Hodiaŭ, la 23an de decembro 2017 sekve de hieraŭa stratakcidento en Jalto forpasis
Jefim Semjonoviĉ Zajdman (1937-2017)
Naskita en Ĥarkiv (Ukrainia SSR), matematikisto kaj programisto, aktivulo de petveturado kaj amatorkanta movado, turisto kaj teatr-ŝatanto, esperantisto de 1957, fondinto de la Esperanto-kluboj en Kolomna kaj en Jalto, fondinto kaj gvidinto de Jalta Esperanto-Teatro kaj de Krimea Esperanto-Centro, Esperanto-instruisto, aŭtoro kaj tradukinto de pluraj kantotekstoj en Esperanto, esploranto de la historio de Esperanto en Krimeo, ĉeforganizinto de la tradiciaj renkontiĝoj Velura Sezono kaj Aroma Jalto. En 2016 la Estraro de REU atribuis al Jefim Zajdman la titolon Ruslanda Esperantisto de la Jaro.
Ni funebras okaze de la forpaso de nia delonga amiko kaj (neofta) kunlaboranto kaj kondolencas al la gefamilianoj de la neforgesebla “Fima” Zajdman.
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Ĝi estas artikolo el la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2017/12/nekrologo-32
Ĉu la estraro de REU havas nenion por diri okaze de la morto de Jefimo, sed kapablas nur fendi harojn pri la landonomoj? Ho, ve, kompatinda organizaĵo!
Laŭ decido de la Estraro de REU de la 6-a de decembro 2016, Jefim Zajdman el la urbo Jalto estis nomumita “Rusia esperantisto de la jaro 2016”.
Bonvolu ne korekti dicidojn de la estraro.
Jefim Zajdmann ankau organizis SAT – kongreson en Jalto .
Antau kelkaj jarop li estis i.a. intervjuata por la libro ” USSR dudek jarojn poste”.
Lin intervjuis M. Dunlop, Ikek- ano