Du novaj membroj de la Honora Patrona Komitato de UEA

La Honora Patrona Komitato de UEA ekhavis du novajn membrojn: Harald Helfgott kaj Giorgio Novello. Tiu honora organo konsistas el lingvistoj, sciencistoj kaj aliaj eminentuloj, kiuj faris gravajn servojn al la Esperanto-Movado kaj mem parolas kaj verkis en la Internacia Lingvo. Pri la elekto de Helfgott kaj Novello decidis la Komitato de UEA en sia kunsido en Seulo.

Harald Helfgott

Harald Helfgott (nask. 1977.11.25, Limo, Peruo) estas monde konata matematikisto, nuntempe Humboldt-profesoro ĉe la Universitato de Göttingen, Germanio. Post studado en la usonaj universitatoj Brandeis kaj Princeton, kie li doktoriĝis en 2003, liaj originalaj esploroj kondukis lin tra la universitatoj Yale (Usono), Montréal (Kanado) kaj Bristol (Britio), ĝis konstanta posteno kiel supera esploristo en la Nacia Centro de Sciencaj Esploroj (CNRS, Francio).

D-ro Helfgott estas specialisto pri la teorio de nombroj, sed liaj esploroj ampleksas plurajn aliajn branĉojn de pura matematiko, inkluzive de grupteorio kaj kombinatoriko. Jam frue en sia kariero li atingis vastan rekonon en sia fako, i.a. per la Premioj Leverhulme (2008) kaj Whitehead (2010), aljuĝitaj al speciale promesplenaj junaj esploristoj, kaj la prestiĝa Premio Adams (2011) de la Universitato de Kembriĝo. Mondan renomon li akiris en 2013 per sia pruvo de la malforta (aŭ triterma) konjekto de Goldbach, kiu dum pli ol 250 jaroj rezistis solvon. Tiu atingo helpis gajni por li la Humboldt-profesorecon, unu el kelkaj postenoj en Germanio rezervitaj al pintaj fakuloj sur diversaj sciencaj kampoj, kun granda esplorbuĝeto.

D-ro Helfgott eklernis Esperanton en 1997 pro scienca scivolo. Laŭ lia propra klarigo, renkontinte la koncepton de lingva kapitalo en kurso pri lingvistika antropologio, “mi subite pensis: kio estus la efiko de lingvo, kiun preskaŭ ĉiu povus lerni kun relativa facileco en malmulte da tempo?” Aŭdinte pri Esperanto, li ekserĉis en la tiama Interreto kaj kun granda suprizo trovis pli ol cent mil paĝojn pri la lingvo, inkluzive de senpaga kurso. “En la sekvintaj jaroj, mi trovis novajn amikojn, legis multajn interesajn tekstojn ─ unu el miaj preferataj estis volumo de hungara literaturo tradukita en Esperanton ─ faris mian unuan vojaĝon en Eŭropo kaj travivis home riĉigajn spertojn. Ankoraŭ hodiaŭ, mi sentas grandan plezuron kiam mi renkontas alian esperantiston ─ io, kio okazas en neatenditaj lokoj kaj momentoj en mia profesia vivo.”

Giorgio Novello

Giorgio Novello (nask. 1960.06.24, Venecio, Italio) estas nuntempe la ambasadoro de Italio ĉe la registaroj de Norvegio kaj Islando. Post studado pri juro en la Universitato de Padovo, li eklaboris en la itala diplomatia servo en 1986, dum 15 jaroj deĵorante en Romo, Niĝerio, Britio kaj Germanio. Dum tiu tempo li krome studis en Parizo kaj Londono, kaj ricevis diplomon pri ekonomiko ĉe la Universitato de Londono en 1994. De 2002 ĝis 2006 li laboris kiel Unua Konsilisto de la Konstanta Misio de Italio ĉe la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, en Vieno. En 2004 li ricevis la titolon de Oficisto de la Ordeno pro Merito de la Itala Respubliko, kaj samjare magistriĝis pri ekonomia historio ĉe la Londona Altlernejo pri Ekonomiko.

Ekde 2006, Novello deĵoris ĉe la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj en Romo, kiel fakestro pri Internaciaj Financaj Institucioj, kaj ekde 2008 kiel konsilisto al la Ministro pri Ekonomia Disvolviĝo. Dum tiu periodo li ankaŭ gvidis kursojn pri internaciaj rilatoj ĉe la Universitato de Triesto, en kiuj estis i.a. Esperanto. “Plenipotenta ministro” (plenrajta ŝtata reprezentanto) ekde 2009, li ricevis la postenon de ambasadoro en 2013. Liaj diplomatiaj talentoj, apogitaj de vasta klero pri juro, literaturo, ekonomio kaj historio, estis agnoskitaj de la franca registaro per la titolo Kavaliro de la Nacia Ordeno pro Merito (2013), kaj de la norvega registaro per la Granda Kruco de la Reĝa Norvega Ordeno pro Merito (2016).

Ambasadoro Novello eklernis Esperanton en 1974 “dank’ al mirinda libro de Alessandro Bausani pri planlingvoj”, kaj aliĝis al la Esperanta Grupo de Padovo. Li trairis E-ekzamenojn en Venecio, 1976, kaj Londono, 1993, kie li ankaŭ aktivis en la loka movado. De 2004 ĝis 2006 li estis vic-reprezentanto de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Vieno. Interesata pri politikaj aspektoj de interlingvistiko kaj lingvplanado, li estas ano de la germana Gesellschaft für Interlingvistik (GIL) de 2006, verkis kelkajn eseojn pri Esperanto kaj interlingvistiko en italaj revuoj kaj prelegis diversloke pri Esperanto, inkluzive ĉe la Universitato de Parmo, 2015.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №695.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi