20 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj

20 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj

Fondita en 1997 kadre de la Lingvistika Instituto (Fakultato pri Moderna Filologio) de UAM (Universitato Adam Mickiewicz, Poznano) la postdiplomaj Interlingvistikaj Studoj startigis sian unuan grupon en 1998 kaj daŭre ĉiun trian jaron la sekvan. Nun, post 20 jaroj startis la sepa interlingvistika grupo kun 21 partoprenantoj el 12 landoj (Ĉinio, Koreio, Turkio, Brazilo, Usono, Francio, Svislando, Germanio, Hispanio, Ruslando, Kazaĥstano kaj Pollando). La unuan fojon aliĝis studentoj el Ĉinio, Koreio kaj Turkio, kio certigas pli grandan multkulturecon. La fondajo ESF (Esperantic Studies Foundation) jam de 15 jaroj disponigas kelkajn stipendiojn por la studentoj, kio ebligas pli grandnombran partoprenon en la studoj.

La kursoj havis riĉan programon de la 16a ĝis la 20a de septembro: prof. Humphrey Tonkin gvidis la kurson pri esperanta kulturo prezentante ĝin en vasta historia fono; kontribuis prof. Aleksander Melnikov pri rilatoj inter lingvo kaj kulturo kaj pri personeco de esperantisto; krome d-ro Jukka Pietiläinen pri esperantaj revuoj. Same Humphrey Tonkin enkondukis la esperantan literaturon de la unua periodo koncentriĝante pri la poezio, sekvis lin Tomasz Chmielik kun la prozo de tiu epoko. Eblas aliri fonetikon samtempe interese kaj serioze – tion pruvis prof. Nicolau Dols Salas per sia kurso. Interlingvistiko (en pli malvasta senco) konsistigis la kurson de prof. Vĕra Barandovská-Frank, kiu jam povis uzi la proveldonon de sia universitata lernolibro pri interlingvistiko. Tiu ĝojiga evento malfermas la serion de lernolibroj de la Studoj fontante el la 20-jara sperto.

La malnova grupo kiu startis kiel rekorde granda, ankaŭ fine restis rekorda, ja 11 gestudentoj plenumis sian finekzamenon kun defendo de sia faklaboraĵo el la terenoj de lingvistiko (Karina Oliveira el Brazilo, Bengt Olof Aradson el Svedio kaj Arina Osipova el Ruslando), de interlingvistiko (Ida Stria kaj Michał Kozicki el Pollando), el lingvopedagogio (Felix Jimenez Lobo el Hispanio kaj André Staes el Belgio), de komunikado (Johan Derks el Nederlando/Serbio) kaj de literaturo (Rafael Zerbetto el Brazilo/Ĉinio, Fernando Pita el Brazilo kaj Xesus Moiños Pardavila el Hispanio), aldone kiel la dek-dua Paweł Fischer-Kotowski el la antaŭa grupo.

Kiel kutime, la lingvopedagogia specialiĝo de la tria jaro konsistigas la instruistan trejnadon al kiu eblas aparte aliĝi kaj ricevi la instruistan diplomon de ILEI. Ĉi-foje tri partoprenantoj el Pollando (Krystyna Worobiej, Markéta Wilkus kaj Mariusz Hebdziński) kaj unu franco (Jean-Claude Roy) akiris ĝin post prezento de finlaboraĵo kaj kompleksa ekzameno.

La interlingvistikan sesion kompletigis la 4a Interlingvistika Simpozio (21-22 sep 2017) kun la temo: “Rolo de internaciaj lingvoj ekde la epoko de Zamenhof ĝis la nuntempa multkultura mondo” kun la celoj festi la Zamenhof-jaron kaj la 20-jariĝon de la Studoj. Ĝi estis malfermita por granda publiko kun la oficialaj lingvoj: esperanto, angla kaj pola. Ĉirkaŭ okdek partoprenantoj el diversaj landoj traktis lingvopolitikon, planlingvojn kaj lingvistikon, literaturon, movadon kaj instruadon de esperanto en paralelaj sekcioj dum du tagoj, entute okazis 50 prelegoj.

Ĵaŭde por la malfermo la rektoro de UAM, prof. Andrzej Lesicki sendis gratulleteron; persone esprimis sian altan taksadon por la 20 jaroj de la Interlingvistikaj Studoj prof. Maciej Karpiński, vicdekano de la Fakultato pri Moderna Filologio; Stefan MacGill salutis la simpozion en la nomo de UEA. La unua ĉefprelego – Humphrey Tonkin: Esperanto: A Language Policy Assessment (Esperanto: lingvopolitika taksado) – estis malfermita por kolegoj de la Lingvistika Instituto. Vĕra Barandovská-Frank parolis kiel la dua pri la tereno de interlingvistiko kaj prezentis la proveldonon de sia libro pri interlingvistiko. Vendrede same okazis du ĉefprelegoj: Ilona Koutny, gvidanto de la Interlingvistikaj Studoj skizis la 20-jaran historion de la Studoj ligante ĝin al la 50-jara historio de la universitata instruado de esperantologio kaj interlingvistiko, kiu komenciĝis per la Esperanto-fako de Budapeŝta Universitato en 1966. Sabine Fiedler per amuzaj ekzemploj ilustris kiel funkcias ŝercoj en esperanto.

Semajnfine la kunesto daŭris dum la tradicia kultura festivalo Arkones, kun prelegoj, muziko, filmoj.

Ilona Koutny

Ĉi tiu artikolo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton paperan (se en presaĵo) aŭ retan (se en retejo):
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/10/uam-16

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Lingvoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi