Vivis, vojaĝis, verkis

Vivis, vojaĝis, verkis: Esearo omaĝe al Vasilij Eroŝenko, 1890-1952. Tokio: Komitato por Celebri la 125-jaran Jubileon de Eroŝenko, 2015. 100 p., il.

Prepare al la 125-jara jubileo de la blinda verkisto kaj vojaĝanto, esperantisto Vasilij Eroŝenko en Japanio estis fondita komitato, kiu planis diversajn aktivecojn por vidigi al la vasta publiko lian personecon. Inter la agadoj menciendas ekspozicio por nevidantoj kaj ties subtenantoj, memorkunvenoj kaj prelegoj.

Plia iniciato de la celebra komitato estas ĉi tiu libro, kiel frukto de internacia kunlaborado de esperantista kaj blindul-edukista mondoj. Ĝia titolo estas pruntita el la rusa skribaĵo sur la tomboŝtono de Eroŝenko. La kompilintoj elektis ĉefe verkojn speciale preparitajn por ĉi tiu eldono aŭ apenaŭ konatajn ekster la brajla mondo.

La libro konsistas el tri partoj – la Esperanta kaj la japana, kiujn intermitas parto ekspozicia kun la komenco de la poemo Homarano en 46 lingvoj. La tradukojn de Ekbrulugis mi fajron en kor’/ Estas am’ al homar’, al liber’ kolektis Tatjana Auderskaja por la 7a Lingva Festivalo en Odeso (2001).

La artikolo de Tatiana Novikova detale prezentas la domon-muzeon de Eroŝenko malfermitan en la vilaĝo Obuĥovka kiel filio de region-esplora muzeo en Starij Oskol en 1990 okaze de la centjara jubileo de Eroŝenko. La muzea direktorino gvidas la legantojn tra la vivperiodoj de Eroŝenko, kiujn ilustras ekspoziciaĵoj lokitaj en kvar temaj salonoj: Infanaĝo; Moskva lernejo por blinduloj kaj eksterlandaj vojaĝoj; Vasilij Eroŝenko − verkisto, instruisto, esperantisto; Reveno al la naskiĝloko. En la domo estas fidele rekonstruita internaĵo de tipa domo de mezriĉa vilaĝano ĉe la jarcentŝanĝo de la 19a kaj 20a jarcentoj. Kelkaj mebloj apartenis al la familio Eroŝenko.

Pri Vasilij Eroŝenko kaj Esperanto rakontas Anatolij Masenko, prezidanto de Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE). La edukista faceto de Eroŝenko centras en la artikolo de Tanabe Kunio, premiita en la konkurso de LIBE, kiu per biografiaj faktoj ilustras la du instigojn, kiujn la aŭtoro ĉerpis de Eroŝenko: 1. Lia vivkapablo; 2. Lia ideo pri lerneja edukado.

En sia eseo Sasaki Teruhiro elstarigas la rolon de Esperanto por kleriĝado de Eroŝenko, kiel siaspecan “universitaton”. Al la literatura kreado de Eroŝenko estas dediĉitaj eseoj de Shi Chengtai (“La akrvida blindula poeto”) kaj de Aoyama Tooru, kiu prezentas Rakontojn de Velkinta folio, kiujn li legis student-aĝe en la 1950aj jaroj.

Julia Patlanj sciigas, kiel kreiĝis kaj funkcias la internacia sciencesplora teamo “Vasilij Eroŝenko kaj lia epoko”, kiun ŝi gvidas, pri cirkonstancoj en kiuj kreiĝis la domo-muzeo kaj pri la jubileaj eventoj. Esploroj en arkivoj ebligis trovi novajn faktojn en la biografio de Eroŝenko mem, estis kompletigita genealogio de la familio.

Ĉiujn menciitajn kontribuaĵojn akompanas japanlingvaj resumoj.

Paskotago estas rakonto de Eroŝenko aperinta en japana brajla gazeto. En ĉi tiu kolekto ĝi aperas japane kaj en la Esperanta traduko de Jokohama Esperanto-Rondo. Vizito je la Pasko 1916 de la Katedralo Sankta Nikolao elvokis memorojn pri la festado de Pasko en la familia rondo, pri kutimoj de vilaĝanoj, pri la morto de lia pli juna fratino, kies tombon la parto vizitadis ĉiujare je Pasko.

La esperantan parton finas utilaj kronologiaj notoj pri Eroŝenko.

La japanlingvaj kontribuaĵoj havas Esperantajn resumojn, ili prezentas, ekzemple, rakontojn pri liaj amikoj, fragmentojn el la taglibro de Torii Tokuziro, kiu renkontis Eroŝenko en la Tokia Blindula Lernejo. Alia ero temas ĝuste pri la lernado de Eroŝenko en ĉi tiu ŝtata lernejo. Fine aperas verkolisto de Eroŝenko kun konciza klarigo en Esperanto.

La esearo grave kontribuas al popularigo de la vivo kaj agado de Vasilij Eroŝenko kiel esperantisto, instruisto, vojaĝanto, verkisto. Lian personecon proksimigas al leganto ankaŭ riĉaj ilustraĵoj, inter kiuj nove trovitaj fotoj. La eldonon kaj distribuadon financis la Bonfara Fonduso Taĉikaŭa de la LIONS-klubo de Nihonbasi (Tokio).

Halina Gorecka

Ĉi tiu recenzo aperis en la junia numero de La Ondo de Esperanto (2017).
Ĉe represo bonvolu nepre indiki la fonton:
Papere: La Ondo de Esperanto, 2017, №6.
Rete: La Balta Ondo https://sezonoj.ru/2017/06/recenzo-76

Ondo

Klaku la supran bildeton por vidi la abonmanierojn

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Halina Gorecka, Historio de Esperanto, Recenzoj kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi