Jubileo de Teo Jung (1892-1986)

Antaŭ 125 jaroj, la 21an de decembro 1892 naskiĝis Theodor “Teo” Jung (1892-1986), ĵurnalisto kaj esperantisto, fondinto kaj redaktoro de Heroldo de Esperanto. Okaze de la jubileo ni publikigas artikolon pri li el la baldaŭ eldonota enciklopedio Nia Diligenta Kolegaro (NDK), kiu entenas biografiajn artikolojn pri ducent elstaraj esperantistoj.

Jung, Theodor Karl August Heinrich; pli konata kiel Teo Jung; Esperanto-pseŭdonimoj: Egruho, Odo Lajuna, Rejnardo, Dalen, R-ano, Tojo, Joto, Zigzage k. a. Germano, nederlanda ŝtatano. Naskiĝis la 21an de decembro 1892 en Meckenheim, Nordrejn-Vestfalio (Germanio). La plej aĝa filo de presisto kaj gazeteldonisto Heinrich Jung. En 1898-1903 lernis en popollernejo de Meckenheim, poste en gimnazio de la najbara urbeto Rheinbach. En 1904-11 kun la familio plurfoje ŝanĝis loĝlokojn. En 1908 la 15-jara Teo devis interrompi siajn gimnaziajn studojn por helpi al la patro en ties presejo, instalita en Kolonjo. De aprilo 1912 laboris kiel kompostisto kaj presisto en diversaj presejoj en Bavario. En aŭgusto 1914 dungiĝis en presejo en Vestfalio. Kvankam komence de la Unua Mondmilito Teo Jung estis atestita kiel netaŭga por soldata servo, en septembro 1916 li estis rekrutita, servis en Germanio kaj Francio, sed en januaro 1917 ricevis forpermeson por laborservi en presejo.

En januaro 1920 Teo kun sia frato Heinrich transprenis la patran presejon en Horrem apud Kolonjo kaj rearanĝis ĝin kiel entreprenon “T. & H. Jung”, kiu okupiĝis pri presado kaj eldonado germanlingva kaj Esperanta. Danke al la postmilita inflacio en Germanio (uzante valutajn abonkotizojn) ili modernigis la maŝinaron, konstruigis en Horrem presejon kaj kelketaĝan domon, kun lueblaj oficejoj kaj loĝĉambroj. En 1928 la fratoj dividis la firmaon; Teo Jung ricevis la Esperanto-fakon kaj establis ĝin en Kolonjo.

Pro la naziaj persekutoj kontraŭ Esperanto kaj pro interveno de Gestapo, en 1936 Jung likvidis sian entreprenon kaj migris kun sia familio al Nederlando, kie li ekloĝis en Hago (kvartalo Scheveningen), daŭrigante sian eldonadon ĝis la invado de nazioj en 1940. Dum la Dua Mondmilito laboris en financa oficejo de la germania komandantejo (1942-45). Por eviti militservon, en februaro 1945 aranĝis daŭran enhospitaliĝon. En 1946 rekomencis la eldonadon. Ricevis grandan kompensopagon kaj pension de la Germana ŝtato.

Teo Jung lernis fremdajn lingvojn kaj stenografion, ludis mandolinon. En 1919 li partoprenis en la separatisma movado en Rejnlando. En 1931 edziĝis kun Agnes Schröder (1900-93), sola filo Heinz-Teo “Theo” Jung (1932-98). Li mortis la 12an de majo 1986 en Hago.

Teo Jung lernis Esperanton en 1909 aŭ 1910. Estis bibliotekisto de la Kolonja Esperanto-Societo, gvidis Esperanto-kursojn, kunfondis du Esperanto-grupojn. En 1919 restarigis kun aliaj la Rejnlandan-Vestfalian Esperanto-Ligon, fariĝis ĝia estrarano, eldonis en Horrem ĝian organon Progreso de marto ĝis oktobro 1919. Partoprenis preskaŭ en ĉiuj UKoj ekde 1921, vizitis multajn landojn.

En 1920 Jung fondis sendependan, neŭtralan semajnĵurnalon Esperanto Triumfonta, en 1925 ŝanĝis ĝian nomon al Heroldo de Esperanto. De decembro 1924 ĝis la fino de 1925 ĝi aperis duonsemajne, dum la 15a UK (1923) en Nurenbergo ĉiutage. Inter la regulaj temaj paĝoj estis: La Bela Mondo (turismo k. s.), Nia Revueto (por junuloj), La Strigo (literaturo kaj artoj), radiopaĝo La Anteno, muzika paĝo Sur la kvin linioj, La Regno Virina, Humuro, Distro, Ludo k. a. Regule aperis la rubrikoj Niaj leteroj el Tutmondoj, La Libera Tribuno de l’ Esperantistaro kaj La politiko en la opinio de l’ esperantistaro. Kelkaj kontribuoj en tiuj rubrikoj elvokis tiel akrajn vortbatalojn, ke fine la politikaj temoj estis forigitaj el Heroldo. Jung eldonis kaj redaktis ankaŭ la gazeton Verda Stelo (1926-28) kaj eldonis suplemente al Heroldo la unuan esperantologian periodaĵon Lingva Kritiko (1932-35).

Ekloĝinte en Nederlando, Jung redaktis la organon de la Internacia Esperanto-Ligo (IEL) Esperanto Internacia (1936-40) samtempe kun Heroldo de Esperanto, kiu ankaŭ estis organo de IEL. En 1962 li vendis Heroldon de Esperanto al Gian Carlo Fighiera, kies edzino Ada Fighiera-Sikorska redaktis ĝin dum 1962-96.

Heroldo

En 1925 Jung fondis librofakon de Heroldo de Esperanto kaj eldonis pli ol cent librojn, inter kiuj estis En okcidento nenio nova de Remarque, Taglibro de Anne Frank, Tartarin de Taraskono de Daudet, Kredu min, sinjorino de Cezaro Rossetti k. m. a.

Teo Jung verkis poezion kaj prozon, recenzojn, tradukis. En 1910 li publikigis sub pseŭdonimo sian unuan originalan rakonton en Germana Esperanto-Gazeto. En la 12aj Internaciaj Floraj Ludoj (1926) ricevis la ĉefpremion “Natura Floro” pro la balado La alta kanto de la amo. En 1927 aperis lia originala romano Landoj de l’ Fantazio, unue felietone publikigita en Heroldo de Esperanto. Liaj verkoj estas publikigitaj en Esperanta Antologio kaj en 33 rakontoj. En 1979 aperis lia biografia libro Ĉiu ĉiun. Jung kunaŭtoris lernolibrojn de Esperanto por germanoj, verkis pri lingvaj demandoj. Membro de la Lingva Komitato (1933-49) kaj de la Akademio de Esperanto (1949-71), Honora Membro de UEA (1952). Esperanton sciis liaj edzino, filo, fratino Maria, bofratino Elli Schröder.

Ĉefaj verkoj de Teo Jung

La lastaj tagoj de Dro L. L. Zamenhof kaj la funebra ceremonio (Kun A. Oberrotman, 1921);
La alta kanto de la amo (1926);
Landoj de l’ fantazio (1927);
Gudrun (1928);
Gerstäcker F. La ŝipĉarpentisto (Tr., 1928);
Das leichte Esperanto: Lehrbuch für Anfänger: von einem Praktiker und einem Pädagogen (Kun W. Wingen, 1929);
Remarque E. M. En okcidento nenio nova (Tr. kun aliaj, 1929);
12 Abende Fortbildung in der Weltverkehrssprache Esperanto: Lehr- und Übungsbuch für Fortgeschrittene (Kun W. Wingen, 1932);
Heroldo-Taschenwörterbuch Esperanto-Deutsch, Deutsch-Esperanto nebst Suchbüchlein (1932);
La arĝentjubilea kongreso: Detala raporto pri la 25-a Universala Kongreso de Esperanto en Köln (1933);
Ek al batal’! (1935);
De Muheddin ĝis Mundilatin: Mondlingvaj projektoj tra la jarcentoj (1937);
La kunmetitaj verboformoj: Pri la absurda ata-ita-problemo (2 vol., 1960-61);
La Esperanta konjugacio. Kun pli ol 1000 ekzemploj plejparte Zamenhofaj, kaj kun abundaj klarigoj kaj konsiloj precipe pri kunmetitaj verboformoj (2 vol., 1965-66);
Tri homoj flugis al Luno … sed mondlingvanoj kverelas (1969);
Ĉiu ĉiun: Sep jardekojn en la Esperanto-movado: Memoraĵoj de 86-jara optimisto (1979);
Wörterbuch der Internationalen Sprache: mit einer Satzmustersammlung zur Erleichterung des Beginns einer Schülerkorrespondenz (1979).

Pri Teo Jung

CEOLE, p. 129-130;
EdE, p. 191, 210-211, 270 k. a.;
EenP, p. 440;
HEL, p. 156-157;
OVP, p. 116-117.
Dijk Z. van. Historio de UEA. Partizánske, 2012, p. 96, 122, 133 k. a.;
Dijk Z. van. La Asocio. Antverpeno, 2008, p. 32, 179-180, 182-191;
Gorecka H. Heroldo de Esperanto (Dek gazetoj. Kaliningrado; Kaunas, 2010, p. 17-19);
Jung T. Ĉiu ĉiun: Sep jardekojn en la Esperanto-movado; memoraĵoj de 86-jara optimisto. Antverpeno, 1979.
Esperanto, 1952, №12 (Honora Membro de UEA);
M. H. V. Ora festo de Teo Jung (Esperanto, 1959, №11);
Esperanto, 1986, №5 (Nekrologo);
Heroldo de Esperanto, 1986, №8 (Nekrologo).

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Nia Diligenta KolegaroNia Diligenta Kolegaro

Biografioj de 200 eminentaj esperantistoj

Aŭtoroj: Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov
Eldonantoj: Sezonoj kaj Litova Esperanto-Asocio
320 grandaj (enciklopedi-formataj) paĝoj
Portretoj, tabeloj kaj utilaj suplementoj
Aperos en la fino de la Zamenhofa Jaro 2017
Prezo: 30 eŭroj

Jam antaŭmendebla kontraŭ 25 eŭroj

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №12.
Rete: La Ondo de Esperanto https://sezonoj.ru/2017/12/jung

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka, Historio, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Jubileo de Teo Jung (1892-1986)1

  1. DIETER ROOKE diras:

    Mi stelojn jungis al revado!

Respondi