UEA serĉas redaktantojn por Esperanto.net

Esperanto.net

Nia retejo http://esperanto.net/eo/ estas renovigita kaj nun pli riĉa, bunta kaj alloga al la ekstera publiko. Ĝi havas bazajn informojn pri nia lingvo, kiel lerni ĝin kaj kiel kontakti naciajn aŭ lokajn asociojn.

Ni serĉas homojn, kiuj lerte kapablas uzi komputilon por kontakti tradukantojn kaj sendi al ili la tradukendajn tekstojn. Vi ne verkos nek tradukos tekstojn, vi simple afiŝos pretajn tradukojn en la retejo. La redaktantoj laboros sub la respondeco de la estrarano pri informado kaj ĉiu redaktanto povos zorgi pri pluraj tradukantoj.

Post la afiŝado vi devos kontakti la koncernajn landajn asociojn por informi pri la nova traduko en la retejo kaj inviti ilin al kontrolado. Vi ne devas esti komputilisto, sed atentema redaktanto.

Vi povas vidi detalojn pri la laboro ĉe http://tinyurl.com/redaktanto.

UEA serĉas kaj volontulojn kaj homojn, kiuj pretus labori kontraŭ eta honorario. Se vi interesiĝas pri kandidatiĝo, bonvolu sendi informojn pri vi (kapabloj kaj lingvokonoj) al esperantonet@co.uea.org.

Bonvolu mencii kiom da tempo vi planas uzi por la tasko, kiajn rimedojn kaj eventualajn kompensojn vi bezonus, kiom kostus la ĝisdatigo de unu lingvo kaj kiom da lingvoj vi pretus ĝisdatigi.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №715.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi