Ni revenis hejmen

Roterdamo

Hodiaŭ, la 18an de junio ni revenis al Kaliningrado el Roterdamo, kie ni pasigis unu semajnon en la Centra Oficejo de UEA (CO), laborante pri la enciklopedia projekto Nia Diligenta Kolegaro.

Ni kore dankas al la Ĝenerala Direktoro de UEA Veronika Poór, al la CO-oficistoj Tobiasz Kaźmierski, Rob Moerbeek, Ionel Oneţ, Stanka Starčević, kaj ankaŭ al Paweł Fischer-Kotowski, Nikola Rašić, Alessandro Bonfanti kaj Pierre Vittet, kies helpo faciligis niajn laboron kaj restadon en Roterdamo.

En kelkaj proksimaj tagoj ni respondos la mesaĝojn kaj mendojn, kiuj estis ricevitaj dum nia 11-taga foresto.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Aleksander Korĵenkov, Halina Gorecka kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi