Chamberline Nguefack demisiis, sed HeKo silentas

NguefackPer la suba komuniko (mi faris kelkajn gramatikajn korektojn, sed ne ŝanĝis la enhavon de la citaĵoj) la nova konsulo de la Esperanta Civito, Chamberline Nguefack el Kamerunio, anoncis sian eksiĝon de la posteno al la vickonsulo, Giorgio Silfer, sed HeKo (Heroldo Komunikas), la retagentejo de la Esperanta Civito, silentis pri tio:

Estimata Vickonsulo,
Dum la unuaj skajpkunvenoj ĉi-jare kaj poste tra niaj skribaj komunikadoj, mi konstatis ke mi faris al mi iluzion pri la Esperanta Civito. Ŝajnas ke mi estas nur idealisto.
Mi fariĝis esperantisto ĉar oni antaŭmetis al mi ĝian celon: paco “tra tuta la mond’; amo inter ĉiuj homfratoj…” Tio estis mia celo fariĝante konsulo, t. e. posteno kiu ebligus min decidi, iniciati, cele al tiu idealo. Sed ekde la komenco de la mandato, mi ekseniluziiĝis. Kun hororo mi komprenis ne nur, ke ne mi. sed la posedanto de la afero, decidas, sed ankaŭ ke mi estis senskonscie kunkulpulo de kaŝita celo de la Civito.
PS: Kiam mi ekzemple rekomendis al vickonsulo, ke la Civito – kiu estas malbone taksata en la Esperanta medio – rimarkiĝu per pacema kunvivado kun aliaj organizaĵoj, do ke ĝi ĉesigu malamikajn, konfliktajn rilatojn kun UEA pere de Heko, la respondo venis, ke mi ne estas realisma, ke necesas konkurenco en la mondo…
Bedaŭrinde, mi ne eltenas konfliktan vivon (tio por mi ne estas vivo) kaj ne volas esti kunkulpulo de malicaj agadoj…
Tial, mi demisias de mia posteno de konsulo, sen venĝemo…
Afable,
Chamberline Nguefack.

Anstataŭ aperigi tiun ĉi novaĵon, kun la kialoj por la demisio, HeKo publikigis artikolojn kun plendoj pri la sinteno de la jam demisiinta konsulino. Mi konkaktis ŝin por pliaj klarigoj, kaj Chamberline Nguefack respondis:

Fakte, mi ne plu legas HeKon ĉar min ne plu interesas la Esperanta Civito. Kiel mi diris, mi rezignis kiel konsulino kaj ne plu laboras tiel, ĉu Silfer tion volas aŭ ne, ĉu la Civito tion konsentas aŭ ne, kion ajn dirus la konstitucio de la Civito. Cetere, mi ne estis invitata kaj do ne partoprenis la inaŭguran sesion de la parlamento. Tio signifas ke mi ne persone engaĝiĝis – ĵuris – ĉe la civitanoj. Eĉ mesaĝon mi ne sendis, ĉar mi ne konsentis esti reprezentata dum tia grava evento.

Pri Giorgio Silfer kaj HeKo, la ekskonsulino de la Esperanta Civito diris: “Giorgio pensas, ke li povas ĉion kontroli, ke li regas homojn, ke li povas perforte devigi ĉiujn – precipe afrikanojn – agi tiel, kiel li volas. Tial li ne aperigis en HeKo mian demision. Li aperigas nur tion, kio glorigas la Civiton”.

Chamberline Nguefack donas pliajn klarigojn pri sia demisio: “Mi rezignis jam, eĉ se tio ne aperas en revuo. Mi ne estas redaktanto de revuo, do ne povas aperigi la informon mem. Tamen mian demision mi sendis al la Vickonsulo (tiam Silfer) kopie al la Senato kaj al la Kortumo; do, per HeKo aŭ ne, ili ĉiuj scias kaj, ĉar Giorgio Silfer (la posedanto kaj vera reganto de la Civito ekde ĉiam) ne konsentas, neniu oficiale konsentus”.

Chamberline Nguefack daŭrigas: “Eble li atendas, ke okazu senata sesio iam ie por decidi; tamen mi ne volas atendi, ĉar mi ne plu eltenas la kunlaboradon kun Silfer”.

Jes, eble tiel estas, sed kial silenti pri tiom granda kaj grava novaĵo, kiel demisio de la nova konsulo de la Esperanta Civito? En sia malferma letero, kiu ŝajne akompanis ŝian demisian leteron, Chamberline Nguefack diras:

Jes, la diskuto estas fermita, ĉar vi ne komprenas tion, kion mi diras. Mi finfine komprenis, ke ni tute ne povas kompreni unu la alian, nek kunlabori. Krome, mia metodo ne estas simila al la viaj. Mi sendis mesaĝon al Perla Martinelli, ke Heko ne plu zorgu la aferojn de UEA je konflikta aspekto, sed poste aperis eĉ dufoje artikolojn pri UEA en tiu senco. Ĉu Heko ankaŭ menciis ke EC mem ne plu havas tiel glatajn rilatojn kun Afrika Agado (UETA)? Ĉio ne plu gravas. Ĉiukaze, mi konstatas ke la politiko de EC ne kongruas kun mia vizio. Mi tion konscias nur nun, ĉar antaŭe mi nenion devis decidi do ne frontis al viaj vidpunktoj. Nu, mi jam estas laca havi konfliktajn rilatojn kun vi. Mi ne ŝatas konfliktojn nek konkurencon, ĉar laŭ mi sufiĉas kunvivi.

Kien la Civito?

Estas tre interese, ke la Konsulo de la Esperanta Civito ne rajtas gvidi la redakcion de HeKo, la retagentejo de la Esperanta Civito. Ne senkiale Chamberline Nguefack seniluziiiĝis kaj decidis demisii kaj rezigni pri la Esperanta Civito. Laũ la sekvaj vortoj de la kamerunia civitanino, oni povas vidi klare, ke ŝi havis tre bonajn intencojn rilate sian laboron kiel konsulino de la Civito:

Mia vizio estas unue, ke Esperanto celas pacon, pacon, pacon. Tial, oni senlace kaj pacience celu nur al ĝi. Tio signifas, ke laũ mi EC ne havu konfliktajn rilatojn kun aliaj organizaĵoj; ĝi ne estu la opizicio al UEA, aŭ SAT, aŭ… Ĝi do ekzistu paralele kun la aliaj sen serĉi, ke UEA malaperu. Ne estu eĉ konkurenco kun ĝi. Kion ajn faras aŭ ne faras aŭ diras UEA eĉ pri la Civito, oni respondu nur se ekstreme necesa, t. e., se la respondo kondukos al paco.

Per tiu ĉi idearo, ŝi montriĝis tre pacama homo, kaj ŝia mandato kiel Konsulo de la Civito povus igi akceptebla la ideon, ke la pakto de Esperantaj establoj, celanta agnoskon kiel subjekto de internacia juro, estas apoginda. Eĉ por tiuj, kiuj ne komprenas aŭ ne ŝatas tiun kernan celon de la Civito.

Ŝi plu skribis kaj donis sian opinion pri la rilatoj kun UEA:

Nu, la kritikoj pri UEA ne estu nia afero. Ĉiu havas sian internan vivon. Se ni ne povas doni pozitivajn informojn pri UEA en Heko, ankaũ negativajn ni ne donu. Esperanta Civito celu al paco kaj lasu UEA trankvila; se UEA ne konsideras Civiton, tio estas ĝia problemo. Por ekzisti, Esperanta Civito nek bezonas ĝin nek bezonas ke ĝi malaperu.

Laŭ tiuj ĉi citaĵoj, la Esperanta Civito maltrafis grandan ŝancon fari pozitivan paŝon. Ĝi povus esti tre utila por la bono de Esperanto, sen la sektemo de tiu grupo, ligita al Giorgio Silfer, kiu preferas plu havi absolutan kontrolon sur ĉiuj aferoj en la Civito, anstataũ flegi veran demokration.

Jes, la Esperanta Civito ja povus esti tre utila fenomeno por la bono de Esperanto, sed mi venas al la konkludo, ke la granda problemo de la Esperanta Civito estas, ke la reganta grupo, kontrolata de Giorgio Silfer, ne volas lasi la Civiton evolui al pozitiva fenomeno. La ideologio, konata kiel “silferismo”, estas granda obstaklo al la evoluo de la Esperanta Civito kiel pozitiva fenomeno en Esperantujo.

Mi ne scias, ĉu ĉiuj en la Civito agas pasive antaŭ la sinteno de Giorgio Silfer kaj ties fidela sekvantaro. Oni povas kompari lin al la kreinto de Volapuko, kiu sin prezentis kiel posedanton de la lingvo kaj permesis neniun evoluon. Do, anstataũ vidi novan fenomenon, sub la gvido de Chamberline Nguefack, ni plu vidos la grupeton manipuli bonan ideon ĝis kompleta fiasko. Jes, ja, miaopinie la ideo, ke la Civito fariĝu subjekto de internacia juro, estas bona kaj apoginda, sed kien iras la Civito, sub la silferisma reĝimo?

Fabrício Valle

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

30 Responses to Chamberline Nguefack demisiis, sed HeKo silentas

  1. Mi klarigas, ke mia abonsistemo ne estas bazita sur la civila jaro (esprimo uzita en Brazilo por nomi la jaron de januaro al decembro), sed surbaze de la fluo de la tempo ekde la abono. Tio estas, pro la malfruo mi ne devos eldoni kaj sendi numerojn de la antaŭaj monatoj: la abonantoj ricevos ĉiujn numerojn, ekde la normaligo de mia situacio. Do, esperantisto kaj abonis por ricevi la gazeton en la komenco de jaro, do de januaro ĝis decembro 2017, jam ricevis unu numeron kaj plu ricevos ĝis la 12-a numero.
    Nova abonanto, kiuj abonas nun, ricevos 12 numerojn ekde nun. Cĩam estos tempo aboni. Se iu abonas en aprilo, li komencos ricevi la numerojn en majo ĝis aprilo de la venonta sekva jaro.
    Mi laboras por solvi tiun kaj konflikton kaj malfruon. Pluraj paŝoj estis faritaj kaj plu faratas por ke la regula eldonado de Heroldo fare de Sociala Grupo Lexus baldaŭ fariĝos realaĵo.

  2. Istvan Ertl diras:

    Interese ekscii ke la abo(me)nservo de Silfer peris “Malvivaj animoj”.

  3. Francisco Javier Moleón diras:

    Anstataŭ provi sin kaŝi malantaŭ svagaj “opinioj de TEJO-gvidantoj” pri senrilataj aferoj kaj sennecese enmiksi ankaŭ TEJOn en ĉi tiun kaĉon, Silfer prefere klarigu, kial jenaj mortintoj, pri kiuj aperis publika nekrologo, troveblas en la listo de “aktualaj abonantoj” de Heroldo. Tiun liston Silfer (aŭ LF-koop? aŭ KCE? aŭ la Civito? aŭ…? Pardonu mian konfuzon: ofte malfacilas distingi, ĉar ĉiuj parolas per la sama voĉo) disponigis en 2016 al Lexus:

    Eriko Sunardo (mortis 2002)
    Davis Withey (2006)
    Herbert Lindros (2009)
    Gerardo Flores Martín (2010)
    Thomas Goodman (2010)
    Norman Divall (2011)
    Egon Bak (2011)
    J.K. Hammer (2011)
    Antoinette Guigues (2012)
    Rokuro Makabe (2012)
    Jean-Herve Jaouen (2012)
    Don Lord (2012)
    Henning Olsen (2012)
    Hallgrimur Saemundsson (2013)
    Hyeronimus Stroinski (2013)
    Rolf Beau (2013)
    Herolv Olsen (2013)
    Yamamoto Sintaro (2015)
    Jiri Patera (2015)

    Nova kategorio “mortintaj abonantoj”… Ŝoke. Al tio aldoniĝas nemortintaj abonintoj, kiel mem atentigis ĉi tie kelkaj persistaj aperantoj en la listo malgraŭ malabono. Absurda situacio inda je “Commedia dell’Arte”, kiun Silfer tiom ŝatas. Eble tial.

    Eduardo Rivera esprimas negativan opinion pri Silfer: “Tiom longe kiom li ne klarigos tion restos en la menso de la legantoj la kompreno ke li trompis Fabricion kaj estas homo sen honoro”. Bedaŭrinde mi ne havas argumentojn por dementi ĝin…

  4. Jovana diras:

    Asertas Silfer: “La afero estas aritmetike simpla: la abonintoj pri kiuj li aludas ricevis senpage la postan jarkolekton. Do ne ekzistas shuldo.” Li klarigu, kiel oni kompensis la la dumvivajn abonantojn.

  5. Bonshance s-ro Buller ne memoras pri la numeroj kiujn Teo Jung “shuldas” al la historio, ekzemple inter julio kaj decembro 1936…

  6. Osmo Buller diras:

    D-ro Silfer, mi ne aludis al abonintoj nek al ŝuldo pagebla per mono aŭ “senpaga” jarkolekto, sed al la ŝuldo al niaj historio kaj bibliografio pro dudeko da neaperintaj numeroj de HdE en la jaroj 2011-2013. Tio restos ĉiama ĉagreno por bibliotekoj kaj kolektantoj, kiuj kredos, ke iliaj kolektoj estas mankohavaj, kaj senespere klopdos akiri la numerojn, ne sciante, ke ili neniam aperis. Komence LF-koop anoncadis intencon iom post iom plenigi la truojn en postaj jaroj, laste en HeKo 562 4-B, 22 jul 14, sed tio sukcesis nur pri tri-kvar numeroj.

  7. S-ro Buller pravigas per la supra la aserton de TEJO-gvidantoj, ke li mem ne estas bona administranto.

    La afero estas aritmetike simpla: la abonintoj pri kiuj li aludas ricevis senpage la postan jarkolekton. Do ne ekzistas shuldo.

    Mi rediras: la negativa opinio pri Buller ne apartenas al mi, sed al TEJO-gvidantoj. Bedaurinde mi ne havas argumentojn por dementi ghin…

  8. Osmo Buller diras:

    Ni ne forgesu, ke LF-koop kiel la tiama eldonejo daure shuldas tutan dudekon da neniam aperintaj numeroj de la jarkolektoj 2011-2013. Kompare kun tio la malfruo de Lexus estas ankorau modesta.

  9. Jovana diras:

    Silfer citas sin mem senhonte. Probable li supozas ke ankorau ekzistas naivuloj, kiuj kredas ke ne li verkas la HeKo-ajhojn:
    “Vidu ankau: http://www.esperantio.net/index.php?id=3321

  10. Richard Schneller diras:

    Mi konfirmas, ke mia nomo aperas en la listo, kvankam mi malabonis “Heroldon” en 2009, kion lf-koop registris kaj kion mi povas pruvi se necese.

  11. Tjeri diras:

    Mi konfirmas, ke mia loka klubo, kiu malabonis HdE antaŭ almenaŭ kvin jaroj troviĝas en la listo.

  12. Kara Eduardo Rivera, la listo estis publikigita (kontrolu ĉe la suba ligilo) por ke la esperantistoj helpu min kontroli la tutan liston, ĉar ĝis tiu punkto kontrolita de mi mem ne aperis abonantoj de la jarkoleto 2016.
    Laŭ esperantistoj sendas al mi informojn pri sia lando, estas konfirmita, ke ne temas pri ĝisdatigita listo.
    Post la apero de nova numero de Heroldo de Esperanto, kiun mi finpretigas, mi proponos al LF-koop solvon por tiu konflikto, bona kaj por ili kaj por mi.
    Jen la ligilo al la listo kaj vi mem povos kontroli, se estas enlistigitaj homoj el via lando. Bonvolu aperigi ĉi tie la rezultojn de viaj esploroj. https://drive.google.com/drive/folders/0B9HUOkrPRndgQlJLTUNMZkptcU0?usp=sharing

  13. Eduardo Rivera diras:

    Kial Giorgio Silfer ne simple klarigas al la legantoj kial la listo de 600 asertate aktualaj abonantoj de Heroldo estis fakte listo de eksabonantoj kaj eĉ mortintoj?
    Tiom longe kiom li ne klarigos tion restos en la menso de la legantoj la kompreno ke li trompis Fabricion kaj estas homo sen honoro.

  14. Lau supra komuniko de s-ro Valle oni komprenas, ke la tuta skandalo kiun li volas munti fontas nur el vengxemo, au reprezalio, por kovri: a) la konsekvencojn de sia malsolventeco; b) la mizeran fiaskon de sia HdE-produktado (unu numero dum nau monatoj).

    Rilate al sen. Chamberline Nguefack, nur naivuloj povas kredi ke shi estas pacema, kun tia karaktero… Vidu ankau:
    http://www.esperantio.net/index.php?id=3321

  15. Brave, Chamberline.
    Mi kaptas la okazon por informi, ke mi rezignis pri la peto pri miaj civitaniĝo (laũ la kialoj en la artikolo ĉe la suba ligilo).
    Mi estis traktita tiel inside, ke mi venis al la fina konkludo, ke partopreni tiun farson, eĉ kun la intencoj prezentitaj en la artikolo menciita sube, ne valoras la penon. Kio pri insido: oni sendis al mi modelon de peto, per kiu mi petas mian aliĝon al la Civito kvazaũ mi estus membro de la redakcio de Heroldo en…Svislando. Mi ne estas idioto por fali en tiun kaptilon.
    Krome, Silfer kaj sia grupeto daũre diras nenion pri la blago rilate la listo de “600 aktulaj abonantoj”. Mi NE volas NE pagi mian ŝuldon, sed mi postulos rekonsideron de tuta kontrakto. Mi volas pagi kaj pace labori por la bono de Heroldo, sed Giorgio Silfer kaj sia grupeto devos lerni dececon. Mi ne rezignos pri tiu batalo, nome de la honestaj kaj decaj esperantistoj tra la tuta mondo. Mi esperas, ke aliaj civitanoj sekvos la paŝojn de Chamberline.
    Mi esperas, ke la membroj de Kooperativo de Literatura Foiro, tiuj kiuj estas decaj homoj, bremsu la agadon de tiu grupeto, kiu manipulas ĉion. Se ne, ili fariĝos komplicoj.

    https://docs.google.com/document/d/1ebgGol7xaCoylTGcu7w0pMvFinkNN4eWpbqAgvvkMzs/edit?usp=sharing

  16. Chamberline Nguefack diras:

    Silfer, la 7an de Septembro 2017 vi sbribis al la senatanoj jene:

    >Karaj gekolegoj,
    >
    >Neniu rimarko alvenis pri la anonceblo de la proponitaj amendoj, kaj ili estas deklaritaj kiel anonceblaj.<
    Tio ne estas surprizo al mi, ke neniu reagis. Vi ghenerale decidas sole, mem sole verkas HeKon, chiam… farigas vin EC. Vi estas fenomeno! Ghis kiam vi pensis esti kapabla devigi aliulojn fari vian volon? Chu vi ne komprenas ke tiam vi estas sola en via afero? Chu ankau mi deliras? Nur vi estas inteligenta (se ech vi estas) chu ne?
    Vi devus ankau fari amendojn en via Konstitucio rilate demisio de Konsulo, char mi ne restas Konsulo ghis senata kunsido iam.

    Pri via reago koncerne mian demision, via decido tute ne interesas min: vi ne decidas por mi kaj ne povas devigi min. Vi mem rekonas en mesagho al mi, ke " ghis nun neniu Konsulo demisiis, tial LAPROCEDURO NE ESTAS DETALE PRESKRIBITA …" Tio signifas ke chi tiu via anonco lau kiu ghis la Senato kunsidos mi restos Konsulo ne estas en via konstitucio sed estas via persona decido rilate al la nuna kazo (demisio de Konsulo, ne de senatano): denove vi volas regigi vian diktaturon. Sed tio ne valoras por mi… Cetere, nur fiktivan Konsulon vi ech volas. Jes, se por vi resti Konsulo sen agadi tiurilate estas grava, tio ne surprizas min. Tio jam estis la kazo pri miaj dek jaroj kiel senatano, dum kiuj ech unu kunsidon mi ne cheestis ( ne nur mi, sed aliaj afrikaj senatanoj). Nia rolo estis nur plenigi la liston… Mi neniam reagis pri HeKo antaue char mi ech ne ghin plu legis; mi ech estis forgesinta ke mi estis senatano, char la decidoj okazis nur dum kunsidoj – kiujn kompreneble ne cheestis la Afrikanoj.
    Chu vi rememoras kion mi respondis al vi kiam vi proponis al mi kandidatighi por la konsuleco pasintan jaron? Mi diris ke mi konsentas char tio permesos al mi funde koni EC: de interne. Fakte, Valle pravas dirante ke EC estas ne alirebla ech al la Civitanoj mem. Sed mi sciis ke la Konsulo devas mem fari iujn aferojn do aliri al la kerno de la afero. Kaj estus bone ke mi sciu konkrete en kia movado mi estis. Kaj finfine mi scias, tial mi demisiis.
    Kompreneble manko de demisio kiel senatano estis nur pro neglekto, char kiel vi legis, min ne plu interesas EC – ne nur la Konsuleco. Bone ke vi rememorigis al mi tiun neglekton: vi ricevis chi matene en via retadreso mian demisiomesaghon pri la Senato.

    Al tiuj kiuj opinias ke Eo estas nur lingvo, mi respondas ke kial la homaro parolu saman lingvon? Kial ghi klopodu kompreni unu la alian? Chu por komercaj rilatoj? Ne chiuj interesighas pri tiu aspekto de la vivo. Do, estas precipe por sociaj rilatoj, por esti gefratoj, kiel diras la himno mem de Eo : " komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento UNU GRANDAN RONDAN FAMILION…al la mondo eterne militanta ghi promesas Sanktan HARMONION…" Tio estis la vizio de la kreinto de Eo, Zamenhof. Sed hodiau egoismaj homoj kiel Silfer misuzas la aferon de Zamenhof por sia profito. Tamen kelkaj homoj ankorau kredas je la esenco de Eo: ke ni estu gefratoj en granda familio. Eble tial iuj el ni fidas tion, kion diras siaj gefratoj – ne tute blinde, sed kun iom da espero pri la frateco do ech eta honesteco de tiuj fratoj al ili. Kial Silfer kaj Martinelli do trompis Valle pri Heroldo? Kaj kial ili nun strechas lin? Chu ne por SHTELI de li la revuon? Kun la kunkulpuleco de tiuj, kiuj subtenas ilian malhonestan agadon.
    Kiam ankorau Konsulo mi legis informojn de Silfer pri tiu afero koncerne Heroldon, mi ech ne jam konatighis kun Valle; sed mi jam sufiche konis Silfer por kompreni ke li volas malhoneste repreni la ceditan jhurnalon. Mi do estis vere malkontenta pri tio, kion estis/as klopodanta fari Silfer al Valle. Sed mi ne sciis kion fari por eviti tiun maljustecon. Ech nun mi volas helpi sed kion mi farus, se ne nur – kvankam eble vane char Silfer ne hontas, estas senskrupula, obstina ulo- diri: "Silfer, estu honesta, almenau unufoje! Martinelli, kial vi lasu tiun homon vin konduki en tiaj malicaj agadoj? Kaj tiuj kiuj apogas lian malhonestecon: atentu, char vi kunkulpas… Estu iom Esperantistoj, t.e, amantoj de l'vero, de justeco, de paco!"

    Al Rooke: jes eblUS elekti novan konsulon lau demokratia proceduro. Chu mi diris la malon? Fakte, en HeKo ne aperis informo pri mia demisio. Sed kiel diris Valle, la novajho estas tiom grava ke ghi devis esti diskonigata, ech atendante kunsidon de la Senato. Cetere, Silfer mem jhus chi tie konfirmis ke mian demision ili ne jam decidis : ghis la Senato kunsidas shi restos Konsulo ". La diktatoro! Sed li ne povas devigi min, kion ajn li farus au dirus: mi jam ne plu estas Konsulo de EC.
    Nu, Rooke, pri kiu demokratio vi parolas koncerne EC? Chu vi mem ne rekonis ke la antauaj Konsuloj estis sub la gvido de Silfer? Se mi ne demisiis, ankau mi estus en tia situacio, kaj sekve. Chu tio estas tio, kion vi nomas demokratio ? Kashita diktaturo de unu homo kiu chion regas, decidas kaj sole verkas lau sia bonvolo HeKon?
    Al Minnaja mi nur mencius ke mi neniam ech estis informita pri lia mesagho por shanghi la redaktoro de HeKo. Certe tio estis antau chi tiu mandato.

  17. DIETER ROOKE skribis:
    Achetonto unue devas esplori kaj ech elprovi la varon.
    Mi komentas: vi pravegas, Dieter. Mi fidis pri la asertoj de Perla Martinelli… Mi agis kiel granda naivulo kaj stultulo.
    Pri tio mi ne havas argumentojn. Sed, respondu al mi: ĉu vi estas membro de LF-koop? Unu el miaj deziroj nuntempaj estas kolekti nomojn kaj retadresojn de membroj de LF-koop. Mi volas kontroli ĉu ĉiuj membroj de tiu ŝajne respektinda institucio konsentas pri la agadmaniero de ĝiaj gvidantoj. Mi kaptas la okazon por diskonigi ligilon al nova artikolo, ankaũ pri Heko, LF-koop ktp: https://docs.google.com/document/d/1ebgGol7xaCoylTGcu7w0pMvFinkNN4eWpbqAgvvkMzs/edit?usp=sharing

  18. Por ke oni ne pensu, ke estas io vera en la vortoj de Ian Fantom pri mia persono, mi trankvile kaj sincere diras nun, kaj por chiam: Ian Fantom deliras.

  19. Ian Fantom diras:

    Nenio el tio venas al mi kiel surprizo, krom la naiveco de Fabricio Valle. Ĉu li ne sciis pri la konflikto inter Giorgio Silfer kaj Gianfranco Fighiera, post kiam Silfer transprenis Heroldon post la morto de Ada Fighiera-Sikorska? Giorgio Silfer havas delonge reputacion.

    La samon mi ne dirus pri Chamberlin Nguefack. Ŝia situacio estis alia. Evidente ŝi havis tute honorindajn intencoj, kaj estis uzata, same kiel mi estis uzata dum multaj jaroj en mia landa asocio. Mi gratulas al Chamberlin pro ŝia kuraĝo tiom klare esprimi sin al la publiko.

    Dieter Rooke skribis: “Mi miras pri la naiveco de la konsulino Chamberline Nguefack : Esperanto neniam celis pacon”. Li malpravas. La urĝo por paco en la tempo de Zamenhof estis la bazo de la sukcesoj de la tiutempa movado. Tion kontestis nur ‘Markizo’ Louis de Beaufront, kiu pli-malpli transprenis la Esperanto-movadon por ĝin detrui. Li insistis, ke Esperanto estas “nur lingvo”, dum Zamenhof insistis, ke oni neniam forgesu pri la interna ideo. Depost la fino de la Malvarma Milito Giorgio Silfer alproprigis similan rolon. La Deklaracio de Bulojno estis nur deklaracio de tiu unua Universala Kongreso de 1905, kaj ne devigis la tutan movadon akcepti la redifinon de ‘Esperantisto’. La grupo starigita por tion rekomendi konsistis preskaŭ entute el francoj kaj angloj, kaj evidente celis trovi difinon kiu ne ofendus ‘Markizon’ Louis de Beaufront.

    Dieter Rooke skribis ankaŭ: “La multaj kritikantoj de E- civito ne kapablas organizi sin en demokratia asocio”. La kialo, ke ili ne kapablas organizi sin en demokratia asocio estas, ke daŭre la demokratio estas subfosata de kunvojaĝantoj de La Esperanta Civito. La “krizo en UEA” ŝuldiĝas al la subfosantoj, kiuj daŭre sabotas la liberan diskutadon en la asocio. La kritikoj al La Esperanta Civito kiujn faris Chamberlin Nguefack tre similas al tio kion mi eltrovis pri mia landa asocio de UEA. Mi eltrovis, ke ili misalproprigis grandan kvanton da mono, kaŝante la fakton, ke la kapitalo grandioze kreskadis dum sesjara periodo, dum ili diris al la membroj, ke ili eluzas la kapitalon kaj do ne povas antaŭenigi la propagandon kaj devos vendi la londonan domon. La plimulto de la Estraro, kaj la redaktoro de La Brita Esperantisto, kaj diversaj aliaj misteraj uloj en la asocio, impresis min kiel kunvojaĝantoj de Silfer.

    Mi provis dum multaj jaroj averti pri Silfer. En 1999 mi malabonis Heroldon pro la manipulemo kaj la fakto ke mi ne deziris esti konsiderata membro de La Civito. En 2003 mi estis kontraktita kiel Informa Oficisto de Esperanto-Asocio de Britio, kaj ne komprenis kial ili kontraktis min sed malantaŭ la kulisoj faras ĉion eblan por obstakli la laboron. Tiam mi devis ekscivoli, ĉu Silfer povus esti agento de CIA por antaŭenigi la anglan lingvon kaj en tiu rolo subfosas la Esperanto-movadon. Mi provizore flankenmetis tiun ideon, ĉar se italo laboras en la interesoj de CIA anstataŭ la itala ŝtato, tio estus ŝtatperfido. En 2005 mi eniris la Estraron de EAB por eltrovi kio okazas, kaj tiam mi eltrovis pri la financa manipulo. Mi estis forte cenzurita en La Brita Esperantisto, EAB Update, La Libera Folio kaj Ondo. Mia ĉefa atakanto estis homo kiun mi fidis kaj kun kiu mi laboris dum jardekoj: John C Wells. Lia laborado pro British Council estas konata.

    Necesas, ke tiuj kiu subtenas la internan ideon de Esperanto elparolu kaj rete diskutu inter si.

  20. Francisco Javier Moleón diras:

    > La chefredaktoro de Heko estas sole kaj nur Giorgio Silfer, neniam komunikis la konsulo de E- civito per ghi

    Por ni, longtempaj akrokulaj legantoj de HeKo, tio estas kristale klara jam de longe: la tre rekoneblaj stilo, tono, temoj k.s. de ĉiuj komunikoj estas ĉiam samaj, kio kongruas kun redaktado fare de unu sola homo. Krome foje okazis, ke dum semajnoj ne aperis komunikoj, ĉar – la koncernato feriis. Post lia reveno el ferioj, tuj reaperis komunikoj. Kiel mi ofte atentigis, fakte temas ne pri retagentejo de organizo sed pri blogo de unuopulo.

    Sed HeKo kaj ĝia “pikema redakta linio”, kiel opinias eĉ civitano Minnaja (vidu supre), estas nur unu el la problemoj de tiu grupeto, aŭ sekto, kiel opinias Valle (vidu supre).

  21. DIETER ROOKE diras:

    Kara Francisko, La chefredaktoro de Heko estas sole kaj nur Giorgio Silfer, neniam komunikis la konsulo de E- civito per ghi. Kun unusola escepto : kiam G.S. mem estis konsulo. ( dum unu jaro mi loghis en KCE kun li)
    Por mi estis konata la shrumpinta abonantaro de Heroldo . Multaj el ili malabonis ghin pro la EC . Tial vi mem kulpas pro via naiva fidemo. Achetonto unue devas esplori kaj ech elprovi la varon .

    La diskuton pri la demisio de konsulo Chamberlin Nguefack mi proponis al libfol

  22. Francisco Javier Moleón diras:

    > La multaj kritikantoj de E- civito ne kapablas organizi sin en demokratia asocio . Tio konstato validas kaj por UEA kaj por SAT.

    Ĉi tiu artikolo temas pri tute klaraj kritikoj kontraŭ la Civito, Silfer, LF-Koop k.s. fare de pluraj homoj (Chamberline, Fabrício): enmiksi nun pravajn aŭ malpravajn kvazaŭkritikojn kontraŭ aliaj E-organizoj nur vualas, intence aŭ senintence, la kernon de la afero.

  23. DIETER ROOKE diras:

    Lau mia modesta opinio ne povas ekzisti lingvo sen homoj- tial gravas komunumo, kaj ties reprezentantoj.

    La multaj kritikantoj de E- civito ne kapablas organizi sin en demokratia asocio . Tio konstato validas kaj por UEA kaj por SAT.
    Tial mi proponis por la gvidrezolucio de SAT 2017 la – demokratiigon.

    En ” Heroldo ” de F. Valle artikolis ankau G. Silfer.

    Tutcerte la demandoj kaj asertoj de Fabricio estas respondindaj . La fiaskon de Heroldo
    sub lia respondeco mi prognozis jam. Tiun fakton mi bedauras – kiel la krizon en UEA.

  24. Fabrício Valle diras:

    Carlo Minnaja, kiel povus Chamberline ŝanĝi la redaktoron de Heko? La tuta afero estas tre klara: ne la konsulo, sed Giorgio Silfer kontrolas ĉion. La redaktoro de HeKo estas kiu? Eble Giorgio Silfer mem. Ĉu li akceptus forlasi la redaktadon de HeKo pro iu decido de Chamberline? Certe ne. Li volas kontroli ĉion. La tiom festata demokratio en la Esperanta Civito ne ekzistas. Mi fakte bedaũras, ĉar la ĉefa ideo sub la koncepto Esperanta Civito estas interesa, nome “esti agnoskita kiel subjekto de internacia juro”. Sed la obsedo de la grupeto de Giorgio Silfer ĉion kontroli kiel sian privatan posedaĵon estas definitva obstaklo al la evoluo de la Civito. La kritikantoj pravas: ĝi similas al sekto… Temas pri manko de inteligenteco kredi, ke tiom kompleksa projekto kiel Civito povas evolui sub absoluta kontrolo, kvazaũ en diktatura reĝimo. La sinteno de Chamberline estas laũdinda. Aliflanke, la saman arogantan sintenon prenas la gvidantoj de LF-koop. Ili neniam komentis, eĉ ne private en komunikado kun mi per retleteroj, la fakto, ke mi estis trompita en la transakcio por la aĉeto de Heroldo. Unue LF-koop blagis pri la ekzisto de 600 aktualaj abonantoj… kaj promeso pri sendo de la listo al mi kun ĉiuj datumoj… La listo estas publikigita en interreto kaj ĝis nun ĉiuj helpoj fare de la esperantistoj konfirmas mian komencan esploron: temas pri lsito de eksabonantoj kaj multaj jam ĉe mortis. Tio estas serioza sinteno? Mi postulas, ke LF-koop diskutu kun mi novajn klaũzojn. Mi NE VOLAS NE PAGI MIAN ŜULDON ĉE LF-KOOP, SED MI VOLAS REDISKUTI LA KONDIĈOJN, ĈAR MI AĈETIS GAZETON KUN 600 AKTUALAJ ABONANTOJN, tio estas, abonantoj de la jarkolekto 2016. Kion diras la membroj de LF-koop? Ĉu ankaũ tie la grupeto de Giorgio Silfer kontrolas ĉion kaj agas laû sia bontrovo? Ĉu ĉio estas ludo por LF-koop?

  25. Francisco Javier Moleón diras:

    > Sen. Chamberline Nguefack neniam demisiis kiel senatano […] Tiel longe kiel tiu diskuto ne okazos, shi restos Konsulo.

    Ĉu tiu teĥnikaĵo iel influas aŭ senvalidigas la detruan opinion kaj frakasan kritikon al la Civito ĝenerale kaj Silfer specife? (aŭ ĉu unu kritiko kovras samtempe ambaŭ subjektojn?)

  26. Istvan Ertl diras:

    Brave pri la demisio, kaj brave pri la jhurnalisma atingo de Fabrício Valle !

  27. Chamberline Nguefack kandidatis por la Senato ene de la Verda Listo, lau programo kiun shi mem publike kunanoncis kaj subskribis.

    Sen. Chamberline Nguefack neniam demisiis kiel senatano. Okaze de demisio el la Konsula posteno, shia demisio estos submetita al diskuto che la Senato. Tiel longe kiel tiu diskuto ne okazos, shi restos Konsulo.

    Ni rimarkigas, ke shi sidis en la Senato jam dum la dek antauaj jaroj, sen ajna rimarkigo pri la enhavo de HeKo, nek shi komentis ion pri la enhavo de HeKo dum la pluraj kunvenoj de la Kapitulo kiun shi partoprenis chi-jare, ech prezidante ilin.

    Ceteraj asertoj, pri kiuj responsas nur la autoro de la supra artikolo, ne meritas respondon. Prefere li ankau ne perdu sian tempon kaj produktu sian periodajhon, kiu malfruas jam ok monatojn.

    Giorgio Silfer, Vickonsulo

  28. carlo minnaja diras:

    Mi jam unu-dufoje estis sugestinta, ke la Konsulo, kiu ajn tiu estis tiam, ŝanĝu la redaktoron de HeKo ĝuste pro la pikema redakta linio kontraŭ UEA kaj la sinlaŭda, kvazaŭ raŭmismon nur la redaktoro de HEKo reprezentus. Laŭ mia opinio raŭmismo delonge estas ĝenerala interna posedo de ĉiuj esperantanoj kaj ne bezonas reprezentanton. Sed tiu estas detalo. La Civito, principe, realigas la revon de Zamenhof pri komunumo ligita nur de la lingvo kaj al tio mi aliĝas, sendepende de la persono kiu dumtempe estas konsulo. Mi tamen ege bedaŭras, ke Chamberline rezignis pri la rolo al kiu la elektantaro estis ŝin deleginta, ĉar ŝian tute saĝan voĉon kaj ekvilibran sintenon mi ege ŝatas. Volonte mi kunlaborus kun ŝi se ŝi dezirus alian medion. En la Civito, kiel en UEA aŭ ILEI aŭ Akademio, pintuloj pasas, la ideo kaj ĉefprincipoj restas.

  29. DIETER ROOKE diras:

    Kara Francisko: jam la antauaj konsuloj : Walter Zelasny , Marie France Conde Rey , estis sub gvido de Giorgio Silfer . La demisiinta Konsulino evidente ne legis la komunikojn de Heko kaj Libera folio – eblus elekti novan konsulon lau demokratio proceduro .

    Sed nek UEA, nek SAT , estas demokratioj.

    Mi miras pri la naiveco de la konsulino Chamberline Nguefack : Esperanto neniam celis pacon.

    Tio estas tute privata celo – lau la deklaracio de Bulonjo

Respondi