Novstila kurso lanĉiĝas en Seulo

Brila, sperta esperantistino el Seulo, post sia dekminuta prezentado de “Ili elektis la pafilon, mi la kameraon” (el la tria numero de Unesko-Kuriero). La komento de Brila: “Historia kurso!”

En la unua semajno de decembro gelernantoj de la Seula Esperanto-Centro en Koreio ekpartoprenis en tute nova kurso por esperantistoj, kiu utiligas la novan revuon Unesko-Kuriero kiel bazan lernomaterialon.

Tiu novstila kurso estas la rezulto de la organiza laboro de la Seula Esperanto-Kulturcentro, fondita de Lee Jungkee, kaj la kurso-kreaĵo de Dennis Keefe, instruisto de Esperanto. La ideo instrui specialan kurson utiligantan la artikolojn el la Esperanto-versio de la Kuriero estiĝis en ĉi-jara Universala Kongreso de Esperanto, kiam Trezoro Huang Yinbao anoncis la novan revuon dum la Komitata kunveno.

En la kurso partoprenas pli ol dek lokaj Esperantistoj kun sufiĉe alta nivelo de Esperanto por legi kaj esprimi sin klare kaj konvinke. La kurso okazas centprocente en Esperanto, nekutima afero en plejparto de aziaj Esperanto-kursoj, en kies akvoj ofte abundas verdaj krokodiloj de ĉiaj specoj. Unu el la partoprenantoj estas junulo kiu eklernis Esperanton nur pasint-jare per Duolingo, kio montras, ke eĉ en Azio la influo de tiu nova reta lecionaro komencas helpi la tradiciajn lokajn Esperanto-grupojn.

La kurso disvolviĝas lernanto-centre, kaj la kursgvidanto (ĉi-foje, Dennis Keefe) ne aktive instruadas. Estas la gelernantoj mem kiuj elektas la kurso-enhavon el la paĝoj de Unesko-Kuriero, kaj kiuj prezentas tiun materialon laŭ sia bontrovo. La kurso-strukturo konsistas el tri ĉefaj partoj. En la unua parto (5-10 minutoj), unu lernanto prezentas unu artikolon kiun li aŭ ŝi legis kaj trastudis en unu el ĉi-jaraj numeroj de Unesko-Kuriero. En la dua parto ĉiu el la 12 gelernantoj estas kuraĝigitaj starigi unu demandon aŭ fari unu komenton al tiu, kiu ĵus prezentis. En la tria parto, la kursgvidanto faras, tre mallonge kaj ne altrude, unu aŭ du sintezajn komentojn pri la prezentado kaj/aŭ pri la posta interdiskutado.

Post kiam la unua prezentanto faris sian paroladon, kaj la kursanoj diskutis la enhavon, kaj finfine la kursgvidantoj faris unu aŭ du rimarkojn, la dua prezentanto donas sian paroladon pri alia artikolo el Kuriero de Unesko. Inter kvar kaj ses lernantoj tiamaniere prezentas ĉiusesie.

Por la ekstera mondo, la celo de la kurso estas montri, ke la gravaj temoj prezentataj en Unesko-Kuriero povas esti plene diskutataj Esperante de Esperantistoj. Esperanto estas vivanta lingvo, kiu povas funkcii en ĉiaj fakoj. Aliflanke, por la esperantistoj mem, la celo estas informiĝi pri Unesko kaj samtempe plibonigi sian Esperanton: vorte kaj esprime, gramatike kaj parolstile.

En venontaj monatoj la kurso daŭros, ĉar la kursgivdanto trejnis kursanojn kiel disvolvi venontajn lecionojn sen bezono de profesia instruisto. La gelernantoj mem centelcente respondecos pri sia propra lernadovojo.

La kurso de la Seula Esperanto-Kulturcentro sukcesas. Utiligi la Kurieron povas bone servi kiel lernomaterialo por esperantaj plenkreskuloj de ĉiaj aĝoj. En venontaj semajnoj artikolo en la revuo Esperanto kaj espereble pli detala priskribo en Internacia Pedagogia Revuo donos pli kompletajn informojn pri ĝuste kiaj estas la lecionoj kaj kiamaniere disvolviĝas kursoj kiuj pritraktas Uneskon en ĉiaj facetoj: paca, kultura, socia, eduka kaj scienca.

Ĉi tiu nova projekto bone komenciĝas. Kaj por lokaj kluboj kaj asocioj de Esperanto estus bele, se similaj kaj ankaŭ diversstilaj kurso-formatoj estos provataj. Se azianaj parolantoj de Esperanto kapablas utiligi Unesko-Kurieron, imagu kiel sukcesa simila kurso en Eŭropo povas esti.

Dennis Keefe

Ĉi tiu artikolo aperis en la januara numero de La Ondo de Esperanto (2018).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2018, №1.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/12/koreio-4

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi