JarKompaso, la libreto, kiu helpas plibonigi vian vivon

JarKompaso estas libreto kiu helpas al vi ordigi vian pasintan jaron kaj plani la sekvan. En la rutino de ĉiutaga vivo estas facile perdi la fokuson de viaj veraj celoj kaj aspiroj. Kaj malgraŭ tio, ke ni ĉiu havas revojn, nur kelkaj el inter ni planas por ili. Efike, almenaŭ. JarKompaso funkcias simple. Uzante demandojn kaj ekzercojn kun radikoj en psikolgio ĝi gvidas vin tra la pasinta jaro. Poste helpas vin transformi viajn revojn al atingeblaj celoj.

La Esperanta versio estas senpage elŝutebla ĉe
http://yearcompass.com/eo/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al JarKompaso, la libreto, kiu helpas plibonigi vian vivon1

  1. Cindy McKee diras:

    Miaj respondoj al tiuj demandoj helpis min decidi inter utilaj kaj senutilaj uzoj de mia tempo.
    La demando “Kiuj tri homoj influis vin pleje?” konsciigas min pri la granda nombro da inspiraj homoj en 2017. Surprizis min. Multaj homoj estis inspir-instigaj!
    Ankaŭ, tio igis min pensi pri la inverso – la malinspiraj homoj – la homoj kiuj volas esti portataj sur la ŝultroj de aliaj.
    Nu, JarKompaso estis utila uzo de mia tempo — helpis min krei planojn por 2018. Dankon.

Respondi