Gastigu TEJO-volontulon ekster Roterdamo

TEJO

Post sukcesa sperto kun la programo EVS, TEJO ŝatus havi volontulojn en alia loko ol en ĝia sidejo, tamen ene de la programlandoj de Erasmus+ (EU, ELKA (krom Svislando), Makedonujo kaj Turkujo).

Ni kutime petas subvencion por havi volontulon. Tiam, pro leĝaj kialoj, la volontulo devas volontuli en Nederlando, kiu estas lando kie ne ekzistas specifa vizo por volontuloj kaj kiu estas tre strikta por gastigi volontulojn kiuj bezonas restpermeson. Tio ege limigas la ŝancojn de multe da taŭgaj volontuloj kiujn ni povintus gastigi en aliaj landoj. Aldone Roterdamo estas multekosta urbo kaj pro diversaj kialoj la spaco kiun ni disponigas al ili en la CO povas gastigi limigitan kvanton da volontuloj samtempe. Ni pensas kaj esperas, ke estas pli favoraj kondiĉoj en aliaj programaj landoj de Erasmus+, ke ni povus havi volontulon sen havi tiom striktaj limoj pri gastigado de volontuloj el ĉiuj programaj kaj partneraj landoj de Erasmus+, ebligante al multe da valorindaj volontulaj spertoj atingi nin.

Ni do faras malferman alvokon, por ke via asocio gastigu elektotajn TEJO-volontulojn. La volontuloj ĉefe okupiĝu pri mondskalaj taskoj. Tamen ili ankaŭ foje povas helpi al la loka movado (maksimume 20% de la tempo). Estas ankaŭ dezirinde ke la volontulo povu mem proponi projekton, kaj poste realigi ĝin, por antaŭenigi la movadon (dediĉinda tempo decidota depende je la projekto).

Ĉu vi ŝatus ke via asocio havu TEJO-volontulojn? Kandidatigu ĝin ĝis la 30a de junio. Sendu la kandidatiĝon al kandidatigxu@tejo.org.

Legu pli: http://tejo.org/malferma-alvoko-gastigu-tejo-volontulon-ekster-roterdamo-2/

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi