Biblioteka Apogo Bachrich subvencias ok bibliotekojn

La Fondaĵo “Biblioteka Apogo Honore al la Geedzoj Maria kaj Johano Bachrich”, kies celo estas subteni kaj pliriĉigi la kolektojn de Esperanto-bibliotekoj, asignis subvenciojn – uzeblajn por akiri librojn aŭ aliajn varojn aĉeteblajn ĉe la Libroservo de UEA – al 8 el la 12, kies petoj estis ricevitaj okaze de la ĉi-jara alvoko.

La subvenciitoj ĉi-jare estis: Kolombia Esperanto-Ligo (231,05 €), Berlina Esperanto-Ligo (123,92 €), Slovakia Esperanto-Federacio (164,93 €), Brazila Esperanto-Ligo (224 €), Kuba Esperanto-Asocio (327,05 €), Asocio Solidareca Bonvolo (Kongo, DR, 61,00 €), Demokrata Kongolanda Esperanto-Asocio (235,95 €), Triesta Esperanto-Asocio (Italio, 133,78 €).

“Ankaŭ ĉi-jare ni ricevis konsiderindan kvanton da tre kvalitaj subvencipetoj el diversaj mondopartoj, kun signifa kresko de la nombro da petoj el Afriko”, – komentas Sara Spanò, Estrarano de UEA pri Kulturo, – “elekti la subvenciitojn estis tre malfacila tasko. Ni kuraĝigas ĉiujn koncernatojn respondi al la venontjara alvoko, aperonta kaj en la revuo Esperanto kaj kiel Gazetara Komuniko de UEA. Grava rekomendo: bv. legi tre atente la Regularon por Biblioteka Apogo Bachrich (https://uea.org/teko/regularoj/regularo_biblioteka_apogo) antaŭ ol sendi vian subvencipeton, tiel ke ĝi estu plene en linio kun la tie priskribitaj kriterioj.

Biblioteka Apogo Bachrich – starigita de UEA en 2014 danke al la malavara donaco de la gefiloj de gesinjoroj Bachrich (Venezuelo) – alfrontas unu el la plej senteblaj kulturaj bezonoj de la Esperanto-movado, subtenante Esperanto-bibliotekojn kiuj ne ricevas financan subtenon de ŝtata, urba aŭ alia nemovada instanco, kaj kiuj tial riskus ne havi sufiĉe da rimedoj por adekvate pligrandigi siajn kolektojn.

UEA laboras por krei pli kaj pli da similaj ebloj por plifortigi la Esperanto-kulturon kaj kuraĝigas al pliaj tiukampaj iniciatoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №708.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi