperanton, sed tio estas nur idealo!” Ĉu estas tamen iu espero por tion fari? Miaopinie, jes. Fakte, laŭ alia partopreninto en la seula kurso, “kelkaj esperantistoj jam instruas Esperanton ene de rifuĝintaj loĝeĵoj, mi aŭdis”. Tiu opinio pravas. Mi persone konas plurajn kazojn. Hélène Dubois, kiu partoprenis la kurson en Seulo, klarigas al ni sian travivaĵon prie. “En Treagstel (Bretonio, Francio) ni ĝemeligis esperantistojn kaj rifuĝantojn, ĉar persona kontakto gravas.” Tiel, la rifuĝanto povas kontakti tiun specialan helpulon laŭbezone. El tiu perspektivo, gravas ankaŭ, ke oni donu al ili liberan tempon por ke li interkonatiĝu kun la ricevanta socio. “La rifuĝantoj en Tregastel ŝatis multe promeni kaj viziti la urbodomon, ludi ludojn, malkovri bretonajn dancojn, ktp. Ankaŭ ili kuiris manĝaĵojn el siaj landoj”.

Héléne daŭrigas sian detalan proponon klarigante plurajn kialojn por lernigi al ili Esperanton, “se rifuĝantoj tion ŝatus”. Unue, ĉar ili havas tempon por lerni. Jen gravega kialo, pri kiu ĝenerale homoj ne konscias. Kiam en la somero de 2016 mi vizitis Calais, mi konis homojn, kiuj loĝis tie dum pli ol unu jaron. Dum la nokto ili klopodis atingi Brition, laŭ ĉiam pli riskaj vojoj. Dum la tago ili havis nenion por fari. Kaj mi trovis similajn situaciojn en aliaj mondopartoj, inkluzive de Sebto (aŭ Ceŭto) kaj Melilo, kie la ekzilitoj atendas dum monatoj (kaj ofte jaroj) la decidon pri sia rajto loĝi en Hispanio kaj sekve en Eŭropo.

riguĝintoj

Fakte, tiu tempa afero ne estas nova en la historio de la Esperanta movado. Kiel sciate, en diversaj periodoj konataj kaj malpli konataj esperantistoj lernis la lingvon kiel rifuĝantoj (ekzemple, la hispanoj kiuj pasigis jarojn en la francaj koncentrejoj post la hispana enlanda milito) aŭ en malliberejo dum (mond)militoj en Siberio kaj aliloke. Kial ili sukcesis tion fari? Interalie, ĉar ili havis tempon. Resume, ne multajn rimedojn ili havas, sed rifuĝantoj tempon ofte ja havas.

Due, Héléne daŭrigas, “ĉar Esperanto estas skribita per latinaj literoj.” Jen elemento (inter multaj aliaj, kiujn ni ĉiuj bone konas) kiu povas faciligi la lernadon, kune kun la ceteraj, kiel fonetika reguleco, gramatika logiko, relative malgranda vortprovizo, ktp. Tio estas, Esperanto relative facile lerneblas. Jen avantaĝo ĉiam substrekinda.

Trie, la Zamenhofa lingvo faciligas la lernadon de aliaj lingvoj, kiel la franca aŭ la angla. Temas pri la fama propedeŭtika valoro de Esperanto. En Calais mi konis junajn homojn, kiuj sufiĉe bone lernis la francan dum kelkaj monatoj. Tamen la plejparto de plenkreskuloj ne kuraĝis tion fari eĉ post pli ol unu jaro. “Estas tro malfacile, tro malfrue por ni”. Ĉu ili kuraĝus lerni pli racian lingvon? Kaj ĉu tio donus al ili la necesan memfidon por entrepreni la lernadon de aliaj lingvoj?

Kvare, s-rino Dubois mencias aspekton, sufiĉe malkonatan ekster Esperantujo: “Esperanto donas reton da esperantistoj tra Eŭropo”. Kaj, mi aldonus, ne nur tra Eŭropo. Tiurilate, en Flandrio oni klarigis al mi, ke lokaj esperantistoj jam helpis afrikan samideanon studi kaj leĝe loĝi en Belgio. Ili tamen opinias, ke ne ĉiuj, kiuj petas tian helpon, estas fidindaj. Mi verŝajne konsentas, sed respondas jene: Ĉu ne veras, ke multaj el ni pli facile pretas helpi alian homon kiam ni scias ke temas pri esperantisto? Ĉu Pasporta Servo ne funkcias laŭ tiu simpla principo? Fakte, en nia historio ekzistas pluraj kazoj de tia subteno, inkluzive de la aŭstraj infanoj, kiujn helpadis hispanaj samideanoj post la unua mondmilito, aŭ pli freŝdate tiuj bosniaj infanoj, kiuj pere de lokaj samideanoj pasigis iom da tempo en Katalunio dum la milito en Bosnio. Jen du ekzemploj, kiuj povus inspiri nian estontan agadon rilate al tiu ĉi temo.

Kelkaj esperantistoj, kiuj venas de landoj kun relative granda procento de migrantoj, petas tamen ekvilibran analizon. Jen la proponoj de germanino tiurilate: “prelegoj, gazetartikoloj, retpaĝoj pri la situacio kaj pri leĝaj rajtoj kaj devoj, sed ankaŭ honeste paroli pri la problemoj, kiuj ekestas pro la malamikeco inter la diversaj grupoj de la migrantoj (inter si) kaj la civitanoj de la enirantaj landoj”.

Interese estas, ke multaj proponintoj situigas la temon de la rifuĝintoj en pli ampleksa kunteksto. Pro tio, ili konsilas nin “lukti por pli justa ekonomio kaj ekologio” kaj ke “ni laboru por paco, amikeco, neperforto, toleremo”, ke “ni emfazu infan-edukadon (ne frapadon de junaj infanoj/beboj kiel metodon de edukado)”, ke “ni agu por pli justa mondo kaj ekonomio respektema al homaj rajtoj kaj ekologio”, ke “ni luktu kontraŭ la akaparo de tero (angle land grabbing)”, kaj ke “ni ne pensu nur pri profito sed unue pri la ĝenerala bonfarto de la popoloj”. Eble ion similan havis en la kapo la homo, kiu skribis ke ni devus “subteni iliajn registarojn kontraŭ dekstruloj kaj maldekstruloj”. Ĝenerale, temas pri kontraŭkapitalisma sinteno, kaj pro tio aperas sugestoj, kiel “helpi al konekto de la movado favore al rifuĝintoj kun tiuj, kiuj helpas aliajn viktimojn de kapitalismo (ekzemple, senhejmuloj kaj senlaboruloj) kaj tiel kunigi la materiajn bazojn de la kontraŭfremdulaj reagoj”. Alivorte, por sukcese influi en tiu ĉi afero oni bezonas kunordigon kun aliaj progresemaj movadoj, kaj tiuj ĉiuj kune devas lerni unu de la aliaj. Eble pro tio, la neceso de lernado specife emfaziĝas en pluraj sugestoj. “Unuavice ni devas lerni pri problemoj kaj laŭeble ni vizitu militajn regionojn”. Tiurilate denove aperas la nepreco de kunlaboro kun lokaj samideanoj. “Ni konu esperantistojn el nestabilaj regionoj” kaj eĉ “fuĝanto-esperantisto prelegu pri sia lando”.

Krom la esenca tutmondiĝa aliro de esperantistoj, oni vidas duan kialon por ke ni aktivu en tiu ĉi temo: la potencialon de nia komunumo. “Ni havas intiman samideanan ligon, do ni povas kolekti kaj interŝanĝi informojn pri rifuĝantoj por helpi ilin kunlabore”. Mi persone multe profitis de tiu reto kaj pro tio mi devas sincere danki al pluraj homoj, kiel Roko Jullien, kiu aktivas en la franca urbeto Arràs en pluraj sociaj movadoj, kaj kiu helpis min kontaktiĝi kun la lokaj aktivuloj pri rifuĝantoj por mia esploro.

Tiu ĉi teksto celis riĉigi la debaton kun argumentoj kaj kun konkretaj ideoj, komune ellaboritaj.

Mi finas ĝin pere de jena propono: “se iu agas per Esperanto por starigi helpon, ni subtenu ŝ/lin”. Jen ora principo por gvidi nian aktivadon. Alivorte, ni subtenu la iniciatintojn de la imitinda farado, kiel la menciita agado de Hélène Dubois. Tiusence, estas aliaj laŭdindaj iniciatoj. Ekzemple, Pieter Engwirda, kiu klopodis organizi Esperanto-kursojn en loka azilcentro en Nederlando kaj kiu kontaktis min petante internacian subtenon. Ĉu eble ankaŭ la nacia asocio povus helpi tiurilate? Simile, en la Mezorienta Kunveno de 2016 en Urgupo (Turkujo), oni diskutis pri instruado de Esperanto al rifuĝintoj, en debato partoprenita interalie de Renato Corsetti kaj Johan Derks. Krome, Annie Grente, kiu volontulas en norda Grekio, plurfoje havis la permeson paroli al rifuĝintoj pri Esperanto kaj la rezultoj estas esperigaj. Tiurilate ŝi ekkonis la hispanan asocion Himaya (http://himaya.es), kiu helpas familiojn tie kaj kies membroj kunlaboras per la hispana, kaj tio havas neatenditajn sekvojn: “Kiam mi estis tie, pli kaj pli da rifuĝintoj volis lerni la hispanan pro tio!”, – rakontas Annie, kiu vidas tiun asocion kiel eblan modelon por la Esperanto-movado.

Ĉu oni jam rikoltis sufiĉe da intereso kaj emo kunlabori por starigi internacian stabilan kunordigon de aktivado por rifuĝintoj per Esperanto? Ĉu ekzistas hodiaŭ iu alia maniero apliki plej klare kaj preme la internan ideon de nia kara lingvo?

Xavi Alcalde

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/12/rifugantoj

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

6 Responses to Per Esperanto por la rifuĝantoj

  1. Mi tutkore vin salutas kaj gratulas por la bela kaj grandioza projekto pri la subteno de Refugxintoj.
    Vere, estas tre bonega okazo por esperantigi tiajn kategoriajn homojn.
    Kaj pro tio Esperanto havos alian ampleron en la mondo.
    Mi mem estas refugxanto en Brazilo.
    Nenion facilas kaj kelkfoje bezonas mi helpon sed…cxio ne facilas.
    Kiu povus kompreni ke oni ne povas vivi ien kun militoj, malpaco.
    Ni cxiuj bezonas vivi trankvile. Refugxanto ne envadas. Ili utilas alm societo.
    Mi deziras plenan sukceson al pensiuloj de tiucxi ideo aux projekto. Kore

  2. Mia supra interveno koncernas la debaton mem. Bedaurinde mi ne havis tempon legi la artikolon, kies autoro indulgu.

  3. Necesas distingi inter a) esperantistoj kiuj rifughis kaj b) rifughintoj kiuj lernis/os esperanton.

    La esperanto-instruado al rifughintoj (au cxiaj enfermitoj) funkcias se homo de la kategorio A situas inter homoj de la kategorio B.

    Des pli efike se en la rifughejo au (milit)kaptitejo au koncentrejo mankas komuna lingvo inter la enfermitoj mem, kaj se ili devas kunvivi au apudvivi dum relative longa tempo.

    Tion instruas la historio de la esperanta popolo, ekde Julio Baghy en Siberio ghis chi-jarcentaj kazoj en Tanzanio.

  4. Renato Corsetti diras:

    Ĉu oni jam rikoltis sufiĉe da intereso kaj emo kunlabori por starigi internacian stabilan kunordigon de aktivado por rifuĝintoj per Esperanto?

    Mi pensas, ke ne. Oni debatis pri tiu problemo dum la Mezorienta Kunveno en Urgupo en Turkujo. Oni multe parolis pri grandskalaj projektoj, kiujn oni devus aranĝi kunlabore inter UEA kaj UNHCR, sed sen iu ajn pritkaso de la bezonataj kunordigaj fortoj. Oni ankaŭ pensis pri lanĉo de grandskala agado en pluraj rifuĝintaj tendaroj, sed ĉiam sen praktika penso pri la bezonata laboro kaj laborantoj por prektike relaligi tion.
    Oni aŭdis pri lokaj provoj kontakti rifuĝintojn en Germanujo kaj Svedujo. Temis pri sufiĉe malgrandskalaj aferoj. La sola konkreta agado efektivigata estas tiu de Annie Grente en Grekujo. La rezultojn oni povas interpreti diversmaniere, sed el la vidpunkto de praktika utiligo de Esperanto oni devas kompreni, ke rifuĝintoj ne estas stultaj kaj ke ili komprenas kiujn lingvojn ili bezonas.

    En la kadro de la kampanjo por disvastigi lernolibrojn de Esperanto al la araboj mi ricevis kelkajn petojn el eŭropanoj pri libroj disdonotaj al iliaj arablingvaj konatoj en Eŭropo, sed tema spri homoj jam iel establiĝintaj en eŭropaj landoj.

    Ĉu ekzistas hodiaŭ iu alia maniero apliki plej klare kaj preme la internan ideon de nia kara lingvo?

    Certe helpo al la rifuĝintoj estas maniero apliki la solidarecan internan ideon de Esperanto, kiu memorigas pri la helpo dum la unua mondmilito de la Esperanto-movado. Sed oni povas pensi pri aliaj manieroj, interalie disinformi pri la respondeculoj pri la elmigrado, kiuj ne transprenas la respondecon pri tio, kion ili kreis. Ĉu sen la milito en Sirio komencita de Usono pere de siaj lokaj aliancanoj, estus tiom da siriaj rifuĝintoj?

    Ĉiuokaze tio estas alia temo.

    Amike

    Renato

  5. Mi konas kvar homojn kaj parojn, kiuj aktive helpas al rifuĝintoj, tri el ili parolas Esperanton. Estas iom evidente, ke la temo tuŝas nin pli forte ol aliajn homojn.

    Mi tre ĝojis ekscii, ke ja ekzistas sukcesa instruado de Esperanto al rifuĝintoj – plurfoje mi aŭdis la eraran argumenton, ke tio ne havas sencon, ke ili ja devas lerni la lingvon de la gastlando. Sed, pravege, vi atentigis pri la amaso da tempo, kiun ili havas. Ili simple ne havas la eblecojn kaj la energion por lerni alian lingvon de mateno ĝis vespero, restas pluraj horoj por lerni Esperanton.

    Verŝajne taŭga loko por internacia kunagado pri tio estas nuntempe Facebook-grupo, facile kreebla.

    Pri UEA aŭ landa asocio aŭ alia asocio oni ne esperu – ili ĉiuj havas jam siajn taskojn kaj problemojn kaj ne havas liberan kapaciton. Aldone UEA evitas politike engaĝiĝi – ŝajne eĉ kiam homaj rajtoj estas vunditaj. (Oni pli kaj pli vidas, ke tio havas siajn konsekvencojn por la prestiĝo kaj allogo de tia asocio.)

  6. DIETER ROOKE diras:

    Lau sudgermana gazeto ( süddeutsche Zeitung) kulpas la Esperantisto Georgo Soros .

    Li financis la revoluciojn kaj ribelojn per miliardoj da dolaroj .

    La artikolo pri li aperis en rubriko de konspirteorioj .

Respondi