La Granda Aventuro: Nova albumo de i.d.c.

IDCTitolo: “La Granda Aventuro”
ref. VKLD001
Artisto: i.d.c. (inicialoj dc)
Ĝenro: Alternativa popo – elektropopo – popo
LD Vinila Disko 10 titoloj – 37:00 min

i.d.c. (inicialoj dc/initials dc) estas muzikprojekto fondita de Éric Languillat en 2003 kaj bazita en Frankfurto-ĉe-Majno (Germanio). Kvin jarojn post Signoj de viv’, i.d.c. revenas kun La Granda Aventuro, sia tria albumo tute en Esperanto.

La ŝatantoj de la projekto ĝojos retrovi la bonvenigan duonviglan-duonmelankolian etoson kaj vojaĝi en bunta popmuzika universo kie ĉiu kanto estas kiel alia muzika astro kiun la artisto invitas esplori, gvidante la aǔskultantojn per konata voĉo kaj metafor-riĉaj tekstoj. La aranĝoj kaj miksado de ĉi tiu albumo estis fajnigitaj kiel neniam antaǔe, kaj la profesia produktado (ĝis la kovrilo!) certe kontentigos la muzikŝatantojn ene kaj ekstere de la Esperanto-komunumo.

Kun jam tri tutesperantaj albumoj (Urbano, Signoj de viv’, La Granda Aventuro) eldonitaj kaj la prezento en la reto de pluraj altkvalitaj videaĵoj, i.d.c. enradikigis kiel originala kaj valora muzikvidea arta projekto.

Notu, ke la vinildisko inkluzivas kuponon por elŝuti la albumon ciferece.

Por aŭskulti fragmentojn aŭ mendi la diskon kaj elŝuti muzikojn aŭ la albumon laŭ mp3 aŭ ogg formatoj ĉe la VINILKOSMO-platformo:

Por vidi la resuman biografion de i.d.c. klaku ĉe:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/popo-roko-hiphopo-elektronik/inicialoj-dc-161.html

Por aŭskulti la albumon elsendflue ni rekomendas aboni al la ABONKLUBO por aliri la justan elsenfluejon 1D tuŝ:
https://www.vinilkosmo-mp3.com/eo/vinilkosmo-abonklubo/abonoj-abonklubo.html

Muzikvideo:

Plej muzikajn salutojn el la tuta Vinilkosmo-teamo
Flo!

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Senkategoria kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi