Nova honora membro de UEA: Nguyễn Xuân Thu

Nguyễn Xuân Thu (nask. 1932-08-23). Profesie farmaciisto, esperantistiĝis en 1957. Estis ĝenerala sekretario de Vjetnama Esperanto-Asocio de 2004 ĝis 2010. Membro de la centra komitato de VEA kaj estro de la trejna komisiono. Elstare kontribuis al la instruado de Esperanto kaj trejnado de instruistoj. Lingve kontrolis la vjetnamajn versiojn de “Zagreba Metodo” (2006) kaj “Esperanto per rekta metodo” de S. Marĉek (2008). Membro de la Internacia Rajtigita Ekzamenantaro de UEA/ILEI ekde 2006. Ĉefdelegito de UEA de 2003 ĝis 2011.

Kiel ĝenerala sekretario de VEA gvidis la laborojn por inviti la 97an UKon (2012) al Vjetnamio kaj poste estis ĝia LKK-ano pri informado kaj gazetara servo; kunlabore kun edukado.net, aŭtoris belan plurlecionan preparkurson pri sia lando. Kiel longtempa instruisto de Esperanto en la Fremdlingva Universitato de Hanojo li ankaŭ trejnis gejunulojn por labori kiel helpantoj dum la 97a UK kaj la 68a IJK, same kiel li pli frue faris por la 63-a IJK (2007). Al la programo de la UK li kontribuis per prelegoj en la Esperantologia Konferenco kaj la Tago de Vjetnamio.

Lia ĉefverko estas “Granda Esperanto-Vjetnama Vortaro” (2016), kun 10 652 kapvortoj. Krome li tradukis kaj redaktis la Esperanto-version de “Taglibro de Dang Thuy Tram” (2011). Jam frue li aktive ekuzis Facebook k.a. eblojn de Interreto, i.a. kiel kunlaboranto de edukado.net kaj redaktanto de la retejo de VEA (http//e.vea.vn). Ekde 2013 Nguyễn Xuân Thu estas membro de la Akademio de Esperanto kaj gvidanto de ĝia komisiono pri homaj nomoj.

Fonto: Gazetara Komuniko de UEA, 2017, №694.

Foto de RG72 el Vikipedia Komunaĵo

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

1 respondo al Nova honora membro de UEA: Nguyễn Xuân Thu1

  1. Grigorii Arosev diras:

    Mi deziras al la nova honora membro multajn prosperajn jarojn, tamen estas iom ironie, ke en la komisiono pri la homaj nomoj de AdE membras esperantisto kun la absolute neprononcebla nomo. Kiel oni vocxdiru Nguyễn Xuân Thu?! Mi parolas 4 lingvojn + Esperanton kaj mia supozo estas [ngujen ksuan tu], sed evidente estas io alia.
    Benata estu la nomo de Rikardo Ŝulco!

Respondi