RET-2017 en la loko ne ensorĉita, sed ĉarma

Liturgio omaĝe al p. Ivan Ŝirjajev (Foto: Anna Striganova)

Ĉi-jare Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) okazis en la urbeto Poŝeĥonje en Jaroslavla provinco. Partoprenis ĝin 62 personoj. La elekto de la loko estis ne hazarda – RET estis dediĉita al la 140-jariĝo de Ivan Ŝirjajev, Esperanto-verkisto, tradukisto kaj iniciatinto-ĉefredaktoro de la Enciklopedio de Esperanto. Li estis dum preskaŭ 30 jaroj vilaĝa pastro, kaj la plej proksima urbo de lia iama paroĥo estas ĝuste Poŝeĥonje.

Omaĝe al Ŝirjajev okazis lego-tago kun prelegoj pri liaj vivo, kreado, naskiĝloko kaj familio; krome, okazis ekskurso al lia iama loĝ- kaj servoloko Zinovjevo. La vilaĝo ne plu ekzistas – nun tie estas arbaro, la preĝejo estas forlasita kaj duonruinigita, kaj ne atingeblas per aŭtoj. Tial la lastajn ses kilometrojn oni veturis tien tra terura koto per ĉaroj, kiujn tiris traktoroj.

En la restaĵoj de la preĝejo okazis liturgio omaĝe al la memoro de Ivan Ŝirjajev, kiun ĉeestis esperantistoj kaj kelkaj loĝantoj de proksimaj lokoj; la liturgion celebris kelkaj pastroj el la Ribinska eparĥio, inter ili Benjameno, la episkopo de Ribinsko. Li private konfesis, ke neniam tian travivaĵon ĝis nun spertis. La samon diris la partoprenintino el Kubo Alina Dolores Zuaznabal Himely. Necesas emfazi, ke ĉion tion iniciatis kaj aranĝis la arda esperantisto kaj esploristo de la vivo de Ivan Ŝirjajev pastro-monaĥo Taŭriono Smikov el Sergijev Posad.

Krom la lego-tago, okazis sufiĉe enhavriĉa somera universitato kun la ĉeftemo “Idea, filozofia kaj religia fono de Esperanto”, diversnivelaj kursoj, ludoj, konkursoj kaj varia koncerta programo – M. Bronŝtejn, M. Povorin, ensemblo Ekvinokso (A. Obrezkov, E. Vorobjov kaj E. Sokolova), aŭtora prezento de diversflanka kreado de L. Novikova. Pro la ne tro varma vetero ĉiuj aranĝoj estis aktive partoprenataj, do prelegantoj kaj gvidantoj ne plendis pro manko de atento flanke de la publiko.

Al la ĝenerala kontento de la partoprenantoj necesas aldoni plezuron pro la loko – ja Poŝeĥonje dum jarcentoj estis kaj plu restas certa modelo de profunda rusa provinco (kvankam ĝi facile atingeblas de grandaj urboj). Tiu aŭtentika provinceco aldonis apartan ĉarmon al la aranĝo, kion suplementis dum- kaj postaranĝaj ekskursoj al la urbo; al la vilaĝo Kukobojo (survoje al Zinovjevo), kiu estas proklamita kiel la naskiĝloko de Baba Jaga; al la fama Romanov-Borisoglebsk (Tutajev), kie la ĉefpastro de la katedralo permesis al esperantistoj trejniĝi pri sonorigado sur la turo; al la, almenaŭ laŭ reklamo, plej bela vilaĝo de Rusio Vjatskoje; kaj al la vere admirindaj urboj Jaroslavlo kaj Kostroma.

Nu, kaj nepre menciindas la movada signifo de RET-2017 – ja kadre de ĝi okazis Konferenco de Rusia Esperantista Unio (32 registritaj delegitoj), kiu provis pritaksi la ireblajn vojojn por evoluo de la organizo. La Konferenco elektis la sepkapan Estraron de REU:

Svetlana Smetanina (prezidanto), Nikolaj Gudskov (vicprezidanto), Mikaelo Ĉertilov, Irina Gonĉarova, Aleksandr Lebedev, Aleksandr Mitin, Vladimir Opletajev (estraranoj).

La konferenco decidis:

1. Laŭdi la agadon de MEA MASI en la raporta periodo kaj rekomendi al la kluboj-membroj de REU studi kaj sekvi la spertojn de MEA MASI.

2. Apogi Esperanto-ekzamenon en Rusio.

3. Okazigi en la jaro 2019 internacian aranĝon en Rusio: antaŭ- aŭ postkongreson de UK kaj (eble, en 2020) SES-Rusio-2.

4. Apogi okazigon de Aktivula Maturiĝo en Rusio.

5. Daŭrigi la agadon pri eternigo de memoro de Ludoviko Zamenhof en Moskvo kaj aliaj urboj okaze de Zamenhof-jaro.

6. Krei fonduson pri subteno de laboro pri la vortaro de B. Kondratjev.

7. Subteni informe la laboron de Ja. Kikavec pri internacia tradukado pere de Esperanto.

8. Esplori eblecojn pri okazigo de RET-2018 en la teritorio de Rusio. La limdato por proponoj estas la 1a de oktobro.

Nikolao Gudskov

Ĉi tiu teksto aperis en la aŭgusta-septembra numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №8-9.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/09/ruslando-7

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi