Portu vian lumon kaj kredu: Povilas Jegorovas honorita

Jegorovas

La kulturministrino Liana Ruokytė-Jonsson donas la honorsignon al Povilas Jegorovas

La 14an de decembro en la historia Urbodomo de Vilno okazis solena ceremonio organizita de la Litovia ministerio de kulturo, en kiu la ministro de kulturo Liana Ruokytė-Jonsson enmanigis diversajn premiojn kaj honorigojn de la ministerio al 35 personoj. Inter ili tri personoj ricevis la plej altan distingon de la ministerio – la honorsignon “Nešk savo šviesą ir tikėk” (Portu Vian lumon kaj kredu). Unu el ili estis la prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio (LEA) Povilas Jegorovas, kiu ricevis ĝin “pro grava kontribuo kaj grandaj meritoj al la Litovia kulturo, pro inspiraj iniciatoj por pozitiva agado en la komunumo, pro persona respondeco en kreado de kultura kaj spirita etoso, pro firmigo de kultura dialogo, flegado de nacia konkordo, kreskigo de la humanismaj valoroj en la socio, kaj pro la multjara esperantista agado”.

JegorovasLa ceremonion ĉeestis ankaŭ la vicministro de kulturo Gintautė Žemaitytė. Al la ceremonio estis invititaj pli ol ducent kulturagantoj kaj funkciuloj, inkluzive de la unua vicprezidanto de LEA Audrys Antanaitis, vicprezidanto de LEA Arimantas Račkauskas, respondeca sekretario de LEA Irena Alijošiūtė, prezidanto de la Vilna Esperanto-Societo Algimantas Piliponis kaj ankoraŭ kvin esperantistoj de Vilno. La ceremonion gvidis la konata litova aktoro Gintaras Mikalauskas. Ĉiu honorito fare de la prezidanto de la kunveno estis prezentita per proksimume duonpaĝa teksto, pri Povilas Jegorovas estis notitaj liaj ĉefaj agadoj en la Esperanto-movado.

Komence de la ceremonio Liana Ruokytė-Jonsson gratulis ĉiujn honoritojn, substrekis la gravecon de iliaj kulturaj agadoj kaj ĝojis pro la riĉa kaj diversflanka kultura vivo en Litovio. Ricevinte la honorsignon, Povilas Jegorovas en sia kelkminuta dankparolado emfazis lingvajn problemojn internacie kaj en la lando kaj diris, ke esperantistoj en ĉi tiuj temoj povas diri siajn tre firmajn vortojn. Laŭ la instigo de la prezidanto de la kunveno, li fine diris kelkajn frazojn en Esperanto, bondezirante okaze de la proksimiĝantaj Kristnasko kaj Novjarfesto al ĉiuj, kio ege vigligis la plenan salonon da ĉeestantoj.

Jegorovas

Povilas Jegorovas dankparolas

Dum paŭzoj en la sufiĉe longa ceremonio tre bele kaj bonhumore kantis la fama junulara koruso “Kivi”. Partoprenis multaj ĵurnalistoj kaj fotistoj. Krom multaj fotoj dum la premiado fine estis farita komuna foto de ĉiuj premiitoj kun la ministro de kulturo. La ceremonion kronis abunda akcepto de la ministro. Pri la evento vaste informis diversaj amaskomunikiloj de Litovio, ankaŭ lla ĉefa vespera novaĵprogramo de la Litovia nacia televido “Panorama” kaj la retejo de la kulturministerio.

Pri la honorigo decidas speciala naŭpersona ministeria komisiono, en kiu estas tri vicministroj kaj kelkaj aliaj altrangaj funkciuloj de la ministerio. La rekomendon atribui al Povilas Jegorovas la honorsignon “Portu Vian lumon kaj kredu” faris la prezidanto de la parlamenta komitato pri kulturo Ramūnas Karbauskis. Povilas Jegorovas ricevis honorsignon №40. Tio signifas, ke ekde 1990 ĝis nun nur 40 homoj ricevis ĉi tiun altan distingon.

Ĉeestinto

Ni kore gratulas nian eminentan samideanon Povilas Jegorovas okaze de ankoraŭ unu ŝtata rekono de liaj gravaj meritoj kaj deziras al li fortan sanon kaj pliajn sukcesojn en liaj agadoj kultura kaj esperantista!

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

(La Balta Ondo, La Ondo de Esperanto, Sezonoj, Radio Esperanto)

Fotoj en la Fejsbuka paĝo de Litovia ministerio pri kulturo
Fotoj de Antanas Grincevičius

Ĝi estas artikolo el la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018). Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo): Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1. Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/12/litovio-25

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Portu vian lumon kaj kredu: Povilas Jegorovas honorita1

  1. Katalin Kovats diras:

    Mi kore gratulas nian samidenaon Povilas pro tiu altranga distingo. La honorigo valorigas ne nur lian agadon, sed esprimas ankaŭ aprecon pri Esperanto. Nia kunfieras. DANKON!

Respondi