“Teo kaj Amo” kreskas kaj maturiĝas

Teo kaj amoLa 21-28an de oktobro Ĉinio gastigis gajnintojn de la 2a Konkurso de mallongaj filmoj “Teo kaj Amo”, kiun sub la aŭspicio de UEA en 2014 lanĉis la Esperanto-redakcio de Ĉina Radio Internacia (ĈRI).

Partopreni povis profesiaj kaj amatoraj filmistoj – kreemaj homoj el la tuta mondo. Ĉiu filmo devis esti ne pli ol 15-minuta kaj nepre rilati al ambaŭ temoj: “teo” kaj “amo”. Se dum la unua konkurso “amo” signifis korajn rilatojn inter viro kaj virino, en la dua la organizantoj plivastigis la sencon de la elemento “amo” kaj akceptis filmojn, kie aperas amo al iu ajn subjekto aŭ objekto: al homo, libro, vivo, Esperanto ktp. Estis akceptataj filmoj en iu ajn lingvo. ĈRI anoncis donaci al reprezentantoj de la 10 premiotaj filmoj senpagan vojaĝon al Ĉinio por sep tagoj oktobre de 2017.

La dek premioj estis: Plej bona filmo, Plej bona scenaristo, Plej bona reĝisoro, Plej bona desegnofilmo, Plej bona originala muziko, Plej bona ĉefaktoro, Plej bona ĉefaktorino, Plej bona kameraisto, Plej bona muntisto, Speciala(j) Premio(j).

Do entute por la dua filmkonkurso la organizantoj kolektis 79 filmojn el 27 landoj (en 2015 al la unua konkurso venis 45 filmoj el 20 landoj).

La premidona ceremonio okazis la 26an de oktobro en novkonstruita teatro de la gubernio Dushan. Sur la ruĝa tapiŝo al la teatro iris reprezentantoj de Ĉeĥio, Ĉilio, Ĉinio, Kubo, Litovio, Pollando, Ruslando, Slovakio, Koreio, Svislando kaj Usono.

Inter la spektantoj de la ceremonio estis ne nur festivalanoj, sed ankaŭ gravuloj de la urbo, ĵurnalistoj de ĈRI kaj ekstera publiko, kiu pagis por aĉeti la enirbiletojn. Por la evento estis uzataj du lingvoj – Esperanto kaj la ĉina. Dum la ceremonio oni povis spekti filmojn de ĉiuj premiitoj kaj honore aplaŭdi, kiam la gravuloj enmanigis diplomojn, pokalojn kaj florojn al la gajnintoj, anĝeloj kaj urboj de “Teo kaj Amo”. La etoso estis festa! La ceremonion ĉeestis kaj oficiale parolis la prezidanto de UEA Mark Fettes, kaj pranepino de L. Zamenhof, Margaret Zaleski-Zamenhof.

Teo kaj amo

Olga Shiliaeva (en la centro) en la premia ceremonio

Dum aliaj festivalaj tagoj la partoprenantoj ekskursis en Hangzhou, vizitis Zhejiang-an Agrikulturan kaj Forstokulturan Universitaton, spertis vilaĝan vivon de ĉinoj, vizitis teo-kampojn kaj kavernon. Antaŭ kaj post la festivala semajno okazis prezentado de la konkurso kaj filmoj en lernejoj kaj universitatoj tra Ĉinio. Do la festivalo donacis al ĉiuj neforgeseblajn rememorojn kaj kompreneble kulture riĉigis ĉiujn. Unu el la celoj de la festivalo estis montri al la publiko, ke Esperanto estas viva, utila, vigla kaj profita… Sendube la celo estis plenumita!

Nome de anĝeloj de “Teo kaj Amo”, mi kore gratulas ĉiujn reĝisorojn kaj aktorojn pro la premioj kaj dankegas la organizantojn, subtenantojn, amaskomunikilojn pro ilia grandioza kaj certe fruktodona laboro! Ni ne haltu!

Baldaŭ aperos libro “Teo kaj Amo: Rakonto pri Teo”, kiu registras la plej gravajn travivaĵojn de te-am-anoj danke al la projekto “Teo kaj Amo”.

La regulojn de la konkurso, ĉiujn filmojn, la liston de la gajnintoj kaj aliajn interesajn informojn vi povas trovi ĉe la paĝaro de ĈRI

Olga Shiliaeva

1. Anĝeloj de “Teo kaj Amo” estas personoj, kiuj ne nur partoprenis la konkurson sed ankaŭ multe laboris/as kaj kontribuis/as al la popularigo de la projekto Teo kaj Amo.

2. Urboj de “Teo kaj Amo” estas urboj, kiuj akceptis karavanojn “Teo kaj Amo” kaj kontribuis al amikeco inter popoloj.

Ĉi tiu artikolo aperis en la decembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №12.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/11/filmo

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi