Demisiis la konsulino de la Esperanta Civito

Chamberline Nguefack“Estimata Vickonsulo,

Dum la unuaj skajpkunvenoj ĉi-jare kaj Eposte tra niaj skribaj komunikadoj, mi konstatis ke mi faris al mi iluzion pri la Esperanta Civito. Ŝajnas ke mi estas nur idealisto.

Mi fariĝis esperantisto ĉar oni antaŭmetis al mi ĝian celon: paco “tra tuta la mond’; amo inter ĉiuj homfratoj…” Tio estis mia celo fariĝante konsulo, t. e. posteno kiu ebligus min decidi, iniciati, cele al tiu idealo. Sed ekde la komenco de la mandato, mi ekseniluziiĝis. Kun hororo mi komprenis ne nur, ke ne mi – sed la posedanto de la afero – decidas, sed ankaŭ ke mi estis senskonscie kunkulpulo de kaŝita celo de la Civito.

PS: Kiam mi ekzemple rekomendis al la Vickonsulo, ke la Civito – kiu estas malbone taksata en la Esperanta medio – rimarkiĝu per pacema kunvivado kun aliaj organizaĵoj, do ke ĝi ĉesigu malamikajn, konfliktajn rilatojn kun UEA pere de Heko, la respondo venis, ke mi ne estas realisma, ke necesas konkurenco en la mondo…

Bedaŭrinde, mi ne eltenas konfliktan vivon (tio por mi ne estas vivo) kaj ne volas esti kunkulpulo de malicaj agadoj…

Tial, mi demisias de mia posteno de konsulo, sen venĝemo…

Afable, Chamberline Nguefack.”

Per la supra komuniko la 3an de aŭgusto 2017 mi anoncis al Giorgio Silfer – la Vickonsulo de la Esperanta Civito – mian demision de la posteno de la Konsulino de la Esperanta Civito, post nur tri monatoj da konsuleco. En tiu afero kulpas neniu, sed la fakto ke pri io ĉiu komprenas siamaniere. Same, kiel diris Umberto Eco, multaj “homoj ĉiam perceptas Esperanton kiel la proponon de iu ilo. Ili scias nenion pri la idealo kiu vivigas ĝin”. Tamen ekde la komenco sorĉis min en Esperanto nur ĝia ideala, profunda celo; tiom ke mi ne konsciis, ke ekzistas du kategorioj de esperantistoj. Tial mi konsentis kandidatiĝi al la konsuleco de la Esperanta Civito por pli bone kontribui kaj koni pli profunde tiun organizaĵon en kiu mi aliĝis; ĉar, kiel diris Fabricio Valle, “la Esperanta Civito estas ne alirebla eĉ al la Civitanoj mem”.

Kiel ekis mia eksiĝo de la posteno de konsulino?

Tiu deziro ekis kiam, dum skajpkunveno komence de mia mandato, Silfer deklaris, ke “UEA baldaŭ mortos”; kaj Conde Rey replikis kun plendanta voĉo: “Kiam Giorgio, kiam?” Mi ne kredis miajn orelojn: kia celo! Kaj la aliaj scias kaj eĉ kunlaboras delonge pri tio! Nur mi en la grupo estas kiel blinda ŝafo, konsiderante eĉ sencelaj la senĉesajn verkojn de Silfer pri UEA. Mi ektimis pri la laboroj de tiu grupo: ĉu oni uzas min por celoj kaŝitaj de mi? “En kion mi metis min?”, – mi pensis. Mia sango frostiĝis. Tuj post la kunveno mi rakontis la malkovron al afrika esperantisto, ĉar mi bezonis ke iu trankviligu min. Pri tiu malkovro temas mia demisiomesaĝo: “kun hororo mi komprenis … ke mi estis senkonscie kunkulpulo (komplico) de kaŝita celo de la Civito”. Verŝajne, Silfer revas regi la mondon esperantistan, kiel implikus tiu lia esprimo en HeKo kadre de la intervjuo rilate al la balotkampanjo de la Civito en 2016: “La malnova Esperantio estas en krizo: SAT stagnas, UEA konfliktas pri TEJO, ktp. Sed ĉu nova Esperantio jam pretas?”

Tamen mi ne havis la saman revon. Tion montras mia teksto de la 9a de marto 2017 ene de nia afrika WhatsApp-a retgrupo: “Mi ĉiam servos la intereson de EC (Esperanta Civito) dum mia mandato, sed kun justeco; tial mi ne konsideras min malamiko de UEA ĉar Esperanto estas por paco”.

Tial, trankviliĝinte, venis al mi la ideo uzi mian pozicion de Konsulo por haltigi la masakradon, t. e. por bremsi aŭ detrui tiun malican planon de Silfer kaj lia grupo. Mia zorgo ne estis UEA – ĉar mi scias, ke ĝi estas la ĉefa Esperanto-asocio, la kerno mem de la movado, kaj ĝi ne facile mortus. Do, mia intenco estis unue kaj precipe flegi la agadon de la Esperanta Civito, ke ĝi fariĝu pacema – do forta – organizaĵo, kiu ne bezonu vivi tra manipulado de aliuloj. Tial ne nur pri UEA mi klopodis flegi la Civiton sed ankaŭ pri la Afrika Esperantio, kiun ĝi uzas por siaj interesoj. Iuj afrikanoj jam tion konscias. Jen alia teksto mia en nia retgrupo, en kiu mi kvietigas fraton, la 22an de februaro 2017 “… tamen tio ne konduku nin al rasismo: ni estas Esperantistoj, pacemaj homoj, konsiderantaj ĉiujn homojn de l’mondo gefratoj. Tial ni restu firmaj pri nia pozicio je esti respektata, tamen sen malamo, sen perforto”.

Por atingi mian celon, flegi la Esperantan Civiton, la 19an de majo 2017 mi sendis al la Vickonsulo retmesaĝon, rekomendante, ke ĉesu liaj obsedaj artikoloj pri UEA:

“Kara Vickonsulo,

Mia vizio estas unue ke Esperanto celas pacon, pacon, pacon. Tial, oni senlace kaj pacience celu nur al ĝi. Tio signifas ke laŭ mi EC ne havu konfliktajn rilatojn kun aliaj Organizaĵoj; ĝi ne estu la opozicio de UEA aŭ SAT aŭ… Ĝi do ekzistu paralele de la aliaj sen serĉi ke UEA malaperu. Ne estu eĉ konkurenco kun ĝi. Kion ajn faras aŭ ne faras aŭ diras UEA eĉ pri la Civito, oni respondu nur se ekstreme necesa, t. e. se la respondo kondukos al paco.

Nu, la kritikoj pri UEA ne estu nia afero. Ĉiu havas sian internan vivon. Se ni ne povas doni pozitivajn informojn pri UEA en HeKo, ankaŭ negativajn ni ne donu.

Afriko ne apartenas al EC, kaj UEA rajtas havi siajn problemojn kun Afriko, sen ke EC uzu tion sen ke Afriko petis ĝian helpon en tiu kampo aŭ sen peti unue la konsenton de Afriko antaŭ ol agi… EC celu al paco, kaj lasu UEA trankvila; se UEA ne konsideras EC, tio estas ilia problemo; por ekzisti EC ne bezonas ĝin nek ne bezonas ke ĝi malaperu”.

Kiom naiva mi estis! Pensi, ke la regema Silfer, kiu ĉiam ĉion kontrolas en la Civito – verkas mem la revuon, la amendoproponojn, la rezoluciojn… – lasus sian aferon en la manojn de iu alia? Efektive, mia rekomendado, kiun mi sendis ankaŭ al Martinelli, Vickonsulo pri informado, estis reĝe ignorita, kvazaŭ ĝi neniam ekzistis. Mi konsciis ke decidas ne mi, sed la posedanto de la afero, kaj ke ĉiuj miaj komunikaĵoj kun li estis nur dialogo de surduloj; ĉar ni ne estis el la sama lernejo koncerne Esperanton. Tion implikas mia mesaĝo al li de la 3a de aŭgusto kiu montras mian lacecon pri lia konduto kaj jam indikas, ke sekvos demisio:

“Jes, la diskuto estas fermita; ĉar vi ne komprenas kion mi diras. Mi finfine komprenis ke ni tute ne povas kompreni unu la alian nek kunlabori. Krome, mia metodo ne estas simila al la viaj.

Mi sendis mesaĝon al Perla Martinelli, petante ke Heko ne plu zorgu la aferojn de UEA je konflikta aspekto, sed poste aperis eĉ dufoje artikoloj pri UEA en tiu senco. Ĉu Heko ankaŭ menciis ke EC mem ne plu havas tiel glatajn rilatojn kun Afrika Agado (Ueta)?

Mi neniam ricevis la respondon de Marie France Conde Rey kaj ŝi tute ne intencis ĝin sendi… Miroslava ne plu rilatas kun mi pro mia vidpunkto koncerne ŝian mesaĝon al la Asocio Kamerunia…

Tio ĉio ne plu gravas.

Ĉiukaze, mi konstatas ke la politiko de EC ne kongruas kun mia vizio. Mi tion konscias nur nun, ĉar antaŭe mi nenion devis decidi, do ne frontis al viaj vidpunktoj.

Nu, mi jam estas laca havi konfliktajn rilatojn kun vi. Mi ne ŝatas konfliktojn nek konkurencon ĉar laŭ mi sufiĉas kunvivi.

Do, mi sendas al vi mian demision.

Kiel konsulo, afable, sen venĝemo…

Chamberline Nguefack.”

Kial Silfer silentas pri mia demisio?

La fakto ke Silfer ne lasas la aferon en la manojn de aliulo, sed ĉiam mem proponas al aliuloj kandidatiĝi kiel konsulo, signifas ke li nur uzas la homojn. Dieter Rooke – kiu estis longtempe eminentulo de la Esperanta Civito, konfirmas: “Jam la antaŭaj konsuloj: Walter Żelazny, Marie France Conde Rey, estis sub gvido de Giorgio Silfer” (komentario en La Balta Ondo, la 9an de septembro 2017). Li daŭrigas: “La ĉefredaktoro de HeKo estas sole kaj nur Giorgio Silfer, neniam komunikis la konsulo de E-Civito per ĝi. Kun unusola escepto: kiam G. S. mem estis konsulo. (dum unu jaro mi loĝis en KCE kun li)”.

Ĉion tion mi finfine mem komprenis kaj demisiis. Sed tio ne glorigas la Esperantan Civiton. Plaĉas al Silfer rememorigi fanfarone: “Mi bedaŭras la krizon en UEA” (komentario en La Balta Ondo, la 9an de septembro 2017). Li tute ne konsentas, ke ankaŭ la Esperanta Civito povus iam kriziĝi, precipe nuntempe. Fakte, ĉi-foje la Civito estis trafinta grandan atingon: havi kaj virinon kaj Afrikanon en unusola konsulo. Tion neniam faris UEA, kiun la Civito ĉiam konkurencas. Por la Civito tio estis temo por fanfaroni: “La Esperanta Civito avangardas…” Tial, la Vickonsulo de la Esperanta Civito ne konsentas publikigi mian demision, sed informis ke la konsulo estas en vojaĝoforesto. Ĝis kiam? Intertempe li akcelas min, deklarante ke mi restas la konsulo… Li kaj lia grupeto sendas al mia privata retadreso mesaĝojn de la Civito. Tamen Silfer perdas sian tempon: Ne li gvidas la mondon. Li ne povas devigi min fari tion, kion mi ne volas; dum li permesas al neniu altrudi ion al li mem. Sekve al ilia persistema akcelado, mi kaptis la okazon por demisii ankaŭ kiel senatano, ĉar ne eblas kunlabori konkrete kun tia ulo regema, kontrolema kaj uzanta aliulojn…

Nu, mi demisiis kiel konsulo kaj kiel senatano, ĉu Silfer kaj lia grupeto konsentas aŭ ne. Cetere, mi ne ĵuris kiel konsulo en ĉi tiu mandato – ne engaĝiĝis oficiale – ĉar mi ne ĉeestis la enpostenigan ceremonion en Loklo en aprilo 2017. Efektive, Silfer konsideris ĝin ne sufiĉe grava – ĉar nur formalaĵo – kaj ne sendis al mi invitleteron por ke mi petu vizon; li preferis min reprezenti. Li povas nun min oficiale anstataŭi kiel konsulo dum la tuta mandato… Mi daŭrigos mian mision de kontribuo al flegado de la mondo en alia sfero de la vivo.

Konklude: Ni vidas, ke konsideri nur la materian flankon de Esperanto, forlasinte ĝian spiritan aspekton, kondukas al sintenoj kiel “En milito kiel en milito”, detruas kaj kaŭzas kaoson. Esperanto estas tuto. Nu, estas tempo ke Esperantistoj revenu al la unua kaj ĉefa celo de Esperanto kiel kreis ĝin Zamenhof.

Chamberline Nguefack

Ĝi estas artikolo el la oktobra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №10.
Rete: La Ondo de Esperanto httpы://sezonoj.ru/2017/10/civito-3

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , . Legosigni la fiksligilon.

9 Responses to Demisiis la konsulino de la Esperanta Civito

  1. Giorgio Silfer diras:

    AFRIKANOJ KAJ VIRINOJ IMPUTAS LA AFRIKAN KONSULINON:
    http://www.esperantio.net/index.php?id=3422

  2. Chamberline Nguefack diras:

    Silfer, kion signifas la sekva mesagho, kiun sendis al vi UETA, kiam ghia membroj komprenis ke vi intencas uzi la Afrikan kongreson por viaj interesoj civitaj? Ili do postulis de vi financan kontribuon- kio estas justa char temis tiam pri du eventoj: la ilia kaj la via. Rimarku, ke antaue ili ne petis (kaj ne intencis tion fari) kontribuon de vi.

    Jen ilia responda mesagho al vi, kiun kopion mi ricevis kiel membro.

    Kara Vickonsulo,
    Tutkoran dankon pro via reago, al kiu mi respondas nun .
    La reago malfruas, char la reprezentanto de UETA en Burundio, nome s-ro Birindwa MUSHOSI
    havis akcidenton, kio malordigis la kongresan laboron de LOKAKE. Kvankam ni ankau trovis solvon
    al lia sanstato, la estraro de la asocio decidis disponigi kelkajn respondajn vortojn al vi.
    El via respondo, ni komprenas, ke la Esperanta Civito ne volas finance apogi/subteni la 8-an AKE en Burundio.
    La estraro de UETA proponas, ke la EC okazigu unue sian parlamentan sesion kaj la Esperantologian kurson en Burundio unue, kaj
    post unu au du monatoj okazos la 8-a Afrika Kongreso de Esperanto en Burundio.
    Male, se la EC volas, ke tiuj aranghoj okazu samperiode en Burundio, la membroj de UETA estas disponeblaj diskuti demokrate pri chio por
    havi komunan programon.
    Atendante vian finan decidon, ni samideane salutas vin.
    Kore,
    Koffi D.
    Por la estraro de UETA

    2017-07-14 18:35 GMT+01:00 officiel :
    Al la sekretario de UETA
    c-ano Koffi Dumegnon

    El tiu respondo kushas la decido: UETA ne okazigos sian kongreson en Burundio ghis kiam la Civito estos okazinta sian parlamentan sesiion tie…por eviti ke vi uzu la afrikan kongreson por viaj celoj. Char estas tempo le vi chesu manipuli Afrikanojn kvazau via proprajho…
    Nu, diru Silfer: Konsiderante la mesaghon de UETA al vi, chu mi mensogis dirinte en tiu tempo ( kaj eble ankau nun – se intertempe vi sukcesis manipuli neniun) ke la rilatoj inter la Civito kaj UETA “ne plu estas tiom glataj”?

  3. DIETER ROOKE diras:

    Chu Istvan Ertl estis redaktoro de revuo Esperanto, kaj lekciisto en UAM?

    Chu li ankau estas ministro en la E – chifito? Lau mia impreso tiu nomo Istvan Ertl signifas kaj insulton, mensogon kaj ironion.

    La rilato de UETA togolanda kaj E- civito ne estis glataj.
    Konsulo Chamberline ne mensogis.

    Mi mem dufoje vizitis la IZ = instituton Zamenhof en Togolando .

  4. Istvan Ertl diras:

    Legantoj jughos kiu estas en insultaj rilatoj kun la vero.

  5. Jam sufichas Ertl István por perdigi al la legantoj tempon per siaj insultoj.

  6. Istvan Ertl diras:

    Ho, kelkajn minutojn ni certe povus trovi por frandi Viajn demencojn! Ne hezitu perdigi nian tempon 🙂

  7. Ni ne intencas perdigi la tempon de la legantoj per demento al diversaj asertoj de la Konsulino: pri tio en la tauga momento kaj en la adekvata sidejo, nome la parlamenta sesio en Bujumburo (Burundio), 27-28 decembro 2017.

    Nur pri unu punkto ni jam komunikas, ke shi mensogas: ne ekzistas problemoj inter UETA kaj la Esperanta Civito. Fakte entute ne ekzistas apartaj rilatoj, krom komuna intereso pri la 8a Afrika Kongreso de Esperanto en Burundio, kiun la Esperanta Civito auspicias, same kiel ghi auspiciis la 6an en Togolando.

  8. Chamberline Nguefack estis elektita unuafoje al la Senato en 2006. La jhuro de lojaleco kiun shi faris tiam validas ankorau nun. Shi estas nun je sia tria mandato.

    La akcepto pri demisio de senatano dependas nur de la Senato. Intertempe, la Parlamento atendas shian respondon al interpelacio(j). Kongrue de shia (mal)respekto al la Civitaj institucioj la Parlamento decidos:

    http://www.esperantio.net/index.php?id=3333

    Rilate al c-ano Dieter Rooke:

    http://www.esperantio.net/index.php?id=2253
    http://www.esperantio.net/index.php?id=2310
    http://www.esperantio.net/index.php?id=2322

  9. DIETER ROOKE diras:

    Kara ekskonsulino :

    Vian rakonton mi trovas autenta. Vi pravas, unu sola persono ne rajtus gvidi kaj manipuli la EC-on. kaj la E- mondon . Sed la fakto estas ,ke G. Silfer ankorau havas sufiche da subtenantojn.

    Dum simpozio pri la idealo de Zamenhof la homaranismo ech eminentaj esperantistoj klinis sin antau li. Prezidinto de AdE , Ch. Kiselmann fiere deklaris al mi persone : mi deziras havi diplomatian rilaton kun KCE – (la sidejo de E- civito ) . Multaj neutraluloj ankau donacas monojn al KCE .

    Mi ege bedauras vian demision kaj vian malvenkon. Chu vi ne kuraghis postuli komuniki per Heko- kaj vere gvidi la E-civiton?

Respondi