Hispana Kongreso kun rimarkinda ĵurnalista eĥo

Hispanio

La novinaŭgurita placeto “Esperanto” (Foto: Carlos Pesquera)

Inter la 23a kaj 25a de junio disvolviĝis en Teruelo (Teruel, suda Aragono) la 76a Hispana Kongreso de Esperanto. Fakte, la kongresaj aktivaĵoj daŭris multe pli longe: jam dum tuta semajno, ekde la 19a, okazis en Teruelo diversaj aktivadoj por la loka loĝantaro kaj poste por la plej fruiĝantaj vizitantoj, kaj samtempe aliaj prezentadoj estis organizitaj en Madrido kaj la regiona ĉefurbo Zaragozo. Post la fino de la kongreso la restantaj kongresanoj povis labori per du seminarioj: unu por aktivuloj kunlabore kun UEA laŭ la modelo de la Aktivula Maturiĝo, kaj alia organizita de TEJO kun HEJS, la junulara sekcio de Hispana Esperanto-Federacio (HEF), por la projekto ECY, subvenciata de la Eŭropa Unio.

La Kongreson partoprenis 150 homoj el pli ol 20 landoj.

Kiel ni anoncis en la aprila numero de La Ondo de Esperanto, Teruelo estas la plej malgranda provinca ĉefurbo de Hispanio; ĝi varme akceptis la okazigon de la Kongreso, des pli ke dum tiu ĉi jaro oni kunmemoras la 800an datrevenon de la plej fama ama legendo en Hispanio, tiu pri la Geamantoj de Teruelo. En ties celebrado la urbestraro inkludis nian kongreson. Krome, la loka estraro akceptis doni la nomon Esperanto al placeto situanta fronte al la loko, kie komenciĝis la kursoj de la lingvo en la urbo; formalan malfermon de la ŝildo kun la nomo ĉeestis la skabeno pri kulturo. Ankaŭ la regiona registaro montris apogon, interalie, per partopreno de la Ĝenerala Direktoro pri Kulturo kaj Heredaĵo en la publika prezentado okazinta en Madrido.

<…>

<…>

<…>

José Antonio del Barrio

Ĝi estas komenco de la artikolo, publikigita en la julia numero de La Ondo de Esperanto. La plenan tekston povas legi nur la abonantoj de La Ondo, aperanta ĉiumonate laŭ la normoj “pdf” kaj “ePub”.

La Ondo de Esperanto estas abonebla por la tuta jaro 2017 kontraŭ nur 15 eŭroj.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi