Astrobiologio kaj la perspektivo de vivo ekstertera

Wandel

1. Enkonduko

La relative nova scienco astrobiologio, kiu esploras la eblecojn por evoluo de vivo en la spaco, ekevoluis en la 1990aj jaroj, kiam oni malkovris la unuajn eksterplanedojn (planedoj en aliaj, foraj sunsistemoj) kaj la Marsan meteoriton kun ebla fosilio de ĉelo. Intertempe, post pluraj esplormisioj, astronomoj kaj astrobiologoj malpli optimismas pri vivo en nia propra sunsistemo, kaj pli pri vivo en foraj eksterplanedoj.

La demando ĉu ekzistas vivo – aŭ eble eĉ civilizacioj – ie en la spaco, estas malnova, sed en la moderna epoko la scienco iom post iom havigas al ĝi respondojn malpli fantaziajn kaj pli bazitajn sur sciencaj esploroj kaj faktoj. En la lastaj jaroj aperis novaj esploroj, kiuj povas plibonigi la ŝancojn trovi vivon eksterteran. En nia sunsistemo estis trovitaj signoj de likva akvo sur la planedo Marso. En aliaj sunsistemoj verŝajne troviĝas planedoj kun vivo (almenaŭ primitiva) eĉ ĉe relative proksimaj steloj, je distanco de nur dekoj da lumjaroj. La ekscita konkludo estas, ke troviĝas probable milionoj ĝis miliardoj da planedoj kun simpla vivo en la Lakta Vojo. En la lastaj jaroj oni malkovris milojn da eksterplanedoj, pluraj el ili similas al Tero.

Lastatempe okazis pluraj specifaj malkovroj, kiuj ekcitis ne nur la astrobiologian kaj astronoman komunumojn, sed estis vaste raportitaj ankaŭ en popularaj amaskomunikiloj:

• En majo 2016 NASA anoncis la kompletigon de la misio de la spacteleskopo Kepler [16], kiu dum kvin jaroj malkovis ĉ. 5000 planedojn en foraj sunsistemoj.

• La 24an de aŭgusto 2016 estis anoncita la malkovro de Ter-simila planedo en la vivo-zono ĉirkaŭ nia plej apuda stela najbaro, Proksima Kentaŭro [latine: Proxima Centauri]. [13]

• La 22an de februaro 2017 estis anoncita la malkovro de planeda sistemo ĉirkaŭ la eta ruĝa stelo Trappist-1 [17], 39 lumjarojn for de ni, kun sep planedoj similaj al la Tero, tri el ili en la vivo-zono, vidu la ĉapitron 3.

• En 2018 NASA planas sendi la spac-teleskopon TESS [14], la sekvanto de la Kepler-teleskopo, kiu serĉos terecajn planedoj apud ĉ. 200,000 steloj (sunsistemoj) en nia kosma najbareco.

2. Romano kun astrobiologio

En 1998, kiam Amri Wandel estis vizitanta profesoro en la Universitato de Los-Anĝeleso (UCLA), oni petis lin prezenti kurson de astrofiziko kaj astrobiologio anstataŭ loka kolego kiu estis en sabata foresto. Reveninte al sia hejma Universitato de Jerusalemo, Wandel “importis” la kurson kaj ekinstruis ĝin en Jerusalemo. La kurso “Astrofiziko kaj vivo en la Universo”, estis la unua astrobiologia kurso en Israelo, kaj ĝi tuj fariĝis ege populara. En 1999 ĝi havis pli ol 200 studentojn, kaj Wandel daŭre instruas ĝin en la Universitato de Jerusalemo, ĉiujare al 100-200 studentoj. Plurfoje li denove instruis ĝin ankaŭ en UCLA.

Poste Wandel komencis verki popularajn kaj poste ankaŭ sciencajn artikolojn pri astrobiologio. Li fariĝis membro de la scienca komisiono pri astrobiologio en Israelo, kaj poste ankaŭ en la astrobiologia sekcio de la Internacia Astronomia Unio.

En decembro 2016 Wandel prelegis en internacia astrobiologia konferenco en Vietnamio [15], pri sia esploro pri la viveblecoj en la nove trovita planedo Proksima Kentaŭro b, kaj kurioze konatiĝis kun kolego en la astrobiologia instituto en Madrido, kiu estis esperantisto.

Wandel

En februaro 2017 unu el la plej grandaj televid-kanaloj РЕН ТВ en Ruslando intervjuis profesoron Wandel por dokumenta filmo pri ekstertera vivo, kaj detale priskribis liajn esplorojn. Laŭ oficialaj taksoj ĉirkaŭ 5 milionoj spektis ĝin [11]. La intervjuo en la ruslingva filmo estas videbla en Youtube, https://youtu.be/rCkBZr6yg14?t=4472, kiu dum du monatoj akiris ĉ. 250,000 spektojn. Estas ankaŭ anglalingva versio de la intervjuo [12].

3. Trappist-1 – la plej promesanta sistemo de ter-similaj planedoj kun ebleco de vivo

TRAPPIST-1 estas planeda sistemo [17], je 39 lumjaroj for de nia sunsistemo, en la konstelacio Akvario. Ĉirkaŭ malgranda ruĝa suno, kies grandeco estas ĉ. dekono de nia suno, (nur 13 oble pli granda ol la Tero), orbitas almenaŭ sep planedoj. La komenca malkovro estis farita de la teleskopo TRAPPIST, angle TRAnsiting Planet and PlanetesImals Small Telescope. Kromaj planedoj estis poste identigitaj uzante TRAPPIST, la Spacan Teleskopon Spitzer kaj aliajn teleskopojn.

La planedoj en la sistemo TRAPPIST-1 transitas sian sunon, kio signifas, ke ili pasas inter ni kaj la suno Trappist-1. La planedoj estis malkovritaj danke al la regula kaj ripetiĝanta parta eklipso, alivorte, la ombro, kiun ili ĵetis dum la transito. Mezurante tiujn transitojn, la astronomoj povis kalkuli la orbitan periodon kaj la grandecon de ĉiuj planedoj, kaj la distancojn de la planedoj de la suno Trappist-1.

Oni trovis, ke la planedoj havas grandecojn kaj masojn kompareblajn al tiuj de Tero. Ĉar ni scias la distancon de la planedoj de ilia stelo kaj la temperaturon de la stelo, ni povas dedukti ke ili ricevas kvanton da lumo, similan al tiu ricevita de Tero, Venuso aŭ Marso. Tio, depende de ilia atmosfero, povus ebligi ekziston de likva akvo sur iliaj surfacoj. Kiel ni scias de nia sperto sur Tero, akvo estas baza kondiĉo por vivo.

Dum transito, iom de la stellumo iras tra la atmosfero de la planedo, kaj sekve estas transformita depende de la kemia konsisto de la atmosfero. Tio signifas ke ni povas de malproksime studi la klimatojn de terecaj mondoj ekster nia sunsistemo, sen sendi al ili spacmisiojn! La sistemo TRAPPIST-1 estas nun la plej taŭga je nia dispono por tiu celo. Ĝi provizas al la homaro la unuan ŝancon por malkovri signojn de biologio ekster nia sunsistemo.

Wandel

La sistemo TRAPPIST-1 kompare kun nia sunsistemo

4. Akvo sur Marso

En nia sunsistemo, unu el la malmultaj lokoj, kie sciencistoj provas malkovri vivon, estas la planedo Marso. Robotaj misioj serĉadis signojn de likva akvo sur la Ruĝa Planedo. Jam delonge oni scias, ke frostinta akvo troviĝas sur Marso – en la glaciaj ĉapoj kaj en la tero – sed ĝis tiu ĉi jaro likva akvo ne estis trovita. La observoj kaj esploroj montris, ke verŝajne Marso ja havis likvan akvon antaŭ miliardoj da jaroj, sed ĝi delonge malaperis el la grundo: ĝi frostis aŭ vaporiĝis kaj perdiĝis en la spaco. La nova eltrovo estas fakte krutaj ravinoj kun sekaj restaĵoj de saloj, kiuj aperas dum la marsa somero. La sciencistoj kredas, ke temas pri tre sala akvo, kiu pro la mineraloj solvitaj en ĝi povas resti likva ĝis temperaturoj de 20 gradoj celsiaj sub nulo, kiuj okazas en la varma sezono (la averaĝa temperaturo sur Marso estas ĉ. -50 gradoj). Tiu ekstreme sala akvo ne estas ideala por la Tera vivo, sed eble ekstremofilaj mikroboj povas vivi en tia medio. La serĉado de vivo sur Marso kaj la nova eltrovo de akvo estas traktitaj detale en artikolo, kiun Wandel verkis por Galileo, la plej grava popular-scienca revuo de Israelo [1].

Komence de novembro 2015 NASA publikigis, ke la datumoj de la misio Maven (kiu atingis Marson en 2013) sugestas, kiel la marsa klimato transiris de varma kaj malseka surfaco – eble taŭga por vivo en la frua epoko – al la nuna malvarma, seka planedo, kiel Marso estas hodiaŭ. Maven trovis, ke gaso daŭre eskapas de la marsa atmosfero en la spacon pro la efiko de la suna vento, fluo de ŝargitaj partikloj, plejparte protonoj kaj elektronoj elsendataj de la suna atmosfero je rapideco de miliono da km/h, kiuj daŭre disvastiĝas de la Suno en la spacon. La mezuroj de Maven montris, ke la ordinara suna vento elprenas el la atmosfero po ĉirkaŭ 100 gramojn en sekundo. Tiu erozio de la atmosfero de Marso signife pliiĝas dum sunaj ŝtormoj, kiel tiu okazinta en marto 2015, kaj verŝajne ankaŭ kiam la Suno estis juna kaj pli aktiva. La pli alta vaporiĝo-ritmo dum sunaj ŝtormoj, dum miliardoj da jaroj, iom post iom detruis la marsan atmosferon kaj kaŭzis la ekstreman klimatŝanĝon de Marso, el milde varma malseka planedo en rustiĝantan frostintan dezerton. La sorto de Marso povas trafi ankaŭ aliajn planedojn, sed la Tero ŝajne estas pli imuna pro sia magneta kampo, kiu defleksas la ŝargitajn partiklojn en la suna vento, kaj pro sia pli forta gravito, kiu pli firme retenas la superajn tavolojn de la atmosfero.

5. Ekster-planedoj kaj vivo ekster-tera

Antaŭ dudek jaroj astronomoj unuafoje malkovris planedon ĉirkaŭantan alian sunon ol la nian. Sekve, iom post iom estis trovitaj centoj da tiaj eksterplanedoj (angle: exoplanets), sed ĉefe grandaj gaso-planedoj similaj al Jupitero, kie la kondiĉoj ne estas favoraj por vivo, kiel ni konas ĝin. Ili ankaŭ estis relative proksimaj al siaj sunoj, kaj sekve multe tro varmaj por vivo. En 2010 komencis funkcii la spacteleskopo Kepler, kiu dum kvar jaroj malkovris milojn da eksterplanedoj, inter ili ankaŭ multajn similajn al Tero, kiuj troviĝas en la ĝusta distanco de sia suno, por ke ili estu ne tro varmaj por vivo. Tiu atingo gvidis al grava konkludo: sunsistemoj kun planedoj, kaj aparte planedoj similaj al Tero, abundas en la kosmo. Tio proksimigas nin al la respondo de la antikva demando: “Ĉu ni estas solaj?”. Tiun temon Wandel traktas jam de pluraj jaroj, kaj plurfoje verkis kaj prelegis pri ĝi ankaŭ en Esperanto, ekzemple en IKU 2011 [2]. Laŭ lia lastatempe publikigita esploro, la demando ne plu estas “ĉu ekzistas vivo ekstertera?”, sed “kiom abunda ĝi estas”.

