La julia Ondo aperis

La Ondo de EsperantoHodiaŭ, la 1an de julio en la elŝutejo de La Ondo de Esperanto aperis la julia numero de ĉi tiu internacia bitgazeto, legebla laŭ la normoj ePub kaj pdf. Ĝi enhavas pli ol 40 tekstojn sur sume 68 paĝoj. La abonantoj estas bonvenaj por elŝuti ĝin. Se vi forgesis vian “nomon” kaj/aŭ “pasvorton”, bonvolu skribi al la redakcio rete sezonoj@yahoo.com, kaj ni respondos al vi.

Komenciĝis la Kongresa Sezono en Esperantujo. Tradicie, la sekva Ondo estos duobla (aŭgusta-septembra) kaj ĝi aperos post du monatoj, la 1an de septembro kun raportoj pri la 102a UK en Seulo kaj pri aliaj kongresoj kaj renkontiĝoj.

Sube estas la enhavtabelo de la julia Ondo.

Bazaj informoj pri La Ondo de Esperanto 2
En tiu ĉi numero 3

Temo 5
Vytenis Andriukaitis. Zamenhof – antaŭulo de homaj rajtoj 6

Eventoj 9

Alois Eder. Politikisto kaj diplomatoj en la komuna kongreso de EEU kaj GEA 10
Zlatko Tišljar. EEU aktivis en Freiburg 12
José Antonio del Barrio. Hispana Kongreso kun rimarkinda ĵurnalista eĥo 13
Ann-Louise Åkerlund. Sveda kongreso en historia urbeto 15
Laurent Vignaud. Fervojistoj kongresis en Colmar 16
Fabrício Valle. La 52a kongreso en Brazilo: Granda potencialo, sed ankaŭ grandaj problemoj 17
Simin Emrani. Irano: Prelegoplena kongreso 18
Tim Owen. Pensoj post la Kunkongreso en Edinburgo 19
Jozef Reinvart. Poliglotoj de la tuta mondo unuafoje en Bratislavo 21
Katalin Kováts. KER-ekzamenoj dum kvin sinsekvaj semajnfinoj 22
Svetlana Smetanina, Irina Gonĉarova. KER-ekzameno: La oka sesio en Moskvo 24
Ronald Schindler. Ponta Festo 2017 25
Simatani Takesi. Esperanto en solidareco de mond-civitanoj 26
Albert Stalin Garrido. Vigla Filipina junularo 26
Raffaele Del Re. La 5a Roma Festivaleto 27
UEA havos novajn oficejojn en Afriko 27
Petro Chrdle. La Homo Kontraŭ Babelo 28
Vytautas Šilas. Ekspozicio de Esperantaj insignoj 29
Osmo Buller iĝis prezidanto de Taivalkoski: Intervjuo 31
ESF nomis novan Ĉefdirektoron 32
Tobiasz Kaźmierski. Poznano atendas vin 33
Koncize (9 informoj) 34

Tribuno 35

Dennis Keefe. FAFO-Merkatiko kaj ĝia limigita apliko al la Esperanto-Movadoj 36
Michael Boris Mandirola. TEJO memstara 41
Jubileoj kaj memordatoj en julio 2017 43

Urboj de Ruslando 44
Stanislav Belov. Tjumeno, komforta parto de Siberio 45

Kulturo 49

Valentin Melnikov jubileas 50
Poemoj de Valentin Melnikov 51
El tradukoj de Valentin Melnikov 55
Jukka Pietiläinen. Serĉi kaj trovi amon inter ruinoj (Recenzo: Trevor Steele. Amo inter ruinoj) 59
Nikolao Gudskov. Homrajta breviero (Recenzo: Fundamento de la homaj rajtoj) 60
Fabrício Valle. Novaj decidoj pri Heroldo de Esperanto 61
Halina Gorecka. Literatura konkurso Liro-2017 62
Gazetoj ricevitaj en junio 62

Mozaiko 63

Pri kiu temas? 64
Valentin Melnikov. Versportreto (10) 64
Respondoj 64
Halina Gorecka, Aleksander Korĵenkov. Dankon! 64
István Ertl. Spritaj splitoj kaj preskeraroj 65

Kiel aboni La Ondon 66

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo. Legosigni la fiksligilon.

Respondi