La 47a Malferma Tago en Roterdamo

Malferma Tago

La stabo de la Centra Oficejo de UEA invitas por la 47a fojo al la Malferma Tago, kiu okazos sabaton la 25an de novembro 2017. Tuj poste, dimanĉon la 26an de novembro, okazos seminario pri informado.

La 47a Malferma Tago estos pontoligo inter la finiĝanta Zamenhof-Jaro kaj la komenciĝanta Jaro de la Esperanta Kulturo. Niaj ĉefprelegantoj ĉi-foje estos Roman Dobrzyński (Zamenhof en Varsovio), Spomenka Štimec (Renkonte al la Jaro de la Esperanta Kulturo – En slava fokuso: Vasilij Eroŝenko) kaj Amri Wandel (Kosmo kaj ni: novaj perspektivoj de vivo ekstertera).

Por pliaj detaloj bonvolu sekvi nian Facebook-okazaĵon.

Kiel kutime, en la programo estos ankaŭ prezentado de libroservaj novaĵoj; krome, kafo kaj teo estos senpagaj kaj varmaj la tutan tagon. Aldone al specialaj ofertoj, la vizitantoj povos profiti de ĝenerala sesona rabato en la Libroservo.

La programo daŭros de la 10a ĝis la 17a horo ambaŭtage ĉe Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ, Roterdamo, Nederlando.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №705.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi