TEJO memstara

Michael Boris MandirolaVidpunkto

En la rubriko “Vidpunkto” de la monata bitgazeto La Ondo de Esperanto pri la nuna stato kaj estonteco de Esperanto parolas konataj aktivuloj, kies opinioj ne estas tute identaj kun la tezoj de la Strategia Plano de UEA. En la julia Ondo al la rubriko “Vidpunkto” kontribuis la prezidanto de TEJO Michael Boris Mandirola.

Jure TEJO estis fondita kiel aparta organizo en 1989, kaj en 2007 ĝi estis registrita en la komerca ĉambro kun parta jura personeco. Tiam TEJO jure ekzistis memstare, nepra kondiĉo por, ekzemple, ricevi eŭropajn subvenciojn. Tamen la Regularo pri TEJO asertis ke TEJO ne havas juran personecon, kaj la Statuto de UEA difinis, ke TEJO estas integra parto de UEA. Estis gravaj malkongruoj kaj necesis ilin korekti. Tiuj malkongruoj fakte jam perdigis al TEJO subvenciojn (kelkdekmilojn da eŭroj) plurfoje en ĝia historio.

En 2013 la Komitato de UEA starigis laborgrupon pri la jura situacio de TEJO por restrukturigi la rilatojn kongrue kun la bezonoj de TEJO pri subvencioj kaj eksteraj rilatoj, sen fakte disigi la du organizojn. En la sekvaj jaroj tiu laborgrupo, la Estraroj (kaj aparte la prezidantoj) kaj la Komitatoj havis diversajn okazojn debati la malnetojn pri la Statuto de TEJO kaj la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO ĝis ilia vastplejmulta aprobo en julio 2016.

Laŭ tiu kadro TEJO restas la junulara sekcio de UEA, la individuaj kaj aligitaj membroj de TEJO restas la junaj individuaj kaj aligitaj membroj de UEA, la sidejo restas komuna en la Centra Oficejo kaj la rilatoj inter la du organizoj ŝanĝeblas nur per konsento de ambaŭ flankoj. Krome laŭ la Regularo pri Kunlaboro, UEA daŭre devus subteni TEJOn per diversaj administraj kaj financaj servoj kaj siaflanke UEA gardas plejparton de la membrokotizoj de la junaj membroj.

Tiu reformo estis la okazo ankaŭ en TEJO de aliaj gravaj ŝanĝoj, ekzemple la altigo de la TEJO-aĝlimo de 29 al 35 jaroj kaj la enkonduko de senpaga membrokategorio Junaj Amikoj de Esperanto.

La novaĵo estas ke la Statuto de TEJO estis notarie plenumita kaj tiel la organizo akiris plenan juran personecon. Tio signifas ke TEJO rajtas posedi registritajn havaĵojn, ekzemple ĝi nun ekhavis propran bankkonton.

La premisoj inter TEJO kaj UEA estis tre bonaj, ja dum lastaj jaroj ni spertis konkretan kunlaboron en multaj kampoj kaj sukcesan dialogadon kiu portis al la ĝisnuna situacio. Krome, kvankam pluraj kernaj aktivuloj de TEJO havis dekomence egajn zorgojn pri la elekto de Poór Veronika al la rolo de Ĝenerala Direktoro de UEA (ĜD), plejparto de la TEJO-aktivularo tre entuziasmis kaj esperoplenis je la ŝanĝo en la posteno.

Bedaŭrinde ene de kelkaj monatoj la situacio kun la ĜD draste malevoluis, esence pro la malsama kompreno de la rolo, kiun la Direktoro kaj la TEJO-Estraro havis, nome la pretendo ke la ĜD estas supera al la estraranoj: tion la UEA-Estraro akceptas, la TEJO-Estraro ne. Tio konkretiĝis en la malsukcesoj difini la rolon kaj la respondecojn de la ĜD en TEJO.

Je la malkonsentoj kun la TEJO-Estraro ŝi regule sin turnis al la prezidanto de UEA, petante lian intervenon por defendi ŝiajn poziciojn. Tio bedaŭrinde iel fendis la rilaton inter Mark Fettes kaj TEJO, kio ĝis pasinta jaro estis fortika akso de la kunlaboro. Menciindas cetere ke tiujn malkonsentojn la ĜD regule esprimis per lamentoj, minacoj pri forlaso de la posteno kaj obsedo pri aserto de sia propra aŭtoritateco. Pripensindas, ĉu tia sinteno estas adekvata por ĉeffunkciulo de internacia organizo.

Kun la absoluta subteno de la UEA-prezidanto, la ĜD ne mankigis sian malhelpon per pretekstaj blokadoj kaj prokrastoj. Dum pasintaj monatoj malrespekto de la Regularo pri Kunlaboro flanke de UEA iĝis fakte la normo, tiel ke TEJO, ekzemple, ne havis aliron al sia kontaro, al sia membraro, ne havis eblon mempagi, dum la CO efektivigis la pagojn kun monatoj da malfruo kaŭzante reputaciajn problemojn al TEJO. Kompleta listo de la problemoj bezonus artikolserion. Nur junie pluraj aferoj finfine malblokiĝis sed bedaŭrinde restas sufiĉe multaj kunlaboraj problemoj.

TEJO certe ne volas militi kun UEA kaj tre deziras konstrui taŭgan kunlaborkadron kiu povu disvolviĝi sendepende je unuopulo kun kiu estas problema rilato.

Konklude: ni memoru ke la problemoj ne ŝuldiĝas al la ŝanĝoj en la jura statuso; tiuj ŝanĝoj nur helpas TEJOn travivi la malfacilan momenton en la rilatoj kun UEA.

Michael Boris Mandirola
Prezidanto de TEJO

Ĉi tiu artikolo aperis en la julia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №7.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/07/tejo-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to TEJO memstara

  1. Emanuelo diras:

    Domine Silfer, altera pars opportunitatem eloquendi habet, hic et alibi (e.g. in Libera Folio). Eloquatur, si potest.

    Spero fore ut conventus universalis linguae Esperanticae pacem afferat causae nostrae.

  2. Michael Boris MANDIROLA diras:

    La rilatoj inter TEJO kaj UEA estas difinitaj de Regularo pri Kunlaboro aprobita dum pasintjara julio, vi tie povas legi la tekston: http://tejo.org/dokumentoj/regularo-kunlaboro-uea-tejo/
    Kiel vi povas legi en ĝi, UEA kaj TEJO havas komunan membrecon kaj UEA gardas plejparton de la kotizoj. Do vi povas en la regularo legi ke “Rekompence pro la enspezoj per la junularaj kotizoj, UEA ne fakturas al TEJO la servojn kiujn la Centra Oficejo liveras laŭ ĉi tiu regularo, kun escepto de elspezoj pro afranko, telekomunikoj kaj fotokopiado.” kaj pli sube ke “TEJO ricevas laŭpete la konsilojn kaj kunlaboron de la Ĝenerala Direktoro kaj de aliaj oficistoj de UEA. ”

    TEJO tamen ankaŭ havas siajn proprajn oficistojn kiuj laboras rete ekster la CO (momente unu plentempe, tri duontempe kaj unu kvarontempe).
    TEJO ankaŭ havas en la Centra Oficejo 4 plentempajn volontulojn kiuj unu tagon semajne laboras por UEA kaj por kies loĝado TEJO pagas luon al UEA.

    Mi mem estis en la komisiono kiu intervjuis la kandidatojn por la nova Ĝenerala Direktoro kaj, kvankam mi klare esprimis ke tio ne estis la oficiala pozicio de TEJO, mi persone subtenis la elekton de Poór Veronika kiel ĜD. Tio tre verŝajne estis grava eraro kaj mi tion agnoskas, male ol la nuna prezidanto de UEA kiu momente rolas kiel ŝia fulmoŝirmilo.

  3. Jovana diras:

    Mandirola asertas ke “Krome, kvankam pluraj kernaj aktivuloj de TEJO havis dekomence egajn zorgojn pri la elekto de Poór Veronika al la rolo de Ĝenerala Direktoro de UEA (ĜD), plejparto de la TEJO-aktivularo tre entuziasmis kaj esperoplenis je la ŝanĝo en la posteno.” Eble li volas informi nin, kie li situis dum la procezo elekti la novan Ĝeneralan Direktoron.
    Eble li volos informi la publikon, ĉu la sendependa TEJO havas siajn proprajn dungitojn, aŭ la organizaĵo daŭre uzas la servojn de la tro ŝarĝitaj dungitoj de UEA. Kaj se ĝi uzas la UEA-dungitojn, ĉu ĝi pagas por tio?

    Mandirola ŝajnas riproĉi al la la prezidanto de UEA, ke tiu ĉi subtenas la Ĝeneralan Direktoron. Nu, ĉu ne estas normale ke li faru tion? Li elektis nekompetentan personon (same kiel li faris – pli ol unu fojon – rilate al la redaktoro de la revuo Esperanto), sekve li devas defendi ŝin. Alie, li agnoskus ke li fuŝis. Kaj agnosko de propra fuŝo ne troviĝas inter la taskoj de la nuna prezidanto de UEA.

  4. Giorgio Silfer diras:

    Audietur et altera pars.

Respondi