Esperanto en la 12a Moskva Lingva Festivalo

Mlf

La 12a Moskva Lingva Festivalo (MLF) okazis la 10an de decembro 2017 en la Centro de Pedagogia Majstreco. La festivalon organizis Moskva Esperanta Asocio MASI. La gvidajn rolojn en la organizado havis la junaj MASIanoj Aleksandr Basov, Aleksandr Lebedev, Sofja Zareckaja kaj Maksim Silantjev. Dek niaj membroj kontribuis al la programo kiel lingvoprezentantoj. Entute estis prezentitaj 60 lingvoj, 20 prilingvistikaj prelegoj, 15 metodikaj seminarioj kaj 10 naci-kulturaj programeroj. Funkciis Infana Spaco. Al la organizado kontribuis 37 teamanoj (inter ili 28 MASIanoj) kaj deko da volontuloj, kaj al la programo – 100 prelegantoj. La festivalon vizitis ĉirkaŭ 800 gastoj. La tuta partoprenantaro tra la tago estis ĉirkaŭ mil homoj.

MLFJam dum 12 jaroj Moskva Esperanta Asocio MASI organizas Moskvajn Internaciajn Lingvajn Festivalojn. Ne evidentas por ĉiuj festivalanoj, sed tute klaras por la ĉeforganizantoj, ke la celo de niaj festivaloj estas promocii Esperanton – koincide kun la ideo de Dennis Keefe, la aŭtoro kaj la unua realiginto de tiutipa prilingva aranĝo en la jaro 1995, en Francio.

Esperanto ĉiam forte rimarkeblas en MLF. La 12a festivalo ne estis escepto. La presita papera programo, sen kiu ne eblas orientiĝi en la festivalo, kiel ĉiam, enhavis klarigojn pri MEA MASI kun invitoj al la kursoj kaj aliaj Esperanto-aranĝoj. En la solena malfermo la gvidantoj tradicie rakontis pri la rolo de Esperanto en la apero de la lingvaj festivaloj kaj dum la parado de la prezentantoj logike sonis alvoko al ĉiuj neesperantistoj viziti la prezenton de nia lingvo por pli bone kompreni la ideon de la lingvaj festivaloj. Esperanto estis prezentita dufoje de Irina Gonĉarova kaj de Pjotr Fedosov en plenplenaj klasĉambroj.

En MLF-12 la Esperanta temo akiris novan evoluon. La unuan fojon dum la Ruslandaj festivaloj estis organizita la Infana Spaco, kiu funkciis ok horojn kun la partopreno de pli ol 50 infanoj tra la tago. Ĉar zorgis pri la evento la nova – kaj tial tre entuziasma – MASIanino Tatjana Moĵnjakova, kaj la plej grandan parton de la infana programo gvidis sep niaj samasocianoj, ĝi enhavis multajn erojn pri kaj eĉ en Esperanto: scenigo de fabeloj, kvizoj, konkurso de poliglotoj, traduko el Esperanto ktp. Tre sukcese pasis la surskribado de bildkartoj por la Esperanta Poŝtkruciĝo, kiun partoprenis pli ol dudek geknaboj.

Ĉi-foje en la festivalo estis proponita porinfana programo (Foto: Anna Silantjeva)

Ĉe la Solena Fermo dum la muzika kvizo, kiam necesis diveni, en kiu lingvo estas kantata iu konata kanto, niaj gvidantoj anoncis: “La sekva kanto estas en la plej populara lingvo de tiu ĉi festivalo”, kaj la tuta salono kriis: “Esperanto!”

Irina Gonĉarova
direktoro de MLF
http://www.lingvafestivalo.info/

Ĝi estas artikolo el la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/12/masi-25

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi