Lingva Festivalo en Ĉeboksaro: Malpli amasa ol antaŭe

Blinov en LF-22

Aleksandr Blinov en la festivalo (Foto: Viktor Ĉugarov)

La 22an de oktobro en la Ĉuvaŝa ŝtata pedagogia universitato okazis la 22a Lingva Festivalo. La tuta programo de la festivalo pasis en kvar blokoj po 45 minutoj. Estis anoncitaj 44 programeroj, el kiuj kelkaj ne okazis pro neveno de la prezentantoj. Se kalkuli lingvojn, da tiuj estis prezentitaj nur 28. Venis ĉirkaŭ 200 gastoj.

La fama festivalo en Ĉeboksari, iam okazanta dum la tuta semajno kaj brakumanta kelkajn ĉeboksarajn altlernejojn kaj regionajn mezlernejojn, kaj dutaga en Ĉeboksari mem, iam kolektanta ĝis mil aŭ eĉ pli da gastoj, salutata de ambasadoroj, vizitata de eksterlandaj esperantistoj prezentantaj siajn lingvojn, – ĉi tiu fama festivalo de jaro al jaro ŝrumpas. Estas multaj objektivaj kialoj, sed nur unu ni menciu. La atento de Aleksandr Blinov – la iniciatinto de la festivalo kaj dum pluraj jaroj ĝia ĉefa motoro kaj prizorganto – pli kaj pli transŝaltiĝas al la problemoj de la defendo de la ĉuvaŝa lingvo kaj kulturo, kiuj pli kaj pli akriĝas.

Tamen la ĉefa organizanto de la Ĉeboksara LF restas la privata entrepreno “Lingvo por sukceso”, kies direktoro estas Aleksandr Blinov. Tio ebligas al la festivalo daŭre vivi kaj konservi la ĝustan etoson de amo al lingvoj kaj sindona laboro de prezentantoj kaj volontuloj. Granda ŝarĝo kuŝis sur la ŝultroj de la du junulinoj, Svetlana Kopilova kaj Darja Svincova, kiuj faris la tutan organizan laboron.

Ĉi-jare denove kelkaj membroj de la Moskva Esperanta Asocio MASI partoprenis la festivalon: mi kaj Pjotr Fedosov kiel prezentantoj de Esperanto, la poligloto Nikita Kuznecov kiel prezentanto de la adigea lingvo, kaj Aleksandr Lebedev kiel kompetenta vizitanto. Mi havis du lecionojn – post kiuj sekvis invitoj de Aleksandra Moiseeva veni al Esperanta kurso ĉe la “Lingvo por sukceso”. La klasĉambro de la 12-jara Petro Fedosov estis plenŝtopita: por kelkaj ne sufiĉis seĝoj, kaj la homoj staris, apogante sin ĉe la muroj. La publiko de la festivalo estis tre ĉarma – juna, danka, fidela kaj scivolema, kvankam ĝi ŝajnis esti ne tiel klera, kiel en Moskvo.

Esperanto konstante sonis de la scenejo dum la solenaj Malfermo kaj Fermo: jam pro la tradicio de la Ĉeboksara LF fari anoncojn en la rusa, ĉuvaŝa kaj Esperanto. La festivalon kronis koncerto – kiel ĉiam, tre altkvalita kaj bela (danke al Irina Romanova), sed ne lacige longa. Ĉio sume faris bonan etoson kaj impreson. Post la festivalo la esperantistoj bele etosumis en soveti-stila restoracio.

Mi esperas, ke en la sekva jaro moskvaj prezentantoj venos pli amase por subteni la amatan kaj estimatan lingvan festivalon en Ĉeboksari. Kaj ni atendas ĉiujn por la 12a Moskva Lingva Festivalo la 10an de decembro 2017!

Irina Gonĉarova

Ĉi tiu artikolo aperis en la novembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №11.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/11/ruslando-9

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi