Danke al malavaraj donacintoj al Fondaĵo Partoprenu UK-on, UEA havas la eblon subteni la aliĝkotizon de kelkaj kongresanoj dum la Universala Kongreso en Lisbono, en kelkaj kazoj ankaŭ la manĝo- kaj loĝadkostojn en la plej malaltaj kategorioj kaj en esceptaj kazoj la vojaĝkostojn. Homoj el iu ajn lando, kiuj ne povas mem financi la aliĝkotizon, povas kandidatiĝi.
Kondiĉoj:
- Vi estas individua membro de UEA/TEJO en 2017.
- Vi pretas ricevi kaj realigi taskojn, kongresrilatajn, antaŭ, dum kaj post la UK.
- Vi plenigas la jenan formularon ĝis la 30a de novembro 2017.
En Seulo la subtenatoj ĉefe helpis pri fotado, filmado kaj en la Libroservo de UEA, sed la taskoj povas esti tre variaj – ricevu subtenon kaj helpu la sukcesan okazigon de la plej granda Esperanta-renkontiĝo, kandidatiĝu nun!