Libroj kaj lingvoj

En la 2017a jaro esperantistoj la 90an fojon festos la Tagon de Esperanta Libro. Omaĝe al la jubileo Moskva Esperanta Asocio MASI planas okazigi libran ekspozicion kadre de la 12a Moskva Lingva Festivalo (novembro) kaj en la publika festado de la Zamenhof-Tago. Ni kolektas per helpo de esperantistoj de la tuta mondo ilustritajn librojn en naciaj lingvoj pri la temo Nacia folkloro. Ĉiu libro havos etikedon kun la mencio de la lando, el kiu venis la libro, kaj la nomo de la esperantisto, kiu sendis ĝin. Estonte la ekspozicio turneos laŭ aliaj Ruslandaj lingvaj festivaloj, estos montrata en bibliotekoj kaj aliaj kulturaj spacoj.

Se vi pretas kontribui al la projekto, bonvolu sendi aŭ transdoni al ni belaspektan libron pri la temo. Pliajn traktadojn bonvenigas la inicianto: mirinda.strigo@gmail.com.

Irina Gonĉarova

Pri La redakcio

Aleksander Korĵenkov, la redaktanto de ĉi tiu retejo
Tiu ĉi enskribo estis afiŝita en Esperantujo kaj ricevis la etikedo(j)n , , , , , , , , . Legosigni la fiksligilon.

Respondi