La spacteleskopo Kepler

La nova esploro de Wandel pri la ofteco de planedoj taŭgaj por vivo aperis lastatempe en la internacia scienca revuo pri astrobiologio [3]. La esploro “Pri la abundo de vivo ekstertera sekve de la trovaĵoj de la Kepler-misio” estis publikigita komence de decembro 2014 en la scienca ret-arkivo [4] kaj en la scienca revuo Galileo [5]. En prelegoj kadre de pluraj sesioj de la Internacia Vintra Universitato okazinta dum la Internacia Festivalo kaj Novjara Renkontiĝo en 2014-2017 en Germanio, Wandel prelegis en Esperanto pri la planedoj, malkovritaj de la spacteleskopo Kepler, kaj prezentis popularsciencan version de sia esploro. La esploro estis prezentita en internaciaj sciencaj konferencoj en Nov-Zelando, Havajo, Jerusalemo [6] kaj Vietnanio [15]. Recenzoj aperis en pluraj internaciaj popularsciencaj novaĵ-portaloj. Skribas la populara scienca portalo Motherboard [7]: “Se troviĝas inteligenta vivo en la kosmo, ĝi probable ne estas proksima al ni, kaj ni ne povos atingi ĝin baldaŭ. Almenaŭ tio estas la konkludo de la astrobiologo [Amri Wandel] kiu, por la unua fojo en jardekoj, faris gravan ĝisdatigon al la ŝlosila formulo, la Drake-ekvacio, kiun sciencistoj uzas por serĉi vivon en la kosmo. […] Uzante la novajn Kepler-datumojn, la astrobiologo Amri Wandel faris kalkulojn por taksi la abundecon de vivo-portantaj planedoj en nia angulo de la universo. La ekscita konkludo estas, ke troviĝas probable milionoj ĝis miliardoj da planedoj kun simpla vivo en la Lakta Vojo”. Pliaj recenzoj pri la esploro aperis en la portaloj Engadget, ArXivnia Blog kaj Hayadan [8, 9, 10].

La Drake-ekvacio menciita en la recenzo estis proponita en 1961 de la Usona astronomo Frank Drake, pioniro en la serĉado de inteligentaj radio-elsendoj de la kosmo por taksi la nombron de eksterteraj civilizacioj. Sciencistoj ofte kritikis la Drake-ekvacion pro tio, ke preskaŭ ĉiuj elementoj (parametroj) de la ekvacio ne estis konataj. En la nova esploro mi montras, ke la datumoj trovitaj per la Kepler-teleskopo ebligas pli fidindan takson de pluraj el tiuj parametroj, kiuj antaŭe ne estis konataj. La esploro estas rigora matematika analizo, kaj ne spekulacio pri la parametroj de la Drake-ekvacio, kiel estis pluraj antaŭaj diskutoj kaj tezoj pri tiu ĉi temo.

Diagramo de la probabla distanco al la plej proksimaj biologiaj najbaraj eksterplanedoj, depende de la valoro de la biologia parametro Fb, la probableco por evoluo de biologia vivo sur planedo kun taŭgaj kondiĉoj (laŭ la artikolo de Wandel [3, 4]).

6. Niaj najbaroj: ĉu bakterioj kaj algoj aŭ evoluiĝintaj civilizacioj?

La esploro apartigas la demandon pri la ŝanco trovi planedojn kun simpla, primitiva vivo kiel bakterioj kaj algoj, disde la trovado de evoluiĝinta, kompleksa vivo, eventuale eĉ inteligenta vivo kaj teknologia civilizacio. La kialo de tiu divido estas simpla: surtere ekzistas vivo dum 3,5 miliardoj da jaroj, sed dum 80% de tiu tempo temis pri ege primitivaj estaĵetoj, kiuj vivis en la oceanoj. Nur antaŭ ĉ. 600 milionoj da jaroj aperis kompleksa vivo, kaj nur antaŭ kelkaj jarcentoj aperis teknologia civilizacio. Sekve, la sciencistoj taksas, ke la plej abunda speco de vivo en la kosmo estas primitiva vivo, kaj inteligentaj civilizacioj estas multe pli maloftaj. Kvankam tiu nova esploro ne prezentas precizajn nombrojn, ĝi atingas surprizajn konkludojn: planedoj kun simplaj vivo-formoj kiel bakterioj ege abundas, kaj troviĝas verŝajne relative proksime al ni – en distanco de 10-100 lumjaroj, kio implicas, ke en nia galaksio troviĝas milionoj ĝis miliardoj da tiaj planedoj. En la proksima estonteco ni espereble povos konfirmi, ĉu troviĝas vivo sur tiuj planedoj, per spektra analizo de iliaj atmosferoj, helpe de la novaj teleskopo-projektoj TESS (serĉado de eksterplanedoj, ekfunkcionta en 2018), JWST (6-metra spacteleskopo, 2018) kaj gigantaj teleskopoj surtere planitaj por la 2020aj jaroj. Se oni sukcesos tion fari por sufiĉe granda nombro da kandidatoj, eblos taksi la valoron de la plej interesa parametro en la ekvacio, Fb, la probablecon por evoluo de biologia vivo sur la planedo, kiu havas la taŭgajn kondiĉojn (nome konsisto kaj klimato sufiĉe similaj al tiuj de la Tero). Intertempe, la esploroj de Wandel ebligas taksi la distancon al la plej proksimaj biologiaj najbaraj ekster-planedoj, por ajna valoro de la (ankoraŭ nekonata) biologia parametro Fb, kiel montras la diagramo.

7. Inteligenta vivo kaj teknologiaj civilizacioj

Jam de preskaŭ ses jardekoj astronomoj provas malkovri radio-elsendojn de eksterteraj inteligentaj civilizacioj kadre de la projekto SETI (mallongigo de la angla traduko de “Serĉado de Ekster-Tera Inteligenteco”). Oni provas malkovri la radio-elsendojn de aliaj civilizacioj, kiuj uzas radion por komunikado same kiel ni, aŭ eĉ intence elsendas tiajn signalojn en la spacon por komuniki kun aliaj inteligentaj specioj. Por tio oni uzas grandajn radioteleskopojn, sed ĝis nun neniu inteligenta elsendo estis trovita inter la multaj signaloj de natura fonto. La elsendoj de civilizacioj estas verŝajne multe pli malfortaj ol tiuj de naturaj fontoj, kaj tial tre malfacile troveblaj. Pro tio tre gravas la distanco al tiuj eventualaj civilizacioj, ĉar la kapablo malkovri ilin dependas de kiom intensa estas la signalo, kiu malfortiĝas kiel la kvadrato de la distanco. Teknologiaj komuniko-kapablaj civilizacioj, se ili ekzistas, estas verŝajne multe malpli abundaj ol primitivaj biologiaj planedoj. Laŭ la ekvacio de Drake, la nombro de tiaj civilizacioj dependas de tri nekonataj faktoroj: aldone al la supre priskribita biologia parametro Fb kiun oni eble sukcesos taksi en la proksima estonteco, estas ankoraŭ du parametroj, kiuj estas kaj verŝajne restos tute nekonataj: la probableco de inteligenteco kaj komunikado – nome la ŝanco, ke sur biologia planedo evoluiĝos inteligenta specio, kaj ke ĝi havos la kapablon de interstela komunikado kaj la tipa daŭro de inteligenta komunika civilizacio. En la esploroj de Wandel [4] aperas diagramoj similaj al la ĉi-supra, kiuj montras la distancon al la plej proksimaj komunikaj civilizacioj, depende de la supozitaj valoroj de la Drake-parametroj. Laŭ tiuj esploroj, eĉ por la plej favoraj aŭ optimismaj valoroj de la Drake-parametroj la plej proksimaj civilizacioj, se ili ekzistas, verŝajne troviĝas je distanco de miloj da lumjaroj (aŭ pli), probable tro malproksime, por ke ni povu malkovri la radio-signalojn, kiujn tiuj civilizacioj eventuale elsendas.

Referencoj

1. “Marso – dezerto aŭ fluanta akvo?”, A. Wandel, Galileo, novembro 2015

2. Internacia Kongresa Universitato 2011, http://www.eventoj.hu/steb/miksitaj/iku2011.pdf

3. Wandel, A. 2015, International Journal of Astrobiology, 14, pp. 511-516.

4. Artikoloj de A. Wandel pri la distanco al planedoj kun eventuala vivo: 2014 – http://arxiv.org/ftp/arxiv/papers/1412/1412.1302.pdf; 2016 – https://arxiv.org/abs/1612.03844.

5. “Vivo sur foraj planedoj”, A. Wandel, Galileo, junio 2015.

6. 66th International Astronautical Congress, Jerusalem, oktobro 2015, http://www.iac2015.org/congress/about/.

7. Motherboard, http://motherboard.vice.com/read/ alien-life-is-abundant

8. Engadget http://www.engadget.com/2014/12/06/ wandel-kepler-research/.

9. ArXiv blog https://medium.com/the-physics-arxivblog/ how-data-from-the-kepler-space-telescope-is changing- the-drake-equation-cea9c7008bc1

10. Hayadan http://www.hayadan.org.il/kepler-findings- 1712141.

11. La Ondo de Esperanto, aprilo 2017 p.19

12. Amri Wandel on astrobiology and life in space https://www.youtube.com/watch?v=zxz6_VR6Qu0

13. Artikolo de A. Wandel en la scienca portalo www.hayadan.org.il/are-there-life-on-proxima-centauri-b-2608161, vidu ankaŭ la videon (angle) https://www.youtube.com/watch?v=yR8HIDJsaHA&t=299s

14. https://tess.gsfc.nasa.gov/

15. Prelego de A. Wandel en astrobiologia konferenco en Vietnamio https://www.youtube.com/watch?v=gJaz6jim4vs

16. https://www.nasa.gov/mission_pages/kepler/overview/index.html

17. http://www.trappist.one/

Amri Wandel

Ĉi tiu artikolo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/06/wandel

Represo permesata nur kun la konsento de la aŭtoro.

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Mondo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

4 Responses to Astrobiologio kaj la perspektivo de vivo ekstertera

  1. Jerzy Walaszek diras:

    Mankas vortoj por komenti iniciaton de Amri Wandel ! Lia iniciato estas same unika kiel kontakto kun alia civilizo, do nepre akceptinda kaj realiginda. Ravita pri astronomio, mi estis ekde 60-aj jaroj kaj nun ekde dekkelkaj jaroj mi povas restudi ghin en esperanto. Gratulon kaj prosperon en realigado de la iniciato – Antonio el Sosnowiec (PL).

  2. Samara Cristina Bellátrix Cavassin Wójcik diras:

    Mi ĵus legis la informojn donitajn en la interretpaĝoj de «Universitato de Esperanto».

    Temas pri tre interesa kaj bonega iniciato!

    Kiel mi neniam aŭdis pri ĝi? Ĉu mankis propagando? Nu, mi ne povas aserti, kio okazis.

    Nu, interesas mi la kurson pri Astronomio. Certe mi ĉion akompanos koncerne al tiu kurso. Mi estas bakalaŭro pri Fiziko kaj Astronomio estas unu el miaj antikvaj pasioj.

    Bedaŭrinde, oni vidas, ke la projekto frostiĝis. Domaĝe!

    Nu, mi gratulegas la kreintojn de la projekto!

  3. dennis keefe diras:

    Rilate la instruadon de Astronomio kaj Astrofiziko, ni havas grandan ŝancon en Esperantujo, ĉar kiam Profesoro Wandel vizitis Ĉinion por partopreni en faka kunsidaro pri tiaj temoj, li aldone faris kompletan, universitat-nivelan kurson tute en Esperanto nomata ĝuste Astronomio kaj Astrofiziko, kun entute 33 lecionoj senpage videblaj ĉe http://www.universitato.info.

    Per la helpo de ĉinaj Esperantistoj kaj Miaohui, budhano en Ĉinio, la tuta kurso estis filmita kaj metita en la Universitato de Esperanto, la projekto kiu celas fari kaj filmi universitatajn kurson pri sciencaj kaj humanaj temoj. Tiuj kursoj ne estas prelegetoj aŭ mallonga serio da kursetoj; ili estas kompletaj, fakaj lecionaroj, tio estas: universitataj kursoj.

    Tiuj kursoj, kiuj inkluzivas tiujn de Profesoro Federico Gobbo (Historio kaj Filozofio de la Informadiko), kaj de Profesoro Ron Glossop (Alfronti Militon) klare montras, ke Esperanto povas esti uzata je la plej altaj edukaj niveloj por scienco kaj humanaj studoj.

    La ideo, ke Esperanto utilas nur en simpla kaj banala komunikado, komplete forfalas kiam oni konstatas la grandan efikecon de la utiligo de Esperanto ĉe la universitata nivelo. Mi mem jam ĝuis la kurson de Amri Wandel, kaj mi pensas, ke multe da aliaj Esperantistoj simile enamiĝos kun la scienco Astronomio kaj Astrofiziko kiam ili rigardas la mirindajn lecionojn prezentatajn de Doktoro Wandel.

  4. Samara Cristina Bellátrix Cavassin Wójcik diras:

    Jen bonega kaj leginda artikolo pri iu temo scienca!

    Mankas en Esperantujo tiaj artikoloj.

    Ĝi degnas aperi ankaŭ en Scienca Revuo, kiu nuntempe ŝajnas esti mortinta, almenaŭ ties Interreta versio.

    Gratulon al la aŭtoro!

Respondi