La 10an de oktobro 2017 forpasis
Yamasaki Seikô
(1929–2017)
Yamasaki Seikô estis universitata docento pri internacia komerco kaj angla lingvo, li laboris en la internacia komerco (1952-86) kaj poste pri trejnado de oficistoj en komerco. Direktoro (estrarano) de Japana Esperanto-Instituto, komitatano de UEA, membro de ties lingvopolitika komisiono.
Membro de la Akademio de Esperanto, direktoro de la Akademia komisiono pri landaj lingvoinstitutoj. Estrarano de Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo kaj de Internacia Scienca Asocio Esperantista, sekretario de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio. Fakdelegito de UEA pri ekonomio. Li aŭtoris la komparan studon La artikolo (1989), Etimologia vortaro pragmata de Esperanto (1991) kaj la popularan kurson Enkonduko en la japanan (2000). Li ankaŭ kontribuis al kolektivaj verkoj, inter kiuj Sindikata terminaro (1996), ofte artikolis pri lingvaj kaj ekonomikaj temoj kaj prelegis en UK kaj aliaj Esperanto-aranĝoj. La Komitato de UEA elektis lin kiel honoran membron en 1999.
Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №709.
Ni funebras kaj kondolencas al la gefamilianoj kaj gesamideanoj de Yamasaki Seikô, kiu dum dek jaroj estis membro de la internacia komisiono pri elektado de la Esperantisto de la Jaro (2001-2010).
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov