Urboj de Ruslando: Jaroslavlo – la ursa angulo

Jaroslavlo

Jaroslavlo (ruse: Ярославль, Jaroslávlj) estas granda urbo (ĉ. 600 000 loĝantoj) je 280 km nord-oriente de Moskvo. Ĝi famas unue pro tio, ke inter ĉiuj Volgaj urboj ĝi estas la plej bela – kaj loĝantoj de neniu alia Volga urbo protestas kontraŭ tiu aserto! Due, ĝi ĉiam famis kiel urbo tre pura kaj bone zorgita. Kaj trie, ĝi estas la sola urbo de Rusio, kiu plene (nu, bone, ne plene, sed ja ties tuta malnova parto) estas inkluzivita en la listo de la monda kultura heredaĵo de Unesko. Jes ja, ĝi havas longan kaj gloran historion. Sed komence ĝi havis alian nomon: Ursa Angulo.

En la rusa lingvo ekzistas esprimo “ursa angulo”, kiu signifas malproksiman lokon, kie loĝas precipe ne homoj, sed ursoj… Sed iam, antaŭ mil jaroj, ĉi tiel nomiĝis urbeto de la finna tribo merja, troviĝinta ĉe la enfluo de la rivero Kotoroslj (Которосль) al Volgo. Tie la paganoj adoris kiel totemon la urson kaj tenis en speciala stalo la sanktan beston. La loko havis strategian signifon – Kotoroslj estis la natura vojo, kiu kunligis la antikvan centron de la regiono, Rostovon, kun la gravega rivero, kaj tiuj paganoj fojfoje rabis ŝip-karavanojn.

JaroslavloLa princo Jaroslavo (estonta granda Kieva, t. e. tutrusia, princo, ricevinta la kromnomon “la Sagaca”), reginta tiam en Rostovo, venis al la urbeto de paganoj kaj ne nur venkis ilin, sed – plej grave! – mortigis ilian sanktan toteman ursinon… Kaj sur tiu loko li fondis sian propran urbon-fortikaĵon, kiun li nomis, kompreneble, honore al si mem. Ĉi tiu evento okazis iam inter 1005 kaj 1024, sed oficiale kiel la fondojaro estas akceptita 1010, kaj en 2010 oni solene, kiel tutlandan eventon, festis la miljariĝon de Jaroslavlo. Cetere, la venko de la kristana princo ne signifis tujan venkon de kristanismo – la kroniko diras, ke en 1071 du paganaj pastroj el Jaroslavlo ekgvidis kruele subpremitan kontraŭkristanan ribelon. Sed la urso kun halebardo poste (paradokse!) fariĝis la blazono de Jaroslavlo (kaj la ĉeesto de urso sur la urba blazono parencigas Jaroslavlon kun tiaj urboj, kiaj Madrido kaj Berlino). Kaj en la muzeo-rezervejo ekde 1988 loĝas enkaĝe la viva urba simbolo – ursino Manjo. Do, iom el la pagana ursa kulto en Jaroslavlo transvivis mil jarojn…

Komence de la 13a jarcento en la urbo ekregis propra apanaĝa princo, aperis du monaĥejoj kaj la unuaj brikaj preĝejoj, sed en 1238 ĝi estis detruita rezulte de la mongola invado. Ankoraŭfoje Jaroslavlo estis detruita post ribelo de loĝantoj en 1257 jaro. Tamen la urbo plu ekzistis kiel la centro de malgranda princlando ĝis 1463, kiam ĝi definitive eniris la formiĝantan Moskvan Regnon. En la 16a jarcento komenciĝis la komerca disfloro de la urbo, kiu troviĝis sur kruciĝo de la vojoj: de Moskvo al la norda havenurbo Arĥangelsk, kun la Volga rivervojo de oriento al okcidento.

Dum la Granda Malordo (1598–1613) la urbo estis kelkfoje sieĝata; fine ĝi ludis gravan rolon en la koncentriĝo de fortoj de la unua rusa milico en 1611 (fiaskinta), kaj de la dua milico sub la gvido de Kosmo Minin kaj Demetrio Poĵarskij por liberigo de Moskvo de la pollandaj taĉmentoj. En aprilo-junio 1612 Jaroslavlo ludis rolon de la rusia ĉefurbo; tie estis emisiata arĝenta mono, necesa por la bezonoj de la milico.

La 17a jarcento fariĝis periodo de la plej granda disfloro de la urbo. Tiam ĝi estis la dua post Moskvo laŭ la grandeco en la lando (nun – nur la 25a), triono el la cento de la plej riĉaj negocistoj loĝis tie. Sufiĉas diri, ke dum la 17a jarcento en la urbo estis konstruitaj 60 grandaj preĝejoj – cetere, poste oni preskaŭ ne plu konstruis la novajn, ĉar la konstruitaj jam sufiĉis! Jaroslavlaj arkitektoj kaj pentristoj ellaboris sian propran artan stilon, oni invitadis ilin labori al multaj aliaj lokoj, ankaŭ al la ĉefurbo. Unu el karakterizaj trajtoj de la Jaroslavla arkitekturo estas abunda uzado de multkoloraj majolikaj tabuletoj, frisoj kaj grandaj dekoraj detaloj – ekzemple, la fenestrornamo de la preĝejo de Johano la Orbuŝa altas je 8 metroj. Unu el la plej mirindaj preĝejoj de tiu epoko – de Johano la Baptisto – nuntempe ornamas la 1000-rublan monbileton. Bedaŭrinde sur tiu bildo oni ne povas vidi belegajn freskojn de Dmitrij Pleĥanov, kiuj troviĝas interne…

Jaroslavlo

En la 18a jarcento la graveco de Jaroslavlo malpliiĝis pro la falo de la komerco tra Arĥangelsk, sed ekaperis industriaj entreprenoj – komence manufakturoj, poste fabrikoj. Ĝi plu estis grava kultura centro: en 1750 la aktoro Fjodor Volkov fondis la unuan en Rusio profesian teatron. Post du jaroj la imperiestrino Elizabeta invitis lin al Peterburgo, sed Jaroslavlo ĉiam restis unu el la teatraj ĉefurboj de la lando. Nun en la teatro, kiu portas la nomon Volkov (la nuna domo estis konstruita en 1911) okazas, interalie, internaciaj teatraj festivaloj. Ekfunkciis studejoj, inter ili en 1747 la Eklezia Seminario – la pastra lernejo (en 1893-99 en ĝi studis Ivan Ŝirjajev-Malfeliĉulo – Esperanto-verkisto, iniciatinto de la Enciklopedio de Esperanto). En 1786 en Jaroslavlo aperis la unua provinca revuo Ermita Poŝeĥonjano. En 1778 la urbo ricevis ĝeneralan planon, konforme al kiu ĝi plu rekonstruiĝis laŭ duoncirkla-radiusa skemo, centro de kiu fariĝis la preĝejo de Profeto Elio, videbla en perspektivo de pluraj stratoj – ĉi tiu sistemo ekzistas ĝis nun. En 1788 jaro en la biblioteko de la likvidita monaĥejo de la Savanto estis trovita la unika manuskripto de la elstara rusa mezepoka poemo “Parolo pri la militiro Igora”.

Jaroslavlo

En la 19a jarcento la urbo plu beliĝis danke al konstruado de domoj laŭ la klasikisma stilo, aranĝo de urbaj ĝardenoj kaj promenejoj. La verda promenejo super Volgo, konstruita en la 1820aj jaroj, ĝis nun estas la plej bela el ĉiuj similaj promenejoj en Rusio. En Jaroslavlo plu kreskas industriaj entreprenoj, kion akcelis fervojo, liginta en 1870 la urbon kun Moskvo kaj aliaj gravaj lokoj. En 1900 diversajn partojn de la urbo ligis linioj de la elektra tramo. Aperis pluraj gimnazioj kaj supera lernejo (Jura Liceo de Demidov, fondita en 1803, kaj en 1868 egaligita al universitato)… La kulturan gravecon de la urbo plifortigas la fakto, ke apud ĝi, en la bieno Karabiĥa loĝis kaj verkis la granda rusa poeto Nikolaj Nekrasov (1821-1878). Nun oni tie organizas ĉiujarajn poeziajn festojn.

En la 20a jarcento Jaroslavlo plu evoluis samtempe kiel industria kaj kultura centro. En la Sovetia epoko oni ekkonstruis plurajn fabrikojn kaj uzinojn, inter kiuj nepre menciindas la unua en la mondo fabriko de sintezita kaŭĉuko (1932) kaj surbaze de ĝi – la plej grava en USSR fabriko de pneŭmatikoj. En la Pneŭmatika fabriko meze de la 1950aj jaroj laboris la juna jaroslavlanino Valentina Tereŝkova – la unua virino, fluginta en 1963 en la kosmon. La urbo estas grava centro de maŝinkonstrua industrio. Tutlandan signifon havas la Jaroslavla motora uzino, fondita ankoraŭ en 1916, sed plene disvolviĝinta en 1930aj jaroj kiel unu el la plej gravaj en USSR produktejoj de grandaj kamionoj (krom kiuj estis produktataj ankaŭ busoj, trolebusoj, kaj dum la dua mondmilito – artileriaj tiraŭtoj ktp.). En 1951-58 la uzino transiris al produktado de dizelaj motoroj, kiujn uzas aŭtouzinoj de Rusio, Belorusio kaj Ukrainio. En la urbo funkcias naŭ universitatoj kaj aliaj superaj lernejoj, inter kiuj la Jaroslavla Ŝtata Universitato P. G. Demidov, Pedagogia Universitato K. D. Uŝinskij, Jaroslavla Teatra Instituto kaj ankaŭ la jam menciita Eklezia Seminario.

Jaroslavlo

Malgraŭ la granda industriigo de la urbo, la nova konstruado ne tro ĝenis la malnovan parton de la urbo (kvankam estis detruita la katedralo, restarigita en 2006-10 danke al la negocisto kaj mecenato Viktor Tyryŝkin, kaj ankoraŭ kelkaj historiaj objektoj), plejparto bone konserviĝis kaj estis zorge restaŭrita; la arkitektoj eĉ ofte sukcesis konstrui ion novan tiel, ke ĝi harmoniu kun la ekzistanta bildo de la malnova Jaroslavlo – tial ĝia aspekto revenigas nin al la etoso de la 17-19aj jarcentoj. Ekzemple, la nova administra domo de 1960-aj jaroj tute organike eniris la ensemblon de la ĉefa urba placo. Tial Unesko en 2005 akceptis la urbon kiel objekton de la monda heredaĵo.

JaroslavloKion endas viziti en Jaroslavlo? Tio dependas de la daŭro de la vizito. Sed nepras promeni super la Volga bordo de la riverhaveno ĝis la enfluo de Kotoroslj – survoje, krom arkitekturaj vidindaĵoj, troviĝas ekspozicioj de la Jaroslavla arta muzeo en la metropolita (17a jc.) kaj guberniestra (19a jc.) palacoj, kaj viziti la Jaroslavlan muzeon-rezervejon en la konstruaĵoj de la eksa monaĥejo de Savanto (16-19aj jc.) kun ties riĉaj artaj, historiaj, natursciencaj kaj literaturaj ekspozicioj. Tie eblas ankaŭ saluti la jam 28-jaraĝan ursinon Manjo (vidu la apudan foton)! Nepre vizitindas la 17-jarcentaj preĝejoj de Profeto Elio kaj Johano la Baptisto kun la famaj freskoj de Gurij Nikitin kaj Dmitrij Pleĥanov. Pia ortodoksulo, certe, volus viziti la Tolgan monaĥinejon kun ties abundaj sanktaĵoj (ankaŭ por laikoj ĝi vizitindas, ĉar estas tre bela), kaj ŝatantoj de la rusa literaturo – muzeon-bienon de Nekrasov en Karabiĥo (du lastaj lokoj troviĝas ĉe la rando aŭ iom ekster la urbo). Krom tio, en la urbo ekzistas dekoj de aliaj interesaj objektoj, interalie, tre bona moderna pejzaĝa zoologia ĝardeno.

La partoprenantoj de ĉi-jaraj Rusiaj Esperanto-Tagoj, dediĉitaj al la 140-jariĝo de Ivan Ŝirjajev (02.-10.08.2017) kaj okazontaj en Jaroslavla provinco, en la urbeto Poŝeĥonjo, nepre havos la eblecon ekskursi en Jaroslavlo kaj admiri ties vidindaĵojn.

Nikolao Gudskov

Pli frue aperis:

Halina Gorecka: Smolensk, heroa urbo sur sep montetoj (La Ondo de Esperanto, 2015, №1)
Stanislav Belov: Tobolsko, la unua ĉefurbo de Siberio (La Ondo de Esperanto, 2015, №4–5)
Nikolao Gudskov: Rostovo la Granda (La Ondo de Esperanto, 2015, №7)
Vjaĉeslav Ivanov: Vladikavkaz, iama ĉefurbo de Kaŭkazio (La Ondo de Esperanto, 2015, №10)
Halina Gorecka: Irkutsk, la koro de la Orienta Siberio (La Ondo de Esperanto, 2016, №1)
Aleksandr Mitin: Niĵni-Novgorodo (La Ondo de Esperanto, 2016, №4-5)
Anatolo Sidorov: Siktivkaro, la ĉefurbo de Komio (La Ondo de Esperanto, 2016, №8-9)
Halina Gorecka: Jessentuki (La Ondo de Esperanto, 2016, №11-12)

Ĉi tiu artikolo aperis en la februara numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №2.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/07/tejo-10

La Ondo de Esperanto

Alklaku la supran bildon por vidi la abonmanierojn.

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Historio, Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi