Mozaiko da eminentuloj konataj kaj nekonataj

BorsboomBorsboom, Ed. Kie miozotas memor’. Hago: Internacia Esperanto-Instituto, 2017, 165 p.

Ed Borsboom, naskita en Hago en 1936, studis germanistikon kaj instruis la germanan en la altlernejo de Utrecht ĝis la emeritiĝo en 1999. Li eklernis Esperanton en 1951, aktivis en Internacia Esperanto-Instituto, kiel instruisto de Esperanto kaj specialisto pri literaturo en La Chaux-de-Fonds kaj en Kvinpetalo kaj kiel aŭtoro de kontribuaĵoj por la revuoj Literatura Foiro kaj La Gazeto. Ĉefe li estas konata kiel biografo de Eŭgeno Lanti (1976) kaj Andreo Cseh (2003). Kiel okaze de tiuj du bibliografioj, por Ed Borsboom la homo staras en la centro de la intereso, la esperantisto.

Dum la pasintaj jardekoj aperis multaj intervjuoj, biografietoj, korespondaĵoj, nekrologoj kaj recenzoj el lia plumo en Esperanto-ĵurnaloj. Tridek unu el tiuj li nun elektis por kolektaĵo kun la bela titolo Kie miozotas memor’ – verso pruntita de Eŭgeno Miĥalski. Ili estis origine publikigitaj inter 1965 kaj 2016, ĉefe en la revuoj La Gazeto, Dialogo, Literatura Foiro, Dia Regno, Esperanto, La Ondo de Esperanto, Svisa Esperanto-Societo Informas kaj Nederlanda Esperantisto. La artikoletoj prilumas la agadojn por Esperanto de tiom konataj personoj kiel William Auld, Marjorie Boulton, Kálmán Kalocsay kaj Humphrey Tonkin; sed la aŭtoro same honoras kunlaborantojn, ĉefe nederlandajn aktivulojn, per kontribuaĵoj, kies nomojn la leganto aŭdos eble la unuan fojon, kiel Ewa Bondar aŭ Adolf Mildwurf, “por savi el la forgeso [ilian] signifon” (p. 101).

Malgraŭ la fokuso pri la personoj, el tiu kolektaĵo ni lernas multon pri la lingvo mem, ekzemple, pri la etimologio de Esperanto (p. 150-151), pri principoj de tradukado de teatraĵoj (p. 132-133) aŭ la individuaj stiloj de unuopaj verkistoj, same kiel pri la historio de la komunumo, ekzemple, pri la laboro de la Akademio (p. 68), la propra monsistemo de Esperanto (p. 31-32) aŭ la uzo de la lingvo por scienca komunikado (p. 88). Tial mi povus imagi, ke kelkaj artikoletoj taŭgas kiel legaĵoj en Esperanto-kursoj por progresantoj. Pro la granda tempospaco kovrata de la volumeto ĝi verŝajne prezentas ion novan por ĉiu leganto. Por mi ekzemple precipe utilaj estis indikoj pri eseo de M. Boulton pri la traduko de Ŝekspiraj dramoj (p. 132) kaj pri frua interlingvistika verko de W. Manders (p. 94). (Ĉi-rilate, cetere, pli detalaj bibliografiaj informoj estus utilaj.)

Notindas la klopodoj de la aŭtoro ricevi informojn pri la prezentitaj personoj el eble plej multaj fontoj (“Pli mi volis scii pri Ivan Genadieviĉ” – p. 125) aŭ, se eblas de la homoj mem. Borsboom vojaĝis por konatiĝi kun la homoj, pri kiuj li skribas. En la 1980aj jaroj li veturis al Leipzig en orienta Germanio por paroli kun Walter Kampfrad kaj vizitis Karel Pič en Litomiŝlo en Ĉeĥoslovakio. Liaj raportoj el tiu tempo de la malvarma milito estas ekskursoj al la historio, kiuj legiĝas kiel priskriboj de alia mondo aŭ preskaŭ forgesita tempo.

Kiel ni legas en la enkonduko, la artikoletoj estis transprenataj en siaj originaj formoj. Jen kaj jen piednotoj aŭ postparoloj tamen aldonas aktualigajn faktojn. Malgraŭ la diversaj periodoj, en kiuj la tekstoj estis verkataj, la libro faras impreson laŭstile homogenan. Al mi neniu teksto efikis malfreŝa. La recenzon pri la majstroverko “Hetajro dancas” de Eli Urbanová ekzemple mi legis kun la sama plezuro kiel antaŭ pli ol dudek jaroj, denove ĝuante la modifitajn frazeologiaĵojn kaj aludojn de la aŭtoro (“Eli malblinde pafis kaj ekzakte trafis” – p. 140; “Sob mia ĉapelo!” – p. 144). Simile plaĉas al mi la vortfaroj de la aŭtoro (ekz. “li sendis elplumaĵojn al Stellan Engholm” – p. 44; “elŝrankigante ‘Esperantan Antologion’” – p. 42) kaj metaforaj uzoj en la pli novaj kontribuoj (ekz. “la Internacia Lingvo estas ankoraŭ en lakt-infaneco, surhavas maksimume infanŝuojn” – p. 131).

Mi bonvenigas la decidon de Ed Borsboom sekvi al la rekomendo de amiko kaj kunigi elektitajn tekstojn de sia verkaro en tiu volumo por ke ili plu estu alireblaj. Per tiuj 31 kontribuoj li prezentas mozaikajn ŝtonojn, kiuj tutaĵe formas bildon de la historio kaj nuntempo de la Esperanto-komunumo, bildon, kiu baziĝas sur la spertoj, travivaĵoj, aspiroj kaj atingaĵoj de homoj, kiuj dediĉis sin al tiu lingvo. Oni pli bone komprenas la terurajn sekvojn de la reĝimoj de Hitler kaj Stalin por Esperanto leginte pri la personaj sortoj de esperantistoj (ekzemple, E. Drezen). Evidentiĝas krome en kelkaj biografietoj, kiomgrade Esperanto-parolantoj pretas oferi sian energion, monon kaj vivotempon por la lingvo (“mia sole pagita posteno en Esperantujo” – p. 114; “mi faris en Nijmegen la elementan ekzamenon, biciklinte en la frua mateno de Rotterdam al Nijmegen, ĉar en tiuj krizaj jaroj mankis la mono por vagonara bileto” – p. 157).

Sed ni ankaŭ lernas el la libro, ke malgraŭ ĉiuj komunaj idealoj Esperantujo ne ĉiam estas nur loko de amikeco kaj harmonio. Sed la ĉefa trajto de la Esperanto-komunumo, kiel montriĝas ankaŭ en tiu libro, estas verŝajne ĝia heterogeneco. Tiel la kolektaĵo de Ed Borsboom estas ankaŭ kontribuo al profunda pristudado pri la planlingva parolantaro, kiu post la 130-jara sukcesa komunikada historio de Esperanto prezentas urĝan esplortaskon.

Sabine Fiedler

Ĉi tiu recenzo aperis en la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/10/recenzo-79

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo, Historio de Esperanto kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 Response to Mozaiko da eminentuloj konataj kaj nekonataj

  1. José Antonio Vergara diras:

    Dankon al Sabine Fiedler pro tiu ĉi larĝvida, detale informa kaj sobra recenzo, kiu ja liveras tre utilan bildon pri la libro. Mi memoras ke mi havis simile kontentigan impreson post la legado de alia recenzo verkita de Sabine por la revuo de UEA, pri iu kompilita artikolaro de germana interlingvisto.

    Mi plene konsentas je la valoro de aliro al la historio de la E-komunumo “kiu baziĝas sur la spertoj, travivaĵoj, aspiroj kaj atingaĵoj de homoj, kiuj dediĉis sin al tiu lingvo”. Laŭ simila sinteno, siatempe mi recenzis la imponan enciklopedion verkitan de Andreas Künzli pri la movado por konstruita interlingvo en Svislando, laŭdante lian elstarigon de “la projektoj, faroj kaj itineroj, individuaj kaj kolektivaj, de la homoj kiuj ariĝis ĉirkaŭ la dezirindeco (aŭ ajna alia indeco) de internacia planlingvo kaj iel engaĝiĝis en la klopodado por ĝi”. Tio kio ĉefe gravas estas la homoj.

    Kiel jam anoncite, tra sia eldonejo Sezonoj Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov baldaŭ regalos la Esperantan publikon per nova enciklopedio (Nia Diligenta Kolegaro), por kiu ili ĝuste tiel (diligente) laboras.

Respondi