Kultura programo disvolvata, kongreso nuligita

AfrikoDudek ses personoj ariĝis la 23an de decembro matene en Buĵumburo ĉe la anoncita kongresejo: inter ili tri eŭropanoj, pluraj kongolandanoj, unu togolandano, multaj burundianoj. Sed pro la neĉeesto kaj de la prezidanto de SIPU kaj de la regiona reprezentanto de UETA, la inaŭguro de la 8a Afrika Kongreso de Esperanto ne povis okazi. Des pli ke ne ekzistis entute salono kie kunveni, en la kongresejo.

La ĉeestantoj transiris al la dua kongresa programero, nome la kultura seminario gvidata de prof. Giorgio Silfer, bazita sur la verko Historio de la Esperanta Literaturo. Je la unua paŭzo, post transiro el la ombro de relative komforta kiosko al la ombro de granda arbo en ĝardeno, sen. Silfer demandis la ĉeestantojn, ĉu afrikanoj opinias, ke tio estus kongreso. Je ĝenerale nea respondo, la Vickonsulo anoncis ke li ne prezentos sian festparoladon. Konstatinte, ke UETA ŝajnas ektoplasmo, kaj ke sen. Nimubona prezidanto de SIPU ne povas fari pli, la ĉeestantoj decidis nuligi la kongreson.

La laboroj daŭras kiel kultura seminario, kiu pli kaj pli vekas la atenton de la partoprenantoj, inter kiuj triono estas praktikantaj islamanoj. La vespero estus dediĉita al muzika programo, pri kiu responsas SIPU.

Fonto: HeKo, №668 4-B

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